La kastiliano Hernán Peraza (mortis en novembro 1488 sur la kanaria insulo La Gomera) ekde la jaro 1477 ĝis sia morto nome de la Reĝlando Kastilio estis konkeranto kaj reganto de la kanaria insulo La Gomera.

Hernán Peraza
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1449 (1449-11-30)
en Sevilo
Morto 1-an de novembro 1488 (1488-11-01) (38-jaraĝa)
en La Gomera
Lingvoj hispana
Familio
Patro Diego de Herrera
Patrino Inés Peraza
Edz(in)o Beatriz de Bobadilla
Amkunulo Iballa
Infano Guillén Peraza de Ayala
Okupo
Okupo militisto
vdr

Regado redakti

La grafo Hernán Peraza estis despota reganto, kiu subpremis kaj sklavigis la guanĉojn, la originajn loĝantojn de la insulo. En 1440 lia soldataro konkeris la lokon kiu nuntempe estas la ĉefurbo de La Gomera, kaj donis al ĝi la nomon San Sebastián, eble pro adoro de la en Hispanlingvio historie populara kristana sanktulo Sebastiano. Ĉirkaŭ la jaro 1450 li centre de la nuna ĉefurbo starigis la defendoturon Torre del Conde (turo de la grafo), por pli bone protektiĝi kontraŭ la ribeloj de la subpremitaj indiĝenaj insulanoj. Nuntempe tiu 15 metrojn alta, trietaĝa turo estas la sola tiaspeca mezepoka fortikaĵa konstruaĵo konservita sur la Kanariaj Insuloj. En 1477 li formale iĝis reganto de la insulo, kaj konsentis pri "traktato de kunagado" (pacto de colactación) kun la indiĝena loĝantaro, kiu celis garantii al ili teritoriajn rajtojn kaj protekton de la tradiciaj sociaj strukturoj de la indiĝenoj. Sekve li plurfoje malobeis la traktatajn interkonsentojn kaj tial la indiĝenoj konsideris lin perfidanto. En januaro 1482 la kastilia Izabela la 1-a edzigis lin al la en 1462 naskiĝinta nobelulino Beatriz de Bobadilla. Ŝi ĝis tiam estis amatino de la reĝo Ferdinando de Aragono kaj en 1486 konatiĝis kun Kristoforo Kolumbo kadre de aŭdienco en la reĝa kortumo. Laŭdire Beatriz de Bobadilla kaj Kolumbo havis amrilaton. Hernán Peraza murdigis la armeestron Juan Rejón, kiu havis la taskon konkeri la insulon Gran Canaria. La reĝa jura kortumo esprimis averton al Hernán Peraza, sed ne pli severe punis lin.

Mortigo de Hernán Peraza redakti

 
la turo de la grafo en San Sebastián de la Gomera

En novembro 1488, kiam Hernán Peraza kun du akompanantoj venis al la juna indiĝenino Iballa en loĝa kaverno de la nuntempa municipo San Sebastián de la Gomera, la edzo de Iballa, Hautacuperche, antaŭvidita posteulo de la maljuna indiĝena insula tribestro Hupalupa, mortigis la despoton per lanco, kaj same mortigis la du akomanantojn. Sekve de tio indiĝenoj gvide de Hautacuperche atakis la garnizonon San Sebastian kaj sieĝis la "turon de la grafo", al kiu post la entombigo de Hernán Peraza kun gvardia soldataro estis fuĝinta lia vidvino Beatriz de Bobadilla kaj ŝiaj infanoj. Poste soldataro de Pedro de Vera, la kastilia feŭda reganto de la insulo Gran Canaria, liberigis la sieĝitojn. Venĝe Beatriz de Bobadilla kaj Pedro de Vera ordonis al la kastilia soldataro murdi ĉiujn indiĝenajn virojn pli aĝajn ol 15 jaroj el la insulaj regionoj Ipalán kaj Mulaga, kaj slavigi ĉiujn indiĝenajn virinojn kaj infanojn de tiuj regionoj. Beatriz de Bobadilla estis vokita al la kortumo de reĝino Izabela la 1-a, kie ŝi estis akuzita pri misuzo de potenca pozicio, kaj tie defendis la genocidon. En 1498 ŝi edziniĝis je la kastilia konkeranto Alonso Fernández de Lugo, kaj mortis en 1501.

La mortigo de Hernán Peraza kaŭzis internan politikan krizon de la Hispana Reĝlando, en 1479 unuigita el Aragono kaj Kastilio. La "Katolikaj Gereĝoj" Ferdinando la 2-a de Aragono kaj Izabela la 1-a de Kastilio devis interveni kaj kontraŭ monrekompensoj forprenis de la tro malfortaj hispanaj feŭdaj regantoj la rajtojn de la tiutempe ankoraŭ ne hispane konkeritaj kanariaj insuloj La Palma, Gran Canaria kaj Tenerifo, por ne riski perdon de la insularo al la konkuranta konkera regno Portugalio, kiu jam konkeris la aliajn insularojn okcidente de Afriko, Madejron, la Kaboverdan Insularon kaj la Azorojn.

Memorejo redakti

 
statuo de Hautacuperche en Valle Gran Rey

En la vilaĝo La Puntilla de la valo kaj municipo Valle Gran Rey la 15-an de junio 2007 laŭ iniciato de la ĝenerala direkcio de kunlaboro kaj kultura heredaĵo de la kanaria registaro estis inaŭgurita kvar metrojn alta statuo, kiu reprezentas la ribelulon Hautacuperche kiel gomera heroo. La statuo en la dekstra mano havas rompitan argilan kruĉon, kaj en la maldekstra mando lancon. Panorama rigardejo Degollada de Peraza, nomata laŭ Hernán Peraza, situas ĉe pasejo en alteco de 950 metroj super la marnivelo en la insula sudo, proksime de la loĝloko Playa Santiago.

Literaturo redakti

  • Abreu Galindo, Juan de - Historia de la Conquista de las siete Islas de Canaria ("historio de la konkero de la sep insuloj kanariaj", 1977)
  • Marín de Cubas, Tomás - (1694) Historia De las Siete Yslas de Canaria Origen Descubrimiento y conquista Dividida en Tres Libros compuesta por D. Thomas Arias Marin y Cubas natural de Telde ciudad en la Ysla de Canaria ("historio de la sep insuloj kanariaj - origino, malkovro kaj konkero, dividita en tri librojn", represita en 1986)
  • Reyes García, Ignacio - El hombre legítimo ("la homo laŭleĝa", 2001)