Diskuto:Makabi HaCair

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by ThomasPusch

Estas amuze legi ke la organizaĵo ĉi tie nomata "Macabi" fondiĝis en Germanio. Sola similnoma organizaĵo en Germanio tie nomatas "Makkabi", kaj fake la hebrea nomo מכבי ankaŭ klara indikas la sonojn m(a)k(a)bi kun "k", ne kun "c" (kaj klare tiel ankaŭ faras la e-lingva nomo makabeoj, la fonto de la asocia nomo). Mi do proponus transformi la hebrean vorton al bona Esperanto, kaj nomi la organizaĵon Makabi (kun unu k, ĉar la hebrea formo havas nur unu, kaj la germana duobla konsonanto laŭ ideo de la germana nur indikas ke la antaŭa vokalo ne estas longa, neniel supozigus aparte prononci la du konsonantojn tiel kiel endus fari tion en Esperanto, se ili skribiĝus... la dua nomparto laŭ mi estus HaCair). Mi persone substreku ke mi aparte simpatias pri la junularaj futbalaj kaj basketbalaj teamoj de la Makabi-asocio en Frankfurto ĉe Majno. ThomasPusch (diskuto) 17:04, 24 sep. 2017 (UTC)Reply

Krome mi postulus referencan fonton kiu pravigus la aserton ke la asocio kreiĝis en 1926 en Germanio: mi vidas aliajn fontojn kiuj indikas kreojaron 1929 en Prago... ThomasPusch (diskuto) 17:41, 24 sep. 2017 (UTC)Reply
Ĝis nun estis frazo "Laĉo faldita de blua koloro kun tri blankaj strioj reprezentas la Flagon de Israelo, kaj ankaŭ simbolas la kompromison de la membroj kun la valoroj de la cionismo." Kion signifus tio: Ĉu "laĉo", do ŝnuro, faldita? Kiel oni faldas ŝnuron? Ĉu eble celiĝas koltuko? - Jes, simila angla frezo simple uzas la nomon "tie", do estas koltuko.
"La insigno de la movado estu formita de du literoj de la hebrea alfabeto. La du literoj estas disponitaj formante Stelon de David. Ĉi tiu simbolo kreas ligon inter la movado makabea kaj la homo." Kiu "homo"? Simila frazo en la angla lingvo klarigas The symbol creates a linkage between the movement and a well known Jewish and Zionist symbol. Do "la simbolo kreas ligon inter la movado kaj konata juda kaj cionista simbolo." Bona alilingva teksto pli bone kompreneblas ol tute fuŝita pseŭdoesperanta teksto. ThomasPusch (diskuto) 18:14, 24 sep. 2017 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Makabi HaCair".