Diskuto:Marc van Oostendorp

Latest comment: antaŭ 5 tagoj by ThomasPusch
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Marc van Oostendorp » el la anglalingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.

@Super nabla: Strangetas al mi la pasinta formo ekde la dua frazo de la ĉapitro "En 2022 li elektiĝis ano de la Akademio de Esperanto, kun mandato ĝis 2028. Kiel akademiano, li estris la laborgrupon de la KER-ekzamenoj, kunlaborante kun UEA. La grupo laboris precipe..." Ke en 2022 li elektiĝis, estas klare - ĉar 2022 jam pasis. Ke li ankaŭ estas kaj estos akademiano ĝis 2028, same klaras. Kial do la nomita laborgrupo jam estas historia, pasinteca? Ĉu ĝi nur malfermiĝis kaj tuj fermiĝis en somero 2022, aŭ en somero 2023? Se oni kadre de nur komencita laborperiodo jam priskribas fermitan projekton, bonas aldoni tempan priskribon "li estris la laborgrupon pri KER-ekzamenoj, kunlaborante kun UEA, kiu funkciis de aŭgusto 2022 ĝis julio 2023" aŭ iel tiel... Estas referenco al jutuba intervjueto, sed en tiu mi ankaŭ ne aŭdis aludon al difinita (fondo kaj) malfondo de la laborgrupo. Eble mi ne sufiĉe atente aŭskultis... ThomasPusch (diskuto) 15:51, 24 apr. 2024 (UTC)Reply

Flanke, mi povis ankoraŭ ripari pseŭdo-ruĝajn ligilojn al la Universitato de Esekso, kies paĝo nomiĝas Universitato de Essex (alidirektilo farita), kaj Ruth Keves-Cohen, kiu nomiĝas Ruth Kevess-Cohen kun du s-konsonantoj. Salutas ThomasPusch (diskuto) 16:03, 24 apr. 2024 (UTC)Reply
Jes, dankon, @ThomasPusch. Mi pensas, ke li estris (pasintece) kaj nun la laboro finiĝis, ĉar la C2-ekzamenoj nun ekzistas. Mi memoras, ke Katalin Kováts anoncis tiujn ekzamenojn. Pri Cohen: jes, prave. —Supernabla🪰 12:21, 27 apr. 2024 (UTC)Reply
Via klarigo ŝajnas senca. El la menciita intervjueto mi komprenis ke ŝajne almenaŭ en decembro 2022 ĉio jam pretis. Sed mi ne sukcesis trovi veran referencon pri komenco kaj fino de la komisiono. Ĉu iu eble havas citeblan fonton?
@Super nabla: Kaj: Fakte, ke la nomo Ruth Kevess-Cohen vere skribiĝas per du s-konsonantoj, estas je la nuna stato nekonfirmita aserto. La tri ligiloj en la paĝo pri ŝi ĉiuj ne mencias la unuan parton de la nomo, edukado.net nomas ŝin nur "Ruth Cohen" kaj Marc van Oostendorp en la menciita jutuba intervjueto skribas ŝin "Keves-Cohen" kun unu s. Sed ĉiukaze la paĝo pri ŝi nun nomiĝas Ruth Kevess-Cohen, kaj pli bonas blua ol erare ruĝa ligilo... ThomasPusch (diskuto) 13:05, 27 apr. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Marc van Oostendorp".