Diskuto:Golda Meir

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Moldur

La artikolo estas tute detala kaj interesa, sed ĝi ankoraŭ havas mankojn, kiujn mi mem nun ne sukcesos forigi, sed mi volas tamen atentigi pri ili: Unue estas pluraj mise ruĝaj ligiloj, ekzemple informkeste pri homoj nomata " Levi Eshkol" kaj "Isaac Rabin", kiuj fakte estas Levi Eŝkol kaj Jicĥak Rabin (en la paĝofina navigilo cetere estas la ĝustaj formoj). Ankaŭ aliaj hebreaj nomoj estas mise latinliterigitaj al Esperanto kiel homo nomata "Ephraim Katzir", kiu en artikoloj kiel tiu pri Ŝimon Peres bonorde nomiĝas Efraim Kacir, kvankam artikolo pri li ankoraŭ mankas. Memoru ke la politikistoj estas hebreoj, ne angloj aŭ hispanoj, do ne la anglaj aŭ hispanaj formoj de iliaj nomoj gravas. Due estas multaj pseŭdo-esperantaj vortoj influataj de mediteraneaj naciaj lingvoj, kaj en tiu formo ne ekzistaj en Esperanto, ekzemple "estrakto" (celiĝas ne rezulto de kemia ekstraktado, sed teksta "eltiraĵo"), "súbita" (subita) aŭ "colekto de frazoj" (evidente "kolekto de frazoj"), pri "socialistas sionistas eksterleĝaj rondoj", kio devas esti "socialistaj cionistaj eksterleĝaj rondoj" ktp ktp. Estas nur detaloj, sed multaj. Indas detale revizii la tekston, kaj poste ĝi facile ricevos statuson de "leginda artikolo". ThomasPusch (diskuto) 21:30, 13 Maj. 2013 (UTC)

Ok jarojn post via komento, mi nun iom poluris, forigis hispanismojn (Jaim -> Ĥajm, Sojnut -> Soĥnut), korektis akuzativojn, k.t.p. - Moldur (diskuto) 19:43, 7 jul. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Golda Meir".