Diskuto:Jiddu Krishnamurti

La nuna artikola titolo "Jidu Kriŝnamurti" tre mirigas min: miaopinie devus aŭ esti Ĝidu Kriŝnamurti en laŭsone esperantigita formo de la origine telugua nomo, aŭ Jidu Krishnamurti en anglalingva formo. Miksi la du sistemojn en unusola nomo tute ne havas sencon. En praktika lingvouzo, la e-lingva formo Ĝidu Kriŝnamurti tamen ne estas vaste uzata, kaj la esperantlingve presitaj libroj kiel Eduko kaj vivsignifoSperto kaj konduko uzas la anglan nomformon. Tial (ne laŭ prefero de la angla lingvo, sed laŭ respekto al la esperantlingva literaturo de li) mi ŝanĝas la nunan titolon al la angla formo, kaj aldonas alidirektigon de la prononce ĝusta, sed ne kutima "Ĝidu Kriŝnamurti" tien. --ThomasPusch (diskuto) 23:24, 10 Jun. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Jiddu Krishnamurti".