Diskuto:Marina Ovsjannikova

Problemo pri nomo en la ĉapitro "Reagoj" redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la la jeno ne estas en ordo: Timofei Dzjadko (Тихон Дзядко). Kial li en latina skribo havas alian antaŭnomon ol en la cirila?

Mi rekomendas, ke artikolojn kun nomoj en cirila skribo prefere redaktu uzantoj, kiuj scipovas legi la cirilan alfabeton. Alie tia fuŝo ne estus evitebla. Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:37, 15 mar. 2022 (UTC)Reply

Estas tre konfuze. Laŭ rusa Vikipedio, tri fratoj Tiĥon, Timofej kaj Filip Dzjadko laboris ĉe Doĵd. - Amike, Moldur (diskuto) 21:09, 15 mar. 2022 (UTC)Reply
Mi ĵus trovis la nomon "Тимофей Дзядко" resp. "Timofei Dsjadko" en la rusa kaj germana artikoloj kaj jam korektis laŭ ili. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 09:38, 17 mar. 2022 (UTC)Reply
Tre bone – dankon! Vi vere detale esploris kaj korektis tiun konfuzon. - Sincere, Moldur (diskuto) 09:54, 17 mar. 2022 (UTC)Reply
Se Дзядко, do prefere Dzjadko, ĉar temas pri z, ne s. RG72 (diskuto) 10:31, 17 mar. 2022 (UTC)Reply
Saluton, @RG72:. Dankon pro via klarigo. Tamen en la artikolo mi jam uzas z. Antaŭe mi nur citis la germanan latinigon de lia nomo. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:08, 17 mar. 2022 (UTC)Reply
Eble ŝanĝendas "ĉefredaktisto" al "kunlaboranto". Laŭ informo ĉe Doĵd, ĉefredaktisto estis la alia frato, Tiĥon. - Sincere, Moldur (diskuto) 10:52, 18 mar. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Marina Ovsjannikova".