Diskuto:Kalcedono (urbo)

Latest comment: antaŭ 5 monatoj by Sj1mor in topic Pri kio temas

Pri la nomo redakti

La origina nomo de la urbo estas antikve-greke Χαλκηδών Ĥalkedōn. Dum la plejparto de ĝia historio, ĝi ne estis sendependa ŝtato, sed estis kolonio de Megara, aŭ parto de la Persa Imperio, aŭ de Romio. Tial:

  • La sufikso -io ne estas etimologia.
  • La sufikso -io ne signifas ŝtaton; ĝi estas nur urbo en pli granda ŝtato (Persio, Romio ktp.)
  • La vortaroj preferas la formon -o: vd ekz. NPIV Kalcedon/o. (La formo kalkedonio en NPIV signifas la mineralon kalcedono.)
  • La nacilingvaj nomoj plejparte ne havas tian sufikson: angle Chalcedon, france Chalcédoine, germane Chalkedon, latine Chalcedon (la urbo gravas en katolikismo pro ekumena koncilio), ruse Халкидон, turke Kalkedon (la urbo nun troviĝas en Turkio).

La nura kialo por la sufikso -io estus aliigi la nomon de la mineralo kalcedono. Tamen, fakte, anglalingvanoj pensus ke, se unu el la du havus la -io-sufikson, do ĝi estus la mineralo (angle chalcedony, ekzemple). En multaj lingvoj la urbo kaj la mineralo estas fakte homofonaj (france, hispane ktp).

Tial, mi preferus la formon "Kalcedono", eble ĉe Kalcedono (urbo), ekzemple. Osteologia (diskuto) 21:46, 26 feb. 2020 (UTC)Reply

Pri kio temas redakti

Notu bone ke temas pri urbo de la antikveco, kaj tute ne pri la nuntempa urbo, samnoma kaj preskaŭ samloke!

Pri la moderna urbo estas alia artikolo estonta.

Sj1mor (diskuto) 18:36, 18 nov. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Kalcedono (urbo)".