Diskuto:Malfrua parolevoluo

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Koracio

Unue oni devas korekti multnombrajn lingvajn erarojn kaj malglataĵojn. Due, mi ne komprenas kion signifas parolevolvado. Ĉu temas pri parolevoluo? Mi ĝenerale ne komprenas sencon e la vorto evolvado, kiu plurfoje aperas en la teksto. Trie, ĉu eblus aldoni intervikiojn?--RG72 (diskuto) 12:09, 2 dec. 2017 (UTC)Reply

Vi povas libere poluradi tiun artikolon, oni ofte faras tiun kun miaj artikoloj. Redaktu kuraĝe! Mi prokrastinis aldoni intervikiojn al kiam ni havos titolon de artikolo, ĉu devus ĝi esti prokrastinita parolevoluo? Mi ne scias kial mi povus doni intervikiojn al alinomita artikolo. Koracio (diskuto) 09:45, 9 dec. 2017 (UTC)Reply

Mi korektis lingvaĵon kaj aranĝon de la artikolo, do nun laŭ mi ĝi ne plu estas polurinda. Mi opnias ke la nuna titolo estas akceptebla, do alinomis ĝin. Nun indus aldoni intervikiojn.--RG72 (diskuto) 10:32, 9 dec. 2017 (UTC)Reply
Mi aldonis intervikiojn. --Dominik (diskuto) 10:33, 16 dec. 2017 (UTC)Reply
Dankon!

La vorto "posttempa" estas iom stranga. Mi proponas "malfrua" aŭ "prokrastita". Notu: la verbo estas "prokrasti" SEN "in"! Sincere, Moldur (diskuto) 07:21, 17 dec. 2017 (UTC)Reply

Ankaux mi trovis, ke titolo ne estas tre bona. Mi elektus malfruan, cxar la infano ne prokrastas parolon. Koracio (diskuto) 10:59, 23 dec. 2017 (UTC)Reply

Mi korektis kelkajn erarajn vortojn, sed kelkaj restas. Kio estas "inteligo", kio "pretencoj"? Moldur (diskuto) 07:44, 17 dec. 2017 (UTC)Reply

Mi korektis inteligon = komprenadon. Pretencoj volas esti Esperantigado de Hungara vorto készségek. Mi skribis malbone, vortaro [1] montras tiun vorton sen n. Koracio (diskuto) 10:55, 23 dec. 2017 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Malfrua parolevoluo".