Diskuto:Korano

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Kani in topic Malneŭtraleco

Malneŭtraleco redakti

La artikolo oni plejparte skribis el kristana vidpunkto. Oni bezonus neŭtran aŭ/kaj islaman vidpunkton. --CarlesVA 08:42, 15. Apr 2008 (UTC)

Mi konsentas. Ekzemple, la frazo "La mesaĝo estas klara: aŭskultu al Mohamedo, la fina profeto, aŭ suferu la sekvon!", ŝajnas iom ne neŭtrala. Vilhelmo 21:27, 19. Aŭg 2010 (UTC)

Mi ne trovis tiun frazon en la artikolo. Kie ĝi troviĝas? --Hans Eo (diskuto) 12:02, 23 Sep. 2013 (UTC)

Ankaŭ tio frazo "Korano estas ĉefa studobjekto de koranlernejoj (madrasa). Ĉe pakistanaj koranlernejoj, studis kaj organiziĝis afganiaj taliboj." La vorto "madrasa" estas nur la vorto pro ia lernejo. Kial necesas mencio de la taliboj en artikolo pri la sankta korano? Vilhelmo 21:37, 19. Aŭg 2010 (UTC)

En la artikolo "talibano" troviĝas:

Talibano, de taliban el perse, طالبان, "(islamaj) studentoj", tiu de arabe: طالب "(islama) studento", esperante talibanojtaliboj, estas populara nomo por la afgana islama fundamentisma movado reginta partojn de Afganio inter 1996 kaj 2001. Ilia gvidanto estis la Mulao Mohamed Omar. Iliaj anoj estis studantoj en pakistanaj islamlernejoj (madrasa). Ne konfuzu taliban kun talibé.

La supra estas laŭ mia kompreno gŭste transigita en tiun ĉi artikolon "korano". Mi legis, ke la taliban ĉefe studis la sanktan koranon. --Hans Eo (diskuto) 11:43, 23 Sep. 2013 (UTC)

Por forigi malneŭtralecon, mi aldonis "Laŭ islama tradicio" en la komenco de la dua paragrafo. Mi ankaŭ aldonis novan ĉapitron pri "Diversaj historiaj skribadaj periodoj pri la Korano" laŭ historiistoj. --DidCORN la 29-a de januaro 2015, 21:00 (UTC)
Kial terorisma organizacio eĉ menciiĝas en artikolo tiel mallonga? Ĝi estas hazarda kaj ne propre rilatas al la cetero de la artikolo. Aŭ la artikolo plilongiĝu, por ke taŭga kunteksto povas estiĝi, aŭ ĝi forĵetiĝu.Yasmamba (diskuto) 22:52, 12 mar. 2018 (UTC)Reply

Mi forigis averton pri malneŭtraleco, ĉar ne estas klara ĉu tio rilatas al tiu supra kontribuo de Yasmamba de antaŭ tri jaroj aŭ alia afero. Se oni klarigas, ĉiam estas eblo reredakti uzante rimedojn kiel tiuj supre menciita de DidCORN. Tamen ne estas akceptebla sinteno kiel tiu menciita de Yasmamba: aŭ aŭ. Tio estas ĉantaĝo aŭ trudo de propra sinteno. Kolektive ĉiam eblas trovi solvon kontentigan por ĉiuj. Sed oni devas klarigi, ne trudklopodi.--kani (diskuto) 23:52, 4 okt. 2021 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Korano".