Diskuto:La Internacio (himno)

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Vinkomarkov

la diverslingvaj tekstoj devus troviĝi unuope en Vikifonto kun aparta paĝo por ĉiu lingvo kiel ekzemple estas por la Deklaracio de homaj rajtoj. --Arno Lagrange 09:24, 6. Feb 2004 (UTC)

Mi tute konsentas, tradukoj aliaj ol Esperantaj estas forigendaj. --Lohengrin 17:32, 6. Maj 2007 (UTC)

Konsentite, tamen nur post kontrolo, ke la koncerna neesperanta traduko ja estas en Vikifonto, ĉu ne? --Haruo 01:42, 7. Maj 2007 (UTC)

Fakte ambaŭ tradukoj de la teksto, tiuj de Kalocsay (m. 1976) kaj Zilberfarb (m. 1968), estas aŭtorrajte protektataj kaj devus esti forigitaj el Vikipedio. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 05:38, 10 jul. 2019 (UTC)Reply

Ĉu vi certas ke la kopirajtoj de la Zilberfarba traduko restis je la aŭtoro kaj ne je SAT? — Warddekock 14:08, 10 jul. 2019 (UTC)Reply
Mi ne certas, sed principe oni devas kredi tion, kaj nur kaze ke ĉiuj aŭtorrajtaj aferoj estas klarigitaj – publikigi la tekston. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 06:26, 11 jul. 2019 (UTC)Reply

Estus malfacile kontroli flanke de SAT ĉu okazis interkonsento pri la kopirajtoj. Sed plej verŝajne tiel ne estis. Ĉu la rusa biografio de Zilberfarb donas indikon pri posteuloj, kiu eventuale estus retroveblaj de iu scipovanta la rusan aŭ ukrainan lingvon? --Vinkomarkov (diskuto) 15:51, 18 jul. 2019 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "La Internacio (himno)".