Diskuto:Granda Nordia Milito

ADLS-diskuto redakti

Fare de ThomasPusch. Proponita de Thomas Guibal 12:03, 26. Aŭg 2008 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Punktor 17:57, 26. Aŭg 2008 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Detenas:
  • Komentoj:

Kial oni nomas la militon Nordia? Nordio signifas (se entute ĝi ion ajn signifu) nur la modernan kvinŝtatan grupon en Nord-Eŭropo. Por ĉi tiu milito sufiĉas la nomo Granda Norda Milito. Se oni opinias tion misgvida, ĝi povus esti Nord-Eŭropa, sed ne Nordia. Ĝi apartenas al la militoj, kiujn oni povas nomi la Nordaj Militoj, eventuale Nord-Eŭropaj. --Surfo 19:38, 26. Aŭg 2008 (UTC)

En pluraj naciaj lingvoj "koncernitaj pri tiu milito" - almenaŭ la dana, germana kaj sveda - la historiistoj nomas la militon "Nordia", ne "Norda", kaj tion ili ne faras hazarde. En la artikolo Nordiaj militoj, en kies serio kalkuliĝas la Granda Nordia Milito, estas skribite "Per la malaliĝo de Svedio (+Finnlando) el la Unio de Kalmar ... finiĝis la hegemonio de Danio (+Norvegio) en Skandinavio. Per tio komenciĝis la lukto pri la „Dominium maris baltici“, pri la hegemonio en la teritorio de la Balta Maro" ... la "nordiaj militoj". Surfo pravas, ke en la milito enplektiĝis pluraj regionoj proksimaj al la Balta Maro, en Nordio samkiel en Baltio, Pollando kaj norda Germanio. Tial enhave ne malĝustus nomi la militon "Nordeŭropa Milito" aŭ "Milito pri la teritorio de la Balta Maro". Mi tamen ne volus ĉi-tie korekti ĉiujn historiistojn germanajn kaj skandinaviajn, kiuj jam ĉiam nomas la militon "Nordia" - kvankam la Dua Mondmilito ne vere kovris ĉiun angulon de la mondo, mi ne kuraĝus nomi ĝin "Dua Preskaŭ-la-tuta-Mondo-Milito", sed konsiderus tion harfenda pravemo. Mi alvokas transpreni la fakan lingvouzon de la germanaj kaj skandinaviaj historiistoj. ThomasPusch 18:57, 27. Aŭg 2008 (UTC)

Kontraŭe al la vorto nordia, ekzistas ankaŭ vorto sudia, kiu rilatas al sudiaj ŝtatoj de Usono, kiuj estis en tiea milito. Kerio 06:58, 31. Aŭg 2008 (UTC)

Rimarko : pro tio ke estiĝis ŝajne nefinita diskuto kaj voĉdonis nur unu homo, mi preferas prokrasti la ADLS-iĝon kaj re-prezenti antaŭan artikolon por tiu ĉi semajno. Kore, Thomas Guibal 06:42, 31. Aŭg 2008 (UTC)

Tamen ne venis pliaj komentoj por la diskuto... kaj la artikolo daŭre estas bona. Oni ne forgesu, ke ĉi-tie ne estas la diskutpaĝo pri la artikolo "Nordio", kie eventuale eblus diskuti ĉu entute tiu vorto estas bona Esperanto-vorto (ĝi estas), sed nur pri tio, ĉu la milito de 1700 ĝis 1721 rajtas nomiĝi "Nordia" en la serio de Nordiaj Militoj, aŭ devas nomiĝi "Norda" laŭ iuj naciaj lingvoj, kiuj ne havas apartan terminon "Nordio" en sia vortaro.

Reiri al la paĝo "Granda Nordia Milito".