Kial vi removis la paĝon "Kaleoj" al "Kaleo"?

Ni jam diskutis, kaj konkludis, ke popoloj havu artikolnomojn multe-nombrajn: "Ciganoj", "Kaleoj", "Romaoj", "Angloj", "Japanoj" k.t.p. Plej multaj popolaj artikoloj jam delonge estas tiaj, kaj mi ĵus konsekvencigis la aferon, ŝanĝante la malmultajn esceptojn, kiujn mi trovis.

Kaj la teksto de la artikolo "Kaleo" plu parolas pri "kaleoj".

La diskuto okazis en la paĝo Diskuto:Inuitoj.

Vidu ankaŭ la klarigojn en Vikipedio:Nomoj de titoloj.

Bertilow 21:09, 13. Mar 2003 (UTC)

Mi ŝanĝis la nomon ĉar vidis ĉe w:Wikipedia:Naming_conventions

1.2 Prefer singular nouns Convention: In general only create page titles that are in the singular, unless that noun is always in a plural form.

Vere estas pli mal-natura skribi en ĉiu artikolo ciganoj ol cigano. Ĉu ni devas sekvi komunajn tut-vikipediajn normojn ???.


La reguloj por la Angla lingvo ne povas esti la samaj kiel por Esperanto. Diversaj lingvoj havas diversajn bezonojn kaj kondiĉojn. Ĝuste ĉe popolnomoj la Angla kaj Esperanto funkcias tre malsame. Ofte Angla popolnomo eĉ ne havas apartan multe-nombran formon.

En enciklopedioj de lingvoj, kiuj ĉi-rilate funkcias kiel Esperanto, artikoloj pri popoloj normale havas (laŭ mia scio) kapvorton multe-nombran. Ankaŭ ĉe iuj aliaj kategorioj, estas en multaj enciklopedioj kutime artikolnomoj multe-nombraj.

Ĉiuokaze por la Esperanta Vikipedio validas la reguloj en la paĝo Vikipedio:Nomoj de titoloj. Tie nun estas listo de okazoj, en kiuj ni escepte uzu multe-nombran formon. Kompreneble ni povas ankoraŭ rediskuti tiujn regulojn, sed ni ĵus diskutis, kaj sekve enkondukis tiujn novajn principojn pri iafoja uzado de multe-nombraj artikolnomoj. Antaŭ ol forĵeti tiujn novajn regulojn, ni almenaŭ rediskutu. Do, bv. ne ŝanĝi denove, antaŭ ol ni estos tradiskutintaj la aferon.

Al mi plej gravas, ke ni havu regulon, kaj ke ni ĝin sekvu. Antaŭe estis miksa uzo ĉe popolaj artikoloj. Plejparte iliaj nomoj estis multe-nombraj, sed kelkaj estis unu-nombraj. Nun denove estas mikso. Se ni volas transiri al la regulo, ke popolaj artikoloj havu unu-nombrajn nomojn, tiam ni devas multon korekti. Estas i.a. multe da ligoj al ankoraŭ ne verkitaj popolaj artikoloj, kaj tiuj ligoj havas plej ofte multe-nombran nomon.

Oni povas rimarki, ke en la Angla Vikipedio artikoloj ofte havas unu-nombran nomon, dum la artikola teksto traktas multe-nombran temon. En ekz. "Bird" estas tuj klarigoj pri "Birds". En "Roma and Sinti" (iasence jam per si mem multe-nombra), estas tuj parolo pri "Gypsies", ne pri "Gypsy". En "Irish Traveller" tuj estas parolo pri "Irish Travellers". Tial mi ne vere trovas la bazan regulon tute konvinka.

En la Sveda Vikipedio mi tuj trovis (ĝuste kiel mi antaŭvidis) multe-nombrajn nomojn de artikoloj pri popoloj: sv:Samer, sv:Judar, sv:Ruser, sv:Pikter, sv:Svear, sv:Kelter k.t.p. En la paĝo sv:Etnicitet estas pluraj ligoj al ankoraŭ ne verkitaj Svedaj artikoloj pri popoloj, ĉiuj kun multe-nombra nomo. Efektive tio perfekte kongruas kun la normala praktiko en Svedaj enciklopedioj.

Bertilow 23:36, 13. Mar 2003 (UTC)

La temo estas ke estas pli facile multobligi ol singularigi. Ekzemple, similaj vortoj al la menciitaj de vi. Estas pli facile verki :

Mi vidis multajn [[persono]]jn.

Mi vidas [[persono]]n se vi uzas la singularo kiel referenco.

Imagu la kontraŭan, ke vi elektis la pluralon.

Mi vidas multajn [[personoj]].

Mi vidas [[personoj|persono]]n.

En tiu ĉi dua kazo, vi devas skribi multe pli. Kaj tio, koncepta vorto post vorto.

Pro tio mi pensas ke estis kreita la tut-vikipedia regulo de la singularo.

Mak


Opiniesprimoj bezonataj: Ĉu ni restarigu regulojn konformajn al tiuj de la Angla Vikipedio? Aŭ ĉu ni firmigu nian novan regulon pri multe-nombraj artikolnomoj ekz. por popolaj artikoloj? Necesas decidi, ĉu korekti en unu direkto aŭ en la alia, ĉar nun regas nekonsekvenceco. Bertilow 19:12, 14. Mar 2003 (UTC)


Mak:

estas pli facile multobligi ol singularigi

Efektive tio estas tute prava, kaj konsiderinda. Aliflanke popolnomoj kiel "angloj", "japanoj", "ciganoj", "kaleoj" plej ofte aperas en multe-nombra formo en enciklopediaj artikoloj, kie oni plej ofte diras ion ĝeneralan, kio validas por la tuta popolo, kaj nur tre malofte havas okazon diri ion pri sola anglo, sola japano, sola cigano k.t.p. Tial, verŝajne, oni ŝparas pli da peno, se la nomo de tiaj artikoloj tamen estas multe-nombraj.

Tiu tendenco klare videblas jam en la unua frazo en preskaŭ ĉiuj tiaj artikoloj. Mi jam donis ekzemplojn el la Angla Vikipedio.

Kontrolu ekzemple la artikolon Japanoj. Uzu la tiean hiperligon "Ligiloj ĉi tien", kaj kontrolu ĉiujn ligojn al tiu artikolo. Se mi ne eraras, ĉiuj ligoj estas kun teksto multe-nombra, tute nature laŭ la diversaj kuntekstoj. Ĉie oni do tute komforte povis skribi [[Japanoj]], anstataŭ [[Japano]]j.

Ĉe alispecaj vortoj certe statas male.

Vidu ankaŭ en la jenaj paĝoj, kiom superrega jam estas la emo uzi multe-nombrajn formojn por tiaj artikolnomoj: Etnonimo, Plej Multnombraj Etnoj, Klasifiko de etnoj, Etnolisto k.a. Ĉie oni/iu spontane uzis multe-nombran formon, kaj sekve preskaŭ ĉiuj jam ekzistantaj tiaj artikoloj estas multe-nombre nomitaj. (Kaj sekve, se ni irus la unu-nombran vojon, kaj reredaktus ĉiujn tiujn paĝojn, kaj renomus ĉiujn jam ekzistantajn tiajn artikolojn, tiam ni ekhavus tre grandan labortaskon...)

(Aliflanke rigardante tiujn paĝojn oni ne povas ne demandi al si, kial ni havas tiom da tiaj paĝoj kun treege simila enhavo...)

Bertilow 00:41, 15. Mar 2003 (UTC)

Bone, faru kion vi volas. Mi nur volis montri la kialojn de kion mi faris . Se vi/ni opinias ke estas pli konvena, ni lasu ilin plurale. Mak
Mi respondis en Vikipedia diskuto:Nomoj de titoloj.
Reiri al la paĝo "Kaleoj".