Mulao Mohamed Omar (aŭ Muĥammed Umar; perse/paŝtoe: ملا محمد عمر ‎, Mullā Muḥammad 'Umar; naskiĝinta inter 1950 kaj 1962 [1] [2]. - mortinta la 23-an de aprilo 2013 [3] [4] ), aŭ simple Mulao Omar, estis afgana ribelul-komandanto kiu fondis la Islaman Emirlandon de Afganio en 1996. La Talibano rekonis lin kiel "Komandanton de la Fideluloj" (Amīr al-Mu'minīn, arabe أمير المؤمنين )[5] ĝis lin sekvis mulao Akhtar Mansour en 2015. Kelkaj fontoj priskribis Mulaon Omar kiel "Ĉefon de la Supera Konsilio de Afganio".[6]

Mohamed Omar
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1959 (1959-11-30)
en Ĥakrez
Morto 23-an de aprilo 2013 (2013-04-23) (53-jaraĝa)
en provinco Zabul,  Islamska Republika Afganistanu
Mortokialo Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo provinco Zabul Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj paŝtuna
Ŝtataneco Reĝlando Afganio
Islama Ŝtato Afganio
Demokratia Respubliko Afganio
Respubliko Afganio
Afganio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Darul Uloom Haqqania (en) Traduki
Jamia Uloom-ul-Islamia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Abdul Manan Omari (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Mohammad Yaqoob (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Omar estis serĉata de la Programo "Kompensoj por Justeco" de la usona registaro ekde oktobro 2001 pro ŝirmado de Usama bin Laden kaj aliaj ekstremistoj de Al-Kaida en la jaroj antaŭ la atakoj de la 11-a de septembro 2001. Li verŝajne direktis la talibanan ribelon kontraŭ NATO kaj la registaro de Afganio. Dum lia oficado kiel Emiro de Afganio, Omar malofte forlasis la grandurbon Kandaharo kaj malofte renkontis eksterulojn, anstataŭe fidante je ministro pri eksteraj aferoj Wakil Ahmed Muttawakil por la plimulto de diplomatiaj necesaĵoj.

En julio 2015, la afgana registaro raportis ke Omar mortis en 2013 en la pakistana grandurbo de Karaĉio. La fakton de lia morto (kvankam ne la detalojn) konfirmis talibano.[7]

  1. Matthew Rosenberg (2014-12-28). "Ĉirkaŭ nevidebla gvidanto, talibana potenco malekvilibriĝas". The New York Times. p. A3.
  2. Shane, Scott (2009-10-10). "Dogged Taliban Chief Rebounds, Vexing U.S.".
  3. Goldstein, Joseph; Shah, Taimoor (2015-07-30). "Death of Mullah Omar Exposes Divisions Within Taliban". The New York Times.
  4. Nikhil Kumar (2015-07-29). "Mullah Omar Taliban Death". Time.
  5. [1] angle
  6. "Mullah Mohammed Omar". The Independent. 2015-07-31.
  7. Mullah Omar did not die in Pakistan, -say Afghan Taliban". Dawn News. 2015-07-30

Fontoj

redakti

Bazita sur la angla Vikipedio.