Diskuto:Gravaj esperantistoj

Min ĝenas tiu subjektiva grava. Mi emus enmeti aliajn esperantistojn sed mi ne scias ĉu mi pravus enmeti ilin inter "gravuloj". Arno

La vorton enkondukis mi, sed mi ne celis nur plej gravajn (kiel Lapenna), sed ĉiujn, kiuj aktive laboris/laboras por la movado diference de tiuj, kiuj nur pagas asociajn aŭ klubajn kotizojn, sed faras nenion. Mi nur volis malfermi paĝon, kie mi povus skribi pri ili. Se vi havas pli bonan solvon, faru tion.Vikipediisto:Miroslav MALOVEC
Ja nun eniras pli kaj pli da "gravuloj". Ni eble povus fari subkategoriojn (laŭ tempo, fako, ...) ĉar longa listo baldaŭ fariĝos nelegebla, kaj neuzebla por laiko. --- Arno

Jes, faru, mi faris pri ĉeĥaj esperantistoj, oni povas fari pri alinaciaj aŭ laŭ diversaj aliaj kategorioj. Miroslav MALOVEC

Nu mi iom bedaŭras ke ĉiuj gravaj esperantistoj estas forigitaj laŭ siaj naciecoj. Kelkaj inter ili ŝajnas al mi pli unuversalaj ol nur konsideritaj kiel ano de iu nacio. Jes la listo fariĝis iom longa, sed nur nacieca dispartigo por tumonda movado kia esperanto ne ŝajnas al mi la plej trafa. Mi sugestas aliajn kategoriojn : fakojn (verkistoj, artistoj, lingvistoj, esperantologoj, respondeculoj de la movado, ...) Same kiel en Biologio, Zoologio, Placentulo, k.a. povus aperi post titoloj kelkaj ekzemploj. La laŭnacia ordigado restu kiel alia alirvojo. Kaj kiam temas pri longa listo samlinia aranĝo pli taŭgus ol vertikala (vidu en ĉefpaĝo). --- Arno

La disdivido kiun vi enkondukis kreas konfuzon. Prefere vi restu je la principo de sufiĉo kaj neceso, kaj ne disdonu patentojn de nacieco al esperantistoj, inter kiuj ofte estas sennaciuloj, plurŝtatanoj, ĝisostaj etnistoj ktp. Lasu nur la liston laŭnome, kaj ĉiu serĉos mem laŭ aŭtoroj aŭ/kaj aktivuloj. Alimaniere vi estos pli kaj pli en la kaĉo. (kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Torina universitato)

Faru ni subkategoriojn kaj laŭ nacieco kaj laŭ fakoj. Ĝuste por tio estas enkondukita la sistemo de kategorioj en Vikipedio. Sed mi samopinias kun Arno pri tio, ke la "graveco" de esperantisto ofte estas tro subjektiva afero por efiki bone kiel (sub)kategorio. Do mi ŝatus rekrei la pli simplan kategorion "Esperantistoj", kun subkategorioj, por ĉiuj aktivaj esperantistoj, ĉu gravaj por la movado aŭ ne.
--VerdLanco 17:51, 2. Nov 2004 (UTC)

Laŭ la nova Nomoj de titoloj, la titolo estu "Gravaj esperantistoj", kaj simile: "Nederlandaj esperantistoj", "Kartvelaj esperantistoj". Iu ŝanĝu, aŭ donu bonajn kontraŭargumentojn.

--Vikipediisto:Bab

Pri tio mi konsentas. Ĉi tiu paĝo estas listo de gravuloj, ne priskribo de la konstituo de graveco. Mi ŝanĝas... --Brion VIBBER 18:15, 14. Mar 2003 (UTC)
Kion pri grava esperantistaro ???.
Tio maltrafus, laŭ mi. Mi komprenus ke "granda esperantistaro", ekz, estas granda aro da esperantistoj, ne aro da grandaj esperantistoj. Ne multe malsimile pri 'grava', ĉu? La listitoj estas memstaraj gravuloj de la e-movado; krom ĉi tiu komuna eco, nenio interligas la tutan grupon en iu aparta aro, kiu estas grava. --Brion VIBBER
Do mi ne komprenas kial oni pluraligis... Ne estas popolo. :?

Uzo de la prefikso "ge-" redakti

Kial devas esti "ge"-esperantistoj? Esperantisto poavs esti vira aŭ ina laŭ kunteksto. Mi opinias, ke irenda vojo de Esperanto estas ne distingi seksecon en la kunmetaĵoj kiel -isto, -ulo, -anto k.t.p. --Vastalto

Jes vi pensas, sed, ne gravas OPINIOJ, nur argumentoj. Al mi, ne distingi seksecon estas tro eŭro-usona emo. Kaj eble estas nur kelktempa emo. Roberto

Same kiel kelkaj aliaj, mi entute ne tre ŝatas la artefaritan distingon inter "gravaj" kaj "malgravaj" homoj. Sed ĉiukaze al mi pli plaĉas titolo kun la vorto "esperantistoj" ol kun "geesperantistoj", kvankam mi akceptas ambaŭ kiel ĝustajn. Mia sperto estas, ke en moderna Esperanto la prefikso "ge-" estas uzata ĉefe en du okazoj: kiam temas pri parencoj, aŭ kiam fakte gravas la fakto, ke estas miksita grupo. En tiu ĉi artikolo estas nek nek, do mi preferus ne uzi "ge-" en la titolo.
--VerdLanco (diskutu) 11:29, 26. Dec 2004 (UTC)
Mi ĝojas vian reagon, Roberto. Tamen via aserto, laŭ mi, estas malĝusta. Bonvolu pripensi, kiu estas via denaska lingvo, kaj ĉu ĝi havas gramatikan sekson, kiu distingas inter esperantisto kaj esperantistino, aŭ inter leganto kaj legantino. Mia denaska lingvo estas la japana lingvo, kaj ĝi ne havas gramatikan sekson. Do al mi estas tute malnatura fenomeno, diri "ge"-esperantistojn aŭ "ge"-legantojn en ordinara kunteksto, kio implicite pretendas seksan distingon en nenecesa okazo. --Vastalto


Mi samopinias kaj aldonas, ke oni ne fuŝu, movu sen interkonsento laborojn de aliuloj.
--145.236.107.153

Bone. Mia denaska lingvo, kial ĉiuj la latindevenaj lingvoj, absolute necese distingas sekso de uloj, sed ne havas "ge-" pluralo. Al ni estas ina aŭ vira pluralo, se estas inoj kaj viroj kune, ni faras ĉiojn viroj! Al ni ge- pluralo de Esperanto ŝajnas ĝentila al inoj. Je influo de la angla, multaj ne uzas la ge- pluralo. Alie, estas en ĉiuj lingvoj gramatikaj reguloj. Se kunteksto implicitas la ge- pluralo, ankaŭ akuzativo ne estas necesa, eĉ la pluralo. En mia lingvo oni uzas pluralon nur en formala kunteksto, sed mi ne pretendas tion en la esperanta. Ni devas rispekti la regulojn de la Esperanto. Roberto

Mi komprenis, ke via uzo de "ge"-formoj devenas pro ĝentileco al inoj. Sed ankoraŭfoje pensu pri tio, ĉu la uzo de la formo "esperantisto(j)" por ino(j) estas malĝentila. La kunmetaĵo kun "-isto" en si mem ne pretendas seksecon, kaj estas neŭtrala pri sekso. La lingvosento, ke la formo de "esperantisto(j)" aludas ĉefe viro(j)n, estas tipa antaŭjuĝo forte influata de via denaska lingvo. La uzon de akuzativo kaj pluralo en Esperanto ja difinis Zamenhof per la 16 reguloj de la Fundamento. Sed en la sama 16 reguloj li neniam difinis uzon de gramatika sekso de substantivoj en Esperanto. Do, Esperanto ne havas gramatikan sekson de substantivoj. Mia aserto estas ke la uzo de "ge"-formoj kiel geesperantistoj radikigas mildan seksismon en Esperanton, kaj ke ni evitu eviteblan seksismon. Laŭ mia juĝo, la tendenco eviti seksismon estas ne nur eŭropa-usona sed tutmonda, kaj estas ne kelktempa sed historie evoluanta. --Vastalto

"-isto" ne estas neŭtrala pri sekso, se estus oni ne havus formon "-istinon" nur finaĵo -ino faras vorton rilati al ino. Ĵuste la akuzo pri seksismo al Esperanto venas de tio. Ĉiu vorto en Esperanto estas maskla aŭ neseksa se ne havas sufikso -in: Hundo/hundino, kato/katino; ktp. Pri seksismo, mi ne vidas kial eviti ĝin. Virinoj estas egalaj al viroj laŭ rajtoj kaj devoj, sed en funkcioj, sed ĉi tio estas alia diskuto. Roberto


Vivu la gehundoj kaj gekatoj! :))
--62.68.169.218

Kara Roberto, ni ĉiuj konsentas, ke la prefikso ge- estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon. Sed en ĝuste tiu ĉi kazo tute ne gravas la ambaŭsekseco, do ni povas simple lasi la sekse neŭtran vorton esperantistoj, sen aldoni prefikson. Esperantistoj ne estas sinonimo de vir-esperantistoj, kvankam oni eble povas ekpensi tion, legante la gramatikajn regulojn.
Same, kiel ĵus aludis 62.68.169.218, oni ne parolas pri gehundoj se ne gravas, ke la priparolitaj bestoj estas de ambaŭ seksoj; oni diru simple hundoj, tute sen implici, ke ĉiuj el ili estas viraj. (Por diri tion oni uzu la vorton virhundoj aŭ [neol.] hundiĉoj.)
Se vi konsentas kun mi, mi ŝatus peti ke vi mem malfaru la movon de la listo de gravaj esperantistoj.
--VerdLanco (diskutu) 14:15, 27. Dec 2004 (UTC)
Troviĝas ankaŭ ĉi tiuj strangaĵoj: Ĉeĥaj geesperantistoj, Brazilaj geesperantistoj, Japanaj Geesperantistoj, Finnaj geesperantistoj, Usonaj geesperantistoj, Israelaj geesperantistoj, Rumanaj geesperantistoj, Italaj geesperantistoj. Ankaŭ tiujn (kaj aliajn, se tiaj troviĝas) oni bonvolu senigi je la troa "ge". --Surfo 15:05, 27. Dec 2004 (UTC)

Kialo kaj utilo redakti

Mi nun riskas la akron de kelkaj vikipediistoj, sed mi vere ne vidas la sencon de ĉi artikoloj. Ni ja verkadas neŭtralan enciklopedion, ne memorlibron pri la esperanto-movado. Mi koncedas ke decas mencii kelkajn personojn kies fortoj akcelis la Esperanto-movadon en ĝuste tiu artikolo, sed la jenan naci-dividitan ĝangalon de sensistema uzado de "ge-" kaj pluralo/singularo mi prefere vidus sub Vikipedio:Forigendaj artikoloj. (Kaj kiu komitato decidas kio estas "gravaj"?) Ĉu la vikipedioj Frisa kaj Feroa havas paĝojn "Gravaj geparolantoj de la Frisa" aŭ "Gravaj gedefendantoj de la Feroa"? Ĉu indus krei paĝojn "Gravaj gekolektantoj de poŝtmarkoj", "Gravaj gekontraŭantoj de atommilito", "Gravaj genudistoj" ... ? Ĉu vere? Mire, Bab 16:10, 23. Apr 2005 (UTC)

Hm, endas ordigi la liston. Mi tamen estas kontraŭ forigo, kvankam la kategoriumado estonte probable igos tiajn listojn superfluaj. La germana Vp cetere estas plena da tiaj listoj: Oni ekz. listigas famulojn kiuj faris suicidon kaj surdulojn. --Unukorno 18:22, 25. Apr 2005 (UTC) (kiu preferas okupiĝi pri ne-movadaj temoj)
Sendepende de la demando, ĉu uzi kategoriojn, ĉu listojn, ĉu ambaŭ, mi sentas la bezonon de ia kategorio por la por la Esperanto-movado plej gravaj personoj. Eble ni povus ŝanĝi la titolon de la kategorio (kaj ankaŭ de la listo) al Pioniraj esperantistoj aŭ io simile? Kvankam ankaŭ posteuloj povas esti gravaj, pioniroj estas nur tiuj, kiuj estis la unuaj en siaj kampoj kaj enkondukis ion tute novan tie.
La utilo de tia kategorio estas, ke per ĝi eblas distingi la malgrandan nombron (~100?) da konataj gravuloj (por la movado) de la amaso (>1 000) da aliaj esperantistoj menciataj en Vikipedio. Mi komprenas, ke tio principe estas tre malklara distingo, sed mi tamen pensas, ke ni povos atingi interkonsenton pri tio, kiuj estis la veraj pioniroj por Esperanto.
--VerdLanco\(diskutu) 09:37, 2. Maj 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Gravaj esperantistoj".