Diskuto:Listo de romiaj imperiestroj

kompatindaj Romiaj imperiestroj. Baldaŭ 90% de ĉi tuta vico estos forviŝita! kaj la tuta laboro la datoj kaj bildoj vana...

mezepokaj Romiaj Imperiestroj redakti

La "Listo de romiaj imperiestroj" momente entenas nur tiujn de la antikva (okcidenta) Romia Imperio. Tamen, ekzistas (preter la orientromiaj) ankaŭ la mezepokaj Romiaj Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio. Ĉu fari propran liston por ili kaj aldoni al ĉi-tiun liston la aldonon "de la antikva Romia Imperio" aŭ ĉu meti la mezepokajn sur la sama paĝo (kun ia separigilo)? --Bel Air (diskuto) 21:31, 13 Nov. 2012 (UTC)

La Listo de Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio jam ekzistas – mi metis ligon de ĉi tiu listo al tiu. Ĝi restu aparta listo – la Sankta Romia Imperio ja estis io tre malsama ol la vera Romia Imperio. Laŭdire jam Voltero rimarkis pri ĝi, trafe, ke ĝi estis "nek sankta, nek romia, nek imperio" ;-) - Moldur (diskuto) 20:17, 15 Nov. 2012 (UTC)

Konstancio redakti

Ne estas klare kiu estas tiu Konstancio 350 361. Ĉu temas pri Konstancio la 2-a? --Dominik (diskuto) 07:01, 14 Apr. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Listo de romiaj imperiestroj".