Diskuto:Inuita lingvaro

La sekcio "Klasifiko" de ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Инуитские языки » el la ruslingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 5722107 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)

Mi ne scias kion fari pri la nomo de ĉi tiu lingvo. La paĝo sur Nunavuto nomas la lingvon "Inuktituta" (el la vorto por la lingvo en la lingvo mem).

Tamen, se oni volas uzi inuktitutajn vortojn ĉie oni havas la jenan situacion: en la inuktituta la nomo por unu inuito estas "inuk" kaj por du inuitoj la vorto estas "inuit".

se oni volas uzi inuktitutdevenaj vortoj oni uzus do:

  • por la lingvo: inuktituta
  • por du inuitoj: inuitoj
  • por unu inuito: inuko

Tamen ĉi tiuj tri vortoj ne sekvas la esperantajn gramatikajn regulojn. Ili formus sian pluralon malregule.

Do mi preferus persone diri "la inuita" por la lingvo, "la inuito" por unu inuito kaj "la inuitoj" por du inuitoj.

Lasta kialo, ke mi kredas ke tio estus bona ideo estas ĉar la inuktituta lingvo mem nomiĝas "inuttitut" en Labradoro, kaj en Alasko ĝi nomiĝas "Inupiaq". Do oni renkontos malfacilaĵojn ankau ĉi tie se oni uzas vortojn kiel "inuktituta, inuko, ktp". Tamen se oni decidas ke oni volas ja gardi "inukon" kaj "inuktitutan" mi ne tre kontraŭos. Mi subtenas la ideon uzi nomojn el la indiĝenaj lingvoj por ilin nomi. Mi definitive ne volas uzi vorton kiel la eskima :).


"Groenlanda lingvo" nun nur plusendas al "Inuita lingvo". Ja eblas trakti la Gronlandan lingvon tie, sed efektive la Gronlanda estas memstara lingvo: unu el la normigitaj formoj de la Inuita lingvo, kaj tial estus tute konvene havi apartan artikolon pri tiu lingvo. Bertilo WENNERGREN


Ĉu Inuita ne sendas al la tuta ĉirkaŭpolusa popolaro? Kaj cetere en Gronlando estas kiel precizigas Bertilo aparta normigita gronlanda lingvo (nacilingve : kalaallisut ISO 639-kodoj kal kl), en Nunavuto estas inuktita lingvo (inuktitut iku iu) kaj en Alasko Inupiaq ipk ik kaj Yupik ypk. Sekve anstataŭ ke Inuktituta resendu al Inuita, ĝi devus enteni la artikolon kiu nun aperas sub titolo Inuita lingvo. Kaj sub Inuito devus aperi priskribo de la diversaj inuitaj popoloj kiel ĵus dirite. Arno Lagrange 09:08, 14. Nov 2003 (UTC)~


Se anglalingvanoj povas skribi "the Inuit are" kaj franclingvanoj povas skribi "les inuit sont", klare komprenante ke temas pri pluralo, ĉu la esperantistoj vere ne povas eviti la uzadon de plurala formo kiel radiko? La baza radiko prefere estu inuk-, de kiu ni laŭregule havas la formojn "inuko", "inukoj", "inuka" ktp. La problemo kun "inuktitut" estas tute alia. Unusence estas unu lingvo parolata de nordokcidenta Alasko ĝis Gronlando; ĝi estas la lingvo de unu kulturo, unu popolo, kaj estus do taŭge nomi ĝin "la inuka". Multaj homoj, precipe en Kanado, nomas tiun lingvon "inuktitut" SED ne ĉiuj - iuj inukoj preferas uzi alian nomon por sia regiona variaĵo de la komuna lingvo, tiel ke la registaro de Nunavuto rekonas du variaĵojn de la inuka lingvo kiel oficialaj kaj nomas ilin "inuktitut" kaj "inuinnaqtun". Mi rekomendas paroli pri la "inuktituta" nur kiam temas pri tiu variaĵo de la inuka lingvo skribata per silabaro (ĉar ĝin oni ne uzas por inuklingvaj variaĵoj en Alasko aŭ Gronlando. Vikipediisto:Kanadano 09. Okt 2006

Reiri al la paĝo "Inuita lingvaro".