Diskuto:Malnovnordlanda lingvo

Laŭ mi ni uzu la pli klaran lingvonomon "malnovnordlanda lingvo" (aŭ eble "malnovnordĝermana" aŭ "malnovskandinava lingvo") anstataŭ ĉi tiun novradikan "norena lingvo". Kion opinias la aliaj? Marcos 21:18, 26. Jul 2009 (UTC)

Iom pli konciza alternativo estus "pranordlanda lingvo", kiun intertempe rekomendas la listo de Simplaj samsignifaj Vortoj. Se neniu kontraŭos, mi do ŝanĝos la totolon al "Pranordlanda lingvo". Marcos 16:30, 6. Dec 2010 (UTC)
Ĉar "pranordlanda" pli taŭgas por la pli frua lingvo ankaŭ nomata praskandinava lingvo, mi nun tamen uzis la esprimon "malnovnordlanda lingvo" por la titolŝanĝo. Aldone, mi iom ŝanĝis la enhavon, kiu antaŭe pparte prezentis la okcidentan malnovnordlandan kiel LA malnovnordlandan. Marcos 15:06, 29 Dec. 2011 (UTC)
Al kiuj la norenaj landoj estas "malnovaj" aŭ "praaj"? Kaj al kiuj Nordameriko estas "nova"? Kraŭs (diskuto) 15:47, 17 Apr. 2013 (UTC)
Krome, ĉu la "malnova nordo" ne estas norda Afriko? Kraŭs (diskuto) 15:52, 17 Apr. 2013 (UTC)
Mi ne komprenas viajn demandojn. Kio estas "norena lando"? Ĉu vi intencas la nordlandojn?
La malnovnordlanda lingvo estas lingvo, kiu en antaŭaj tempoj estis parolataj en la regiono, kiun oni nun nomas nordlandoj, do iasence en la malnovaj nordlandoj. La esprimo estas analoga al esprimoj en aliaj lingvoj, ekzemple al la germana esprimo "Altnordische Sprache" aŭ al la sveda esprimo "fornnordiska". Marcos (diskuto) 13:27, 18 Apr. 2013 (UTC)

Tamen bonas artikolokomence ankaŭ mencii la alternativan terminon "norena lingvo", en vikipediaj tekstoj nemalmulte uzata, por ke homoj ankaŭ sen lego de la diskutpaĝo komprenu ke la du terminoj celas la saman fenomenon. -- ThomasPusch (diskuto) 06:41, 1 Sep. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Malnovnordlanda lingvo".