Diskuto:JoMo
LECLERCQ : Mi ne certis, kiel literumi la familionomon de JoMo. Mi vidis la literumojn LECLERQ, LECLERCQ, LECLERC kaj LECLECQ (en VinilKosmo Kompil' 2!). Dum mia esplorado mi demandis pri ĝin en la diskutlisto "elna-membroj", kaj Joel Brozovsky, Oficeja Direktoro de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, respondis Nu, mi havas la kontrakton por lia partopreno en la ELNA-kongreso en Bostono. Supozeble, li mem skribis sian nomon tie, kaj ĝi estas "LECLERCQ Jean-Marc".
La Bambo! : Laŭ la kompaktdisko, la titolo estas "La Bambo!", ne "La Bamba!".
Ĉu iu konas la naskiĝjaron de JoMo? Marcos 12:50, 15. Apr 2006 (UTC)
Danke
redaktiSaluton! Mi estas sovetia estperantisto. Mi ekaŭdis kantoj "Maxnovŝino" kaj "Al la barikadoj". Tio estas bonego ! Grandan dankon al JoMo!!! —La komenton aldonis, sen subskribo, 62.133.167.154 (diskuto • kontribuoj)
Naskiĝloko
redaktiSaluton. Ĉu iu hazarde scias lian naskiĝlokon? Mi trovis malsamajn informojn en diversaj vikipedioj.
- Lillo en la okcitana artikolo kaj hispana artikolo
- Liono en la ukraina artikolo
- Tuluzo en la angla artikolo kaj itala artikolo
Do, kiu el la urboj ĝustas? Kaj kiu ekstera fonto eble mencias tion? --Tlustulimu (diskuto) 09:49, 3 Sep. 2015 (UTC)
"Aktivaj jaroj": ĉu nur de 1995
redaktiLaŭ mia memoro, JoMo kantis jam en la IJK en Kerkrade en 1989. La informo, ke liaj aktivaj jaroj komenciĝis en 1995, do estas verŝajne malĝusta. Ulrich Matthias (diskuto) 20:57, 27 nov. 2022 (UTC)