Diskuto:Jangĝoŭ
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic El kie la transskribo ?
El kie la transskribo ?
redaktiMi estus preferinta 'Jangĝou', kiu aspektas pli kongrue kun la konsiloj de la paĝo Ĉinaj personaj nomoj#Pri la transskribo de ĉinaj personaj kaj lokaj nomoj. Sed bah, nun estas farita...
--Jean-François Clet 22:42, 20 Nov. 2011 (UTC)
- Mi ne spertas pri la ĉina, sed la transskribo "Janĉĵou" ŝajnas al mi stranga kaj probable erara. Bedaŭrinde mi ne scias kio pli bonus - eble "Jangĝoŭ"?? - Sincere, Moldur (diskuto) 14:00, 17 sep. 2022 (UTC)
- La formo "Jangĝoŭ" pli bone kongruus kun la pinjina transskribo "Yángzhōu" ol la nuna "Janĉĵou". Tlustulimu (diskuto) 15:23, 17 sep. 2022 (UTC)
- Mi trovis la respondon en la artikola redaktohistorio: La artikolo nomiĝis origine "Yangzhou" (se mi bone komprenas, tio estas oficiala transskribo), sed poste iu alinomis al "Janĉĵou" por paŭsi laŭlitere la rusan formon "Янчжоу". Tiu ja efektive uzas "-чж-" [laŭlitere "-ĉĵ-"], supozeble por redoni la sonon "ĝ", por kiu la rusa ne havas propran literon. (La bulgara uzas "Янджоу" kun "-дж-" [laŭlitere "-dĵ-"], kutima cirila prezento de la sono "ĝ".) Kaj la "ou" kredeble prezentas diftongon "oŭ". Kompreneble Esperanto, kiu ja havas la literon "ĝ", ne paŭsaĉu tiujn duliteraĵojn.
- La frenezaĵo "Janĉĵou" meritas malaperi en la rubujon. Mi proponas alinomi la artikolon - ĉu reen al la originala (kaj oficiala?) nomo, ĉu al iu akceptebla esperantigo (eble "Janĝoŭ" aŭ "Jangĝoŭ").
- Sincere, Moldur (diskuto) 17:39, 20 nov. 2022 (UTC)
- Mia unua ideo estis: se jam alinomigi, tiam "Janĝoŭ" ŝajnas pli simpla formo ol "Jangĝoŭ" - laŭ la rusa "Ян-"kaj bulgara "Янджоу" tio akcepteblus. Mi supozas, ke la literkombino "ng" eble redonu la sonon [ŋ], kiu en Esperanto same malestas kiom en la rusa kaj bulgara. Se mia supozo ĝustas, tiam pli bonas redoni ĝin kiel simpla "n" ol kiel "ng", prononcante ĝin [n] [g]. Tamen post pripenso, konsiderante ke pinjino tute havas la kombinon "ang", [aŋ], mi retiras mian unuan ideon kaj pledas por variaĵo "Jangĝoŭ". ThomasPusch (diskuto) 20:11, 20 nov. 2022 (UTC)