Diskuto:Johann Gottlieb Fichte

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Sj1mor

Laŭ kiu vortara aŭtoritato li havus esperantigitan nomon Johano Gotlibo Fichte?? Persona nomo Johano estus neniu problemo, sed Gotlibo ŝajnas al mi aŭdaca inventaĵo, despli ke tuj poste tamen sekvas fremdlingva nomparto. Sed mi vere nun ne volus proponi li radikalan adapton al nomo "Johano Gotlibo Piceo". Male, mi pensas ke prononca indiko (esperanta, aŭ kiel ĉi tie per IFA-transskribo) por la origina germana nomo estas tute sufiĉa. Ĉiukaze: Se meti tian nekutiman esperantigon, nepre indas meti ankaŭ referencon pri literatura aŭ ĵurnalisma publikaĵo uzinta tiun nomon, alikaze aspektas kvazaŭ iu enuante ĵus meminventis vorton, ĵonglante per o-finaĵoj. Mi provizore forigas la esperantigon... ThomasPusch (diskuto) 21:22, 1 feb. 2023 (UTC)Reply

Tute prave. En pluraj vikipediaj artikoloj mi jam renkontis (kaj kutime forigas) tiajn fantaziajn "esperantigojn". Eble iu tro entuziasmis, aŭ konfuzis esperantigon kun prononcindiko. - Moldur (diskuto) 05:59, 2 feb. 2023 (UTC)Reply
Mi estas la kulpulo. Mi ne inventis tion, verŝajne mi trovis tion ie en la vikipedio, sed nun mi ne sukcesas trovi ĝin.
Mi pardonpetas. Sj1mor (diskuto) 13:15, 3 feb. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Johann Gottlieb Fichte".