Diskuto:Izabela la 1-a (Kastilio)

Kial Izabela? En la hispana lingvo estas Isabel; se oni ŝanĝas la nomon estas por esperantigi ĝin kaj se oni esperantigas ĝin la finaĵo estu -o. Sed eble Isabelo aŭ Izabelo estus ŝokega. Tamen... mi petas rekonsideri la tradukon kaj alinomi ĉu al Isabel la 1-a kaj Isabel la 2-a aŭ al Izabelo.--Seminario 09:04, 9. Jun 2008 (UTC)

Maopinie la nomo devus esti Izabela la 1-a. La nomojn de reĝoj, almenaŭ tiujn eŭropajn, oni kutime esperantigas. Kaj la ĝusta esperantigo, kiu aperas en aliaj verkoj kaj eĉ en PIV estas Izabela. La "regulo" ke virinaj nomoj finiĝas per -o estas ŝajnregulo, kiun Zamenhof mem ne kreis nek sekvis, kaj kiu nun aperas tute ridinda. Krome, en la hispana ekzistas nomo por iĉoj, Isabelo (malofta tamen), kaj do laŭ tiu ŝajnregulo, la esperantigo devus esti "Izabelino"; absurde. "Isabel la 1-a" estas do miksaĵo ne tre konvena, kaj mi sugestas reveni al la origina nomo de la artikolo: Izabela la 1-a (Kastilio) aŭ eĉ pli bone Izabela la 1-a de Kastilio. --Tonyo 15:25, 7 Dec. 2011 (UTC)
Mi same pledas favore al la esperantlingva, PIV-a nomo Izabela, kaj uzas la reĝinan nomon tiuforme (ekzemple en la artikolo Hernán Peraza kreita antaŭ minuto). ThomasPusch (diskuto) 12:41, 17 Maj. 2012 (UTC)
Mi konsentas kun Tonyo kaj ThomasPusch: La nomo estu Izabela la 1-a (Kastilio). -- Moldur (diskuto) 09:01, 18 Maj. 2012 (UTC)
Iom forgesiĝis realigi la rezulton de la diskuto. Tion mi nun ankoraŭ faras kaj alinomigas la artikolon al "Izabela la 1-a (Kastilio)". --ThomasPusch (diskuto) 22:16, 1 Jul. 2013 (UTC)

Estas multaj piednotoj, sed ĉiuj estas anglalingvaj, grandparte tradukoj el la portugala aŭ kastilia lingvoj al la angla, sen mencio de la origina teksto. Kiel tiu traduko helpu en la e-lingva vikipedio? Ĉi-tie necesus la originaj portugalaj kaj kastiliaj tekstoj, kun tradukoj al Eo. La nunaj "referencoj" apartenas al la anglalingva vikipedio kaj estu nur tie. ThomasPusch (diskuto) 21:35, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Izabela la 1-a (Kastilio)".