Polurado de la artikolo:
Saluton karaj samideanoj. Ĉi-tiu artikolo estas nur sensence ege longa listo de eventoj, kelkaj gravaj, kelkaj anekdotaj, sen referencoj. Ne estas paĝaranĝo, ilustraĵoj malmultas. Tio igas la artikolon nekleriga, preskaŭ nelegebla, kaj finfine, nelegota:

  • Esperantistaj fakuloj ne fidos senrenferencan, nekontroleblan artikolon.
  • Esperantistaj scivolemaj nefakuloj ne kuraĝos legi tiun senfinan liston, kiu finfine ne instruos ion ajn al ili pri la pandemio.

Ili ambaŭ preferos legi samtemajn nacilingvajn artikolojn, kaj ili pravos.
Mi proponas al vi iri rapide trarigardi la enhavon de nacilingvaj artikoloj: eĉ se vi ne mastrumas la lingvon, vi sendube vidos ke la nuna esperanta artikolo, kompare, estas nur apenaŭ amatorec-nivela. (Kaj mi tre afable diras tion). Mi sendas vin al Helpo:Kiel verki bonan artikolon.
Vikipedio estas enciklopedio, ne katalogo!
Vikipedio celas klarigi kaj klerigi al legantoj, ne atestigi la redaktantojn!
Ni minimume serioze verku, se ni ne deziras esti mokindaj.

Dankon al ĉiuj!
--Baba79 (diskuto) 13:43, 27 mar. 2020 (UTC)Reply
Postskribo:
Pardonu min, se mi ne kontribuas al ĉi-tiu artikolo: mi laboras en malsanulejo, do vi facile komprenos, ke mi nuntempe ne havas la tempon...

Certe la artikolo nun estas malperfekta, ĉar temas pri aktuala evento, do ĝi simple amasigas faktojn pritraktotajn kaj reordigotajn. Ĝi havas multe da referencoj — al Vikinovaĵoj, kiuj raportas pri la afero ĉiutage kaj servas kiel ĉefa informfonto por tiu ĉi artikolo. Rigardu pli atente kaj vi trovos dekojn da referencoj. Kompreneble la artikolo estas amatora, ja neniu fakulo partoprenas ĝian verkadon. Espereble iam li venos kaj helpos reordigi ĉion. Ĝis nun ni almenaŭ donu al la legantoj freŝajn informojn, bazitajn sur amaso da referencoj al diverslingvaj fontoj, troveblaj en vikinovaĵaj artikoloj, al kiuj ĝi referencas. RG72 (diskuto) 04:40, 28 mar. 2020 (UTC)Reply
Mia rimarko pri la amatoreca nivelo de la artikolo ne temis pri ĝia scienca sperteco, sed ja pri ĝia (ne-)enciklopedia aspekto.
Kaj pri la referencoj, kial ne senpere aperigi ilin?
Amike
--Baba79 (diskuto) 14:24, 3 apr. 2020 (UTC)Reply

Respondo estas tre simpla: mi ne havas tempon. Preskaŭ ĉiutage mi verkas sufiĉe ampleksajn artikolojn por vikinovaĵoj, grandparte pri tiu ĉi pandemio, esplorante por ĉiu ĝis deko da artikoloj. Mi klopodas poste aldoni ilian enhavon en tiu ĉi artikolo kaj meti ligilon al ĝi. Sed mi tute ne havas tempon por aldoni ankaŭ ligilojn al ĉiuj uzitaj de mi artikoloj. Krom tio mi revizias ĉiujn novajn artikolojn en Vikipedio (aŭtoroj ofte neglektas eĉ bazajn aferojn kiel aldono de kategorioj, ordigaj ŝablonoj, intervikioj ktp), tradukas por Global Voices, verkas por mia eo-blogo, provlegas eo-liborjn laŭ peto de unu pola eldonejo, ktp. Mi ne povas oferi al Esperanto pli da tempo, ĉar mi simple ne havas ĝin. Pardonon. RG72 (diskuto) 12:20, 4 apr. 2020 (UTC)Reply
Mi ne povas pardoni vin, ĉar vi ne ne estas pardonenda, ĉar vi ne pli kulpas ol ĉiu vikipediisto. Mi simple malesperas, kiam mi vidas vikipediistojn malŝpari tempon kaj energion pri artikoloj, kiuj neniam estos legataj de iu, dum ĉi-tiaj gravegaj artikoloj suferas pro malsufiĉo. Ankaŭ al mi mankas tempo. Vi estu dankita pro via laboro! --Baba79 (diskuto) 14:16, 10 apr. 2020 (UTC)Reply
@RG72 Mi ne antaŭe aŭdis pri ordigaj ŝabloj kaj intervikioj. Dankon pro doni kelkajn ligilojn al tiuj. Oni plas fari filmetojn por helpi krei paĝojn en vikipedio. Do eble ankaŭ viaj proponoj estu prikonsiderataj...Dankon pro respondo. Alifono@ Alifono (diskuto) 13:32, 7 feb. 2022 (UTC)Reply

Oni proponas alinomi la artikolon «Kronvirusa pandemio de 2019-2022» al «Pandemio de la KOVIM-19» redakti

  Kontraŭ: Mi kontraŭus alinomigon de klara kaj lingve facile komprenebla nomo «Kronvirusa pandemio de 2019-2022» al nomo kiel «Pandemio de la KOVIM-19», kies mallongigo nur kompreneblus al esperantistoj aktivaj dum tiuj jaroj, kaj ne troveblus en iu ajn vortaro. Maksimume imageblas ŝanĝo al «Kronvirusa pandemio ekde 2019», se oni postulas ke la pandemio daŭros eterne. Sed pandemio estas tutmonda disvastiĝo de iu infekta malsano ene de difinita periodo, kiu draste suferigas la homajn populaciojn, do mortigas amason da homoj. Kompreneble oni nur poste scias kiam iu pandemio estas finita, do daŭre povas esti individue vivdanĝera malsano, sed ne plu mortigas amason da homoj samtempe ĉie sur la tero, sed laŭ mia kuracista kompreno de epidemiologio, pandemio ne povas esti eterna - nek la pesto estis nek la hispana gripo, nek iuj aliaj pandemioj ĝis nun ... aŭ temis pri vivdanĝeraj malsanoj kiuj ne estis pandemioj. ThomasPusch (diskuto) 18:59, 28 sep. 2022 (UTC)Reply

Mi alinomigis ĝin al "Kronvirusa pandemio de 2019-2023" pro la situacio en Ĉinio. Sed espereble ni alinomigis ĝin lastfoje.
Mi ne tute kontraŭas "Pandemio de la KOVIM-19". Oni ne bezonas vortaron, oni ja havas la interlingvajn ligilojn en vikipedio. Preskaŭ ĉiu alia lingva versio uzas similan titolon kiel Pandemio de la KOVIM-19. Stefangrotz (diskuto) 11:32, 18 jan. 2023 (UTC)Reply

Malgraŭ mia forta hezito en septembro 2022, mi fine kunvoĉdonis pri alinomigo de Kronvirusa pandemio de 2019-2023 al pandemio de KOVIM-19, kaj mem realigis la alinomigon ĵus. Nelaste pro tio ke vere laŭ epidemiologio "pandemio ne povas esti eterna", kaj tiu ĉi mondvasta infekta malsano dekomence estis pli politika eksperimento kiel eblas limigi la komunan vivon en socioj ol ke vere temis pri katastrofa medicina problemo kiu draste reduktis la homan populacion, do mortigis amason da homoj (kvankam mi sincere bedaŭras pri du kolegaj kuracistoj de 50 jaroj, kiuj estis inter la mortintoj, kaj bedaŭras ankaŭ ĉiun pli aĝan pacienton kiu mortis, sed same bedaŭras la multajn psikajn problemojn kiujn mi vidis en infanoj de 2020 kaj 2021 pro la rigidaj malpermesoj). Tial mi eĉ malpli ol antaŭ jaro entuziasmas ankoraŭfoje adapti la titolon al nova titolo "Kronvirusa pandemio de 2019-2024", se la politikistoj tion volas, kiel mi pesimisme suspektas. En tio titolo kiel "pandemio de KOVIM-19" estas fakte pli diplomata. ThomasPusch (diskuto) 16:52, 12 dec. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Kronvirusa pandemio de 2019-2023".