Diskuto:Kalveco

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Ĉapitro "Konataj kalvuloj"

sen haroj kun neniuj haroj

sed sen neniuj haroj estas strange

kion vi opinias?

Mi opinias: Dankon ! ;) Punktor 14:04, 15. Nov 2008 (UTC)

Ĉapitro "Konataj kalvuloj" redakti

Saluton. IPulo aldonis la sufiĉe neutilan ĉapitron "Konataj kalvuloj". Mi proponas denove forigi ĝin, same kiel jam estis forigita rilataj kategorioj. Ĉu eble estas aliaj proponoj. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:38, 11 mar. 2022 (UTC)Reply

Taylor 49 en marto kaj aprilo notis redaktoresume: "bv ne aldonu piajn bildojn" al la "galerio de kalvuloj". Do klaras ke ankaŭ li estas kontraŭ ampleksa "galerio de kalvuloj". ThomasPusch (diskuto) 19:42, 30 apr. 2023 (UTC)Reply

Tiu ĉi paĝo temas pri anatomia, je granda parto medicina kaj eble je parto psikologia-sociologia temo. Por klarigi la koncepton de kalveco unu kapo sufiĉus (ĉu nekonata aŭ konata homo principe negravas). Por klarigo de area alopecio dua bildigo de koncerna parto de kapo, por klarigo de la socia kutimo de tonsuro eĉ ne necesus propra bildo, sed bildo de iu nekonata monaĥo ankaŭ tolereblas. Ĉapitro "konataj kalvuloj" vere ne helpas, krom se iu homo vere socie aparte konatus pro sia perdo de kapaj haroj. Eventuale Urho Kekkonen estas tia kazo, LLZ kaj Osmo Buller certe ne estas. For la galerion, kaj ankaŭ dubas esperantlingva senco de la nuna dua paĝo vira kalveco, kiu "okazas ankaŭ ĉe virinoj", kaj "ankaŭ ĉe primatoj", simioj, do laŭ nuna difino simple estas duobla paĝo pri sama temo. ThomasPusch (diskuto) 16:57, 30 apr. 2023 (UTC)Reply
Mi nun kompromise lasis kvar fotojn de aparte konataj kalvuloj, aldonante bluajn ligilojn al la personaj tekstoj, kaj forigis la ceterajn. Kvar fotoj en vico ŝajnas al mi tolerebla kvanto. ThomasPusch (diskuto) 19:55, 30 apr. 2023 (UTC)Reply

Zamenhof redakti

Aldonu al la bildaro Zamenhof! 93.106.179.193 23:40, 10 jun. 2022 (UTC)Reply

Aldonu al la bildaro bildon pri Zamenhof. Kummallinen tyyppi (diskuto) 22:55, 15 nov. 2022 (UTC)Reply

Kalva virino redakti

Aldonu al la bildaro iun virinan kalvulon Tuskan parahdus (diskuto) 22:12, 23 apr. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Kalveco".