Nu, la Vikipedio ne estas vortaro, do mi pensas ke ni devas havi ĉi tiun artikolon en esperanta nomo. Ĉu esperanta nomo ekzistas por ĉi tiu tago? Ekzemple, ni ne havus artikolon pri Christmas, sed pri Kristnasko. --Chuck SMITH

La CEED de Peter BENSON donas "Halovino" (kiu estas nova kreaĵo kiun li difinas kun liaj nelogismoj ĉe la fino de la vortaro) kaj "Antaŭvespero de Ĉiuj Sanktuloj", kune kun la "Vespero de Ĉiuj Sanktuloj". --Jacob SCHWARTZ

Se estas cent-el-centa Usona rito, oni laŭ mi prezentu ĝin tiel, sub Uson-angla nomo kun klarigo. Ni ne bezonas traduki tiaaĵojn.

--Bab

Bone, mi kreos alidirektojn al Halloween. --Chuck SMITH

Mi kredas ke ĝi ne estas cent-el-centa Usona afero. Eĉ en Novzelando, komercistoj provas instigi la riton por pliigi la aĉetadon de kostumojn :) Do eble "halovino" la kostuma afero estas plejparte usona, sed la tago mem -- la nomo devenas de evoluo de la prononcado de la nomo "All Hollow's Eve", aŭ "Antaŭvespero de la Tago de Ĉiuj Sanktuloj" -- la tago mem havas pli vastan signifon. Ĝi estis festita multe multe pli frue en Britio. La keltoj nomis ĝin "Samhain", ĉu ne? Kiu signifas somerfino. Kaj la kristanoj ŝanĝis ĝin al io pri sanktuloj. Do pri la titolo kaj la alidirektoj: La nuna situacio povas esti bona, se ni aldonos informon pri la historio kaj la diversaj nomoj al kiu ajn paĝo estas la vera. --Jacob SCHWARTZ

Ekde la tempo de tiu ĉi diskuto pasis jam kelkaj jaroj. Intertempe la esperantigita formo de Halloween -Halovino - populariĝis en Esperantujo. Tial mi aldonis ĝin parenteze komence de la artikolo. Mi ne tute konsentas kun la opinio de Chuck, ke ĉar la Vikipedio ne estas vortaro, ĝiaj redaktantoj ne proponu (almenaŭ parenteze) neologismojn por diversaj konceptoj kaj nocioj. Mi pensas, ke plimulto da Esperanto-parolantoj atendas tion de vi. Halovino estas tre bona ekzemplo de tio. --Eĉjo

Ankoraŭ iom da tempo pasis, sed mi ĝis nun ne atentis pri la temo. Nu diri ke "halovino" populariĝis ŝajnas iom troa. Oi ne multege renkontas ĝin. Oni nur povas diri ke ĝi ne havas konkurencon, almenaŭ, preskaŭ ne. Tamen mi renkontis "haloveno" kiu ŝajnas al mi multe pli interesa, ĉar fonetike ankaŭ ĝi estas tute akceptebla, sed plie ĝi havas kongruan esperantan signifon: "veno de Haloo" (haloo, kiu estas la imbo de la sanktuloj, kompreneble...)--Ssire 21:41, 6. Okt 2006 (UTC)
Mi vidas "halovino" 146 fojojn en google, kaj "haloveno" 26 fojojn. Spite tion, via argumento por "halo-veno" plaĉas kaj amuzas. :) Goulo 11:34, 7. Okt 2006 (UTC)

Hallowe'en aŭ Halloween? redakti

Kial la artikolpaĝo situas ĉe Hallowe'en anstataŭ la multe pli ofta kaj disvastiĝanta (senapostrofa) formo Halloween? Per-Google-a serĉo trovas 123.000.000 trafojn por "Halloween", sed (nur) 1.800.000 por "Hallowe'en". Ankaŭ, ĉiuj la alilingvaj vikipediaj ligiloj (kiuj transskribas kaj ne tradukas la nomon) ligas al "Halloween". Mi proponas, do, ke la paĝo moviĝu.

Keldan 20:53, 31. Okt 2005 (UTC)

Bone, jam pasis pli ol du semajnoj sen komento. Se pasos tria sen kontraŭo, mi movos la paĝon al "Halloween".
Keldan 17:03, 14. Nov 2005 (UTC)


Ortografo redakti

Haloveno estas pli fonetike kaj ortografe proksima de la angla nomon. (in markas virina sekson).

Reiri al la paĝo "Halloween".