Diskuto:Lucie, postrach ulice

Latest comment: antaŭ 2 monatoj by ThomasPusch

Kion signifas la titolo? Tie chi ne estas cs.wikipedia.org sed eo.wikipedia.org. La chefindiko (do montrataj je la paghokomenco) de artikolo do estu en E-o; komparu: Ne "Москва́" sed "Moskvo", ne "北京" sed "Pekino", ne "ירושלים" au "القدس" sed "Jerusalemo". --aldonis sen subskribo la anonimulo "213.61.130.220" la 11-an de aŭgusto 2007

Iam vikipediisto:Yekrats (se mi ĝuste memoras) skribis al mi, ke por libroj, filmoj ktp. oni uzu la titolon en la originala lingvo, se la verko ne estis tradukita al Esperanto. Tiel ekzemple estas artikolo pri la libro Le pont de la rivière Kwaï, ĉar ĝi aperis en la franca, sed pri la filmo The Bridge on the River Kwai, kiu surbaze de la libro aperis en la angla.
La titolo do povas resti, sed la frazo "Estas tre bedaŭrinde ke ĝis nun nek pri la serio nek pri la libro ekzistas E-versioj" ne taŭgas por enciklopedio. Bedaŭrindeco estas subjektiva juĝo. --Umberto 11:36, 11. Aŭg 2007 (UTC)

a) Resti che la landlingva titolo nur povas esti "help-help-helpsolvo". Unuflanke vi per tio - vd. en via ekzemplo - ne havas shancon rekoni komuntemecon de diversaj artikoloj. Aliflanke estas ridige paroli pri "lingvo internacia" kaj poste la artikoloj titolas landlingve.

Kompreneble gravas indiki ankau - ankau - originajn landlingvajn titolojn, kompreneble. (Same oni en landlingvaj leksikonoj faras.) La vikipedioj bedaurinde estas kreitaj tute sen ideoj pri katalogigado, arkivado ktp. Prenu ajnan vikipedion (do landlingvajn lau via placho) kaj komparu la t. n. "katagoriojn" de du indikoj similaj (do ekz. de du aktoroj, du verkistoj) - vi trovos ke la informspecoj de tiuj "kategorioj" estas tute diversaj. (Aldone estas la problemo de la kruela tekniko: krei artikolon estas por chiu kiu ne estas programisto vere torturo.)

Indus havi centran krompaghon en kiu oni indikas originan kaj chiujn aliajn titolojn. Sed tion oni en la vikipedioj ne faris.

E-o vikipedio povas havi plejutilon ne atingebla de iu el la landlingvaj vikipedioj: Ghi povas montri informojn pri la specialajhoj en spektigo de tiu filmo de multaj landoj. Se oni vizitas retbabilejojn de filshatantoj ofte estas demandoj kiel "Kiel nomighas tiu-kaj-tiu rolo en tiu-kaj-tiu-lando?", "Chu tiu-kaj-tiu filmo spektighis en tiu-kaj-tiu lando, per kiu titolo?" ktp. ktp. ktp. kaj ofte ne troveblas respondo. Se en E-vikipedia artokolo kuntajpas homoj el multaj landoj, chiu aldonante amplekson pri la specialajhojn, ni havas unikan, utilan vikipedion kiun iu E-isto povas uzi kiu partoprenas en landlingva babilejo. Reklamo bonega pri E-o, tio montras praktikan, rektan utilon de E-o. - Sed ne se la artikoloj titolas landlingve. "Vi mem ne fidas je via lingvo, vi restas che landlingvoj."

Kaj tiuj landlingvaj titoloj ofte estas nek tajpeblaj nek legeblaj nek prononceblaj por la plejmulto de la uzantoj (komparu la urbonomajn ekzemplojn). Prave AULD tion indikis en antauvorto pri "La chashundo de la BASKERVILoj". (Ghi ankau montras kiom gravas klopodi pri taugaj E-titoloj; "hundo" tute ne sufichus.)

Kompreneble, kiam oni ekigas artikolon "la infano bezonas nomon". Se neniu alia ebleco estas - nu, nur restas uzi landlingvan titolon. Sed oni plejeble baldau shanghu al E-formo.

Kaj oni disputu por trovi taugajn E-nomojn, kaj la ceteraj restu kiel kromaj plushaltiloj.

Tio ankau teknike gravas; se iu kreas artikolon ofte li jam difinas shaltilon kvankam ankorau ne ekzistas artikolo pri ghi. Tiuj shaltiloj restus mortaj se la posta artikolo havas tutalian nomon (kaj ech ne plushaltilon).

b) Pri tiu chi serio ekzemple estas malkongruo inter la nuna E-traduko kaj la enhavo. Luci tute ne timigas la straton. "Hororo de la strato" estas pli kongrua ol "timigantino", oni per faktoj povas esti "hororo" sen kulpe fari ion, sen age timigi la homojn.

c) Bedaurindeco esprimighas ankau en tradiciaj leksikonoj, ekz. se iu verkisto, komponisto ktp. ne sukcesis ion finverki.

Kaj: por E-leksikono gravas la indiko chu io haveblas E-lingve. --aldonis sen subskribo la anonimulo "213.61.130.220" la 11-an de aŭgusto 2007

Filmoj estas ĉi tie en devena nomo. Rigardu ekz. Der Schatz im Silbersee, ĉiujn anglalingvajn titolojn de filmoj aŭ serĉu en Kategorio:Filmoj. Al tiaj ĉi nomoj estas alidirektiloj en Esperanto, se la nomoj estas tradukeblaj. --Petr Tomasovsky 06:19, 12. Aŭg 2007 (UTC)

Mi pardonpetas sed tia metodo kauzas pli da problemoj ol da utilo:

1.) En vikipedio(j) - do, la responsuloj diras tiel - povu partopreni kaj partoprenu chiu, ech la plej laika laiko. Pri titoloj ofte estas tiel ke filmoj ech origine jam havas tutdiversajn, ekzemple "Tri aveloj por cindrulino" havas du originajn titolojn, chehhlingvan kaj germanlingvan.

2.) En chiuj realaj leksikonoj (kaj ankau vikipedioj) la eldonlingvo estas la cheflingvo. En realaj leksikonoj la artikoloj titolas lau la cheflingvo.

Tie chi la cheflingvo estas E-o.

3.) Ni respektu ke E-o estas lingvo internacia. Kontraste al landlingvaj leksikonoj E-leksikono devas esti uzebla por homoj de chiuj landlingvoj. Estas unu el la bazaj ideoj de E-o ke chiu sendepende de sia landlingvo havu plejeble sambonan uzeblecon pri la lingvo.

4.) Sufiche ofte okazas ke landlingvaj vortoj ne au kriple aperas suekrane au printforme, ekz. char estas au teknikaj problemoj pri signaro au la litertiparoj disponeblaj ne enhavas necesajn signojn. Tio jam estas kruela se okazas ene de teksto, sed neelteneble se okazas pri artikola titolo.

5.) La artikola cheftitolo indiku al la leganto la artikolan enhavon - kiel tio estu ebla se ghi estas en landlingvo nekomprenebla, ech jam lausignoj ne dechifrebla por la uzanto?

6.) Se oni volas ordigi la artikolojn (ekz. ekzistas paperlibraj eldonoj de vikipedioj), lau kio oni ordigas? Lau la chefindiko.

6.1) Kien enordigi ekz. "Čestmír"? Lauprononce, do al "ch"? Au kiel "ne-enalfabeta signo", do sub "c"? Au kien?

6.2) La kaoso kompletighas per la diversaj signaroj ("alfabetoj"), ekz. araban, hebrean, chinan. Vi ech ne povus diri "nu, oni lau lingvo enordigu kaj trovos", char en lingvoj kiuj uzas (ankau) bazan "latinan" alfabeton la lingvoj miksighos.

6.3) Enordigante oni ignoru kelkajn tro oftajn partojn, ekzemple la gramatikajn artikolojn. Do ekz. "Der Schatz im Silbersee" ne lau "Der" sed lau "Schatz". Pri E-lingvaj cheftitoloj tio estas automatigebla, sed kiel havi tion por chiuj - chiuj - lingvoj? Kaj kio en unu lingvo estas ellasendajho en alia lingvo estas plenvalora vorto neelasebla.

7.) La problemo ech ne estas solvebla per transliterumado de la origina titolo al E-skribmaniero. Ekzemple pri china lingvo estas tiom da diversaj prononcoj pri la sama vorto ke ech la chinoj parolante inter si ofte devas desegni la signon. Pri la ceteraj lingvoj: kiu havu ideon pri prononco? Kaj en leksikono estu kompreneblaj la artikolaj cheftitoloj, vd. supre. --aldonis sen subskribo la anonimulo "213.61.130.220" la 16-an de aŭgusto 2007

Mi senĉese ne komprenas, kio ĝenas vin. Ĉu la ĉeĥa titolo? Poste vidu ekz. titolon Un singe en hiver aŭ titolon Wò hǔ zàng lóng aŭ aliajn. Ĉu ĉeĥaj titoloj ne povas esti ĉi tie dume alilingvaj (komprenu neĉeĥaj) jes? --Petr Tomasovsky 17:04, 18. Aŭg 2007 (UTC)

Min ghenas la ghenerala malutilo kiun por la uzanto (kaj la uzado) havas landlingvaj cheftitoloj de vikipedio-artikoloj. Tute ne gravas chu estas chehhlingva, chinlingva, arablingva, germanlingva, franclingva au kiu-ajn-lingva titolo. Se vi legas a) ghis c) kaj 1.) ghis 7.) vi tutklare vidas ke neniu volas "chehhajn titolojn ne sed alilingvaj - do: se nechehhaj - jes".

La demando ne estas chu chehha, sed: chu E-o. Mi ne scias kiu responsas ke la menciitaj artikoloj havas german-, angle- ktp.-lingvan cheftitolojn. Mi ne donis tiujn cheftitolojn. Kaj mi havas nek eblecojn nek emon serchi chiujn tiujn responsulojn kaj klarigi al ili la simplan memkompreneblajhon ke oni en E-leksikonajho uzu chefe E-on.

Pri la titoloj-kaoso kulpas unu el la bazaj misplanajhoj de vikipedioj, vi jam sub a) legas: "La vikipedioj bedaurinde estas kreitaj tute sen ideoj pri katalogigado, arkivado ktp."

Se iuj homoj preferas maltaugajn solvojn, ne mi kulpas. Mi volonte diras al la homoj (se ili shatas audi rsp. legi) kial tia metodo ne taugas - sed kion ili faras estas ilia afero. La vikipedioj estas sencerbe faritaj, do pliaj "aferoj boncelaj kaj fushe faritaj".

Cetere, se vi spektas la artikolon pri SVOBODA: se mi ghuste komprenas la histori-indikojn pri la artikolo, ghin kreis chehho. Kaj li chiujn verkojtitolojn nur en la E-formo indikas. Lau mia opinio li principe prave agis kvankam preferindas indiki ankau la landlingvajn titolojn (sed: kiel aldonon).

Li tradukis la titolojn kelkfoje aliel, ekz. "Fluganta Chestmir", "nuksoj" (ne: "aveloj") por cindrulino ktp. Per tio oni povas havi interesajn, indajn, endajn diskutojn pri ghustaj tradukoj - vd. sub a) -, char ekz. Chestmir pli konservas la orginon sed Ferdinand estas pli internacia.

Oni zorge pripensu kio pli gravas, oni pripensu kaj diskutu. Sed oni ne dismartelu E-leksikonajhon per landlingvaj artikol-cheftitoloj. Tutsendepende de la landlingvo pri kiu poe temas. --aldonis sen subskribo la anonimulo "213.61.130.220" la 23-an de aŭgusto 2007

Tute ĝuste Petr argumentis pri la nacilingva titolo de la filmo, tradukata tuj en la unua frazo al Espernto. Nur oni povus pli elstarigi (ne necesas en la titolo, sed en la unua frazo), ke fakte temis pri kunproduktaĵo ĉeĥa-germana, kun du filmaj titoloj, ĉeĥa kaj germana. Tion bone reflektas ekzemple la ĉeĥa vikipedio, kiu notas unu eksteran referencon:

Externí odkazy redakti

  • Luzie, der Schrecken der Straße v Česko-Slovenské filmové databázi (ĉeĥoslovaka filma datumbazo)

Do, kvankam la teksto estas ĉeĥa kaj ekzistas origina titolo en la ĉeĥa, oni por la ekstera ligilo (kaj por du referencoj) intence uzis la alternativan, germanan titolon. Ĝuste tiel.

Mondgravaj urboj kiel Pekino, pri kies esperanta nomo "Pekino" en esperantaj vortaroj, la literaturo kaj gazetaro estas multaj (principe citeblaj) referencoj, rajtas notiĝi en Esperanto (kaj sufiĉas noti 1-2 ekzemplajn referencojn), etaj vilaĝoj, kiuj ne havas esperantan nomon dokumentitan en presitaj vortaroj, literaturaj verkoj kaj gazetaj artikoloj, restas nacilingve, kaj romanoj/kantoj/filmoj restas nacilingvaj, se ili ne publikiĝis ankaŭ en Esperanto (aŭ almenaŭ esperantlingva titolo konatiĝis en publikigita/j artikolo/j). Tiom simple. ThomasPusch (diskuto) 17:11, 7 feb. 2024 (UTC)Reply


Manka fonto pri aserto redakti

Venca24 fine de decembro 2014 aldonis ŝablonon [mankas fonto] al la dua parto de la frazo «La serio filmiĝis en Munkeno kaj bone sukcesis, speciale en (okcidenta) Germanio ĝi estas ege ŝatata». Supozeble la dubo do rilatas al la aserto «speciale en (okcidenta) Germanio ĝi estas ege ŝatata». Mi mem povas konfirmi, ke la filmoj estis integra parto de mia infaneco en okcidenta Germanio kaj tiuj de miaj similaĝaj konatoj. Sed tio kompreneble ne estas referenco. Eble taŭgas la recenzofina aserto en la ĉeĥoslovaka filma datumbazo [«...] v Západním Německu, Francii a Rakousku slaví dodnes úspěchy», do en traduko «[...] (aparte) en Okcidenta Germanio, Francio kaj Aŭstrio ili ankoraŭ festas sukceson (=estas tre popularaj) hodiaŭ.» Tio almenaŭ por okcidenta Germanio daŭre validas. Kaj mi scias (vidu la italan version de la paĝo), ke en la 1980-aj jaroj la filmoj ankaŭ furoris televide en Italio.

Cetere, mi scias ke eksterstudiaj scenoj de la filmo filmiĝis en Germanio, sed ne havas referencon por la aserto ke la filmo "filmiĝis en Munkeno". Laŭ miaj scioj germanaj kunproduktantoj estis la filmteamoj de firmao "Anima" en Hamburgo kaj WDR en Kolonjo, kaj la eksteraj scenoj filmiĝis aparte en Kolonjo. Sed tio estas nur detalo. Eĉ estas referenco por tio: en https://www.tvforen.de/read.php?3,1535441,1535441 iu filma detektivo ekzakte trovis kvin lokojn de la filmo en Kolonjo, kun ekzaktaj momentoj en kiuj partoj de la filmoj la lokoj montriĝas, kun ekzaktaj koordinatoj kaj rektaj ligiloj al la servo Guglo Stratvidaĵo. Pli bone ne eblas dokumentigi tiujn scenojn en Kolonjo! ThomasPusch (diskuto) 16:36, 7 feb. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Lucie, postrach ulice".