Ĉu ne estus bone aranĝi laŭ landoj la aktorojn kaj la filmojn? Fabio Alonso RUIZ ORTEGA

Laŭ mi, estus bone aranĝi plurmaniere: pure alfabete, laŭ lando, laŭ filmĝenro, ktp. Kompreneble, la listoj sufiĉe grandiĝos, ke ni nepre disigu ilin al apartaj paĝoj, ligitaj el Kino. Certe ne mankas spaco ĉe la viki-servilo, do bonvolu listu kiel ajn (ĉiel ajn!) --Brion VIBBER


Filmnomoj redakti

Mi demandis min en kiu lingvo skribi la filmtitolojn. Mi rimarkis ke ofte en Vikipedio, la titoloj estas skribitaj en la propra lingvo de la filmo (ekz : The Matrix, Gattaca, ktp...). Ĝi ne ĝenas ĉar la anglaj filmnomoj estas komprenataj de multaj homoj tuttere. Sed kio pri la aliaj lingvoj. Ĉu ni nomus la ĉina filmo de Ang Lee kun Michelle Yeoh, "Wo hu zang long" aŭ ĉu ni tradukus ĝin "Tigro kaj drako"? Cetere, mi rimarkis ke "La mastro de l'ringoj" estis tradukita. Eble ĉar la libro estas tute tradukita esperanten. Ĉu estas la regulo? Internaciulo 2005/11/20


Regulo en ekzistas, ekz. se mi tradukas el la germana, hungara kaj ne konas la originalan titolon (de alilingvaj temoj), mi devas esperantigi la titolon. Narvalo 12:23, 20. Nov 2005 (UTC)

Mi proponas ke por la filmtitoloj almenaŭ, oni nomu la artikolojn laŭ la nacia lingvo. Ĉar la esperantigo estas tro necerta kaj varia. Ĝi ne malhelpas ankaŭ skribi la esperantigon en la artikolo. Internaciulo 17 dec 2005

Ŝlositado. redakti

La kino-artikolo estas ŝlosita. Kio estas la rezono? Ĉu la artikolo nun estas malŝlositebla? --Emuzesto 10:57, 8. Feb 2006 (UTC)

Saluton. Ŝajnas al mi, ke ŝlosis ĝin Vikipediisto:Narvalo, ĉar antaŭ kelkaj tagoj daŭre vandaladis ĝin (kaj kelkajn aliajn paĝojn, kiel Literaturo) iu anonimulo (ŝanĝadis "skoloj" al "lernejoj" sen emo diskuti pri tio). Mi tamen esperas, ke la problemoj nun jam estas for, do se Narvalo ne priatentas tiun ĉi paĝon, eble vi povas peti lin en lia diskutpaĝo, aŭ ĝenerale peti ĉe la Diskutejo, ke oni malŝlosu la paĝon. Dankon pro via intereso. Salutojn al Norvegio! :) Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:17, 8. Feb 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Kinejo".