La esperanta artikolo pri la sono de katoj ne povas angle nomiĝi "meow" (Esperanto eĉ ne havas la sonon "w"), nek povas havi titolon en iu alia nacia lingvo, sed devas titoliĝi "miaŭ". La artikolon "meow" eblas legi en la angla vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 14:51, 17 Jan. 2016 (UTC)

Saluton, Thomas. Nun malaperis du referencoj, kiuj enhavis la ŝablonojn "nq" kaj "rlm". Anstataŭ "nq" ni havas {{Persa belskribo}}, tiel ke la referencoj povus esti remetataj. Ĉu vi eble faros tion? Tamen mi ne scias, ĉu ni bezonos "rlm". Kion vi pensas? Mi trovis tian ŝablonon en la angla vikipedio: en:Template:Rlm. --Tlustulimu (diskuto) 18:57, 17 Jan. 2016 (UTC)
(+) La ŝablono "rlm" ŝajnas al mi superfluas, ĉar ĝi enhavas nur ‏, kio ja facile estas skribebla mane. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 18:59, 17 Jan. 2016 (UTC)
Malaperis nur unu referenco de la angla teksto (ne du), nome pri vortaro urdulingva - la alia anglalingva referenco aludis al la esperantlingva vikivortaro, konsiderante Esperanton kiel fremda lingvo el anglalingva perspektivo. Sed ĉar ĉi-tie ja temas pri esperantlingva teksto, anstataŭe simple estas kesto pri la mallonga noto en la esperantlingva vikivortaro. En mia retumilo la teksto nun estas ok liniojn longa, kaj estis kvar referencoj ... rilato tute bona. Sed ĉar mi kompreneble ne havas ion kontraŭ urduo, mi reenmetis la referencon pri la urdua vortaro en esperantlingva vortumo, kaj tute ne bezonis "rlm" aŭ {{Persa belskribo}}. ThomasPusch (diskuto) 19:20, 17 Jan. 2016 (UTC)
Nu, bone. Mi ĵus aldonis la latvan vorton "ņau", kiu ial havas alian nazalon ol la litova vorto. --Tlustulimu (diskuto) 19:31, 17 Jan. 2016 (UTC)

Komencu diskuton pri Miaŭ

Komencu diskuton
Reiri al la paĝo "Miaŭ".