Diskuto:Servuto

(Alidirektita el Diskuto:Korveo)
Latest comment: antaŭ 4 monatoj by ThomasPusch

"korveo" ne estas en PIV, sed en ĝi estas trovebla : "servuto" (difino : laboro, kiun kamparano ŝuldas senpage al la senjoro aŭ al la ŝtato). Popolano (diskuto) 13:10, 12 jan. 2022 (UTC)Reply

Prave. Anstataŭ inventi novan vorton, pli bonas uzi jam ekzistantan. La signifo ŝajnas esti sama, aŭ sufiĉe simila. - Moldur (diskuto) 21:04, 17 feb. 2023 (UTC)Reply

@Popolano kaj Moldur: Hodiaŭ finiĝis diskuto ĉu pravigeblas ŝanĝo de la artikola titolo de la ŝajne meminventita vorto "Korveo" al esperantlingva nomo "Servuto", kaj la rezulto estis kompreneble subteno de la ŝanĝo (intertempe la diskuto preskaŭ forgesiĝis, nur tial daŭris tiom longe). La rezulton de la diskuto eblas nun ankoraŭ legi en Vikipedio:alinomendaj artikoloj, post arkivigo pli-malpli post semajno en Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Majo (ĉar la diskuto komenciĝis en majo). Indas atenti tiun diskuton, ĉar ĝi klarigas pri origina diferenco de la franca vorto Corvée kaj la pli ĝenerala koncepto, kiu en Esperanto nomiĝas servuto, kaj ankaŭ avertas ke bedaŭrinde en vividatumoj estas du grupoj, unu pri la franca vorto Corvée kaj unu pri la pli ĝenerala koncepto servuto. Ankaŭ jam en la diskuto estas klare ke jes ekzistas diferenco inter servuto (la konkretaj laborhoroj donendaj) kaj servuteco (la jura sistemo kiu pravigis tian devon). ThomasPusch (diskuto) 14:50, 14 dec. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Servuto".