Diskuto:Nederlanda Lingvo-Unio

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by Alifono in topic Bildo ne integrita en la informkesto

La organizaĵo Nederlandse Taalunie en la teksto bone tradukiĝas je Nederlanda Lingvo-Unio, sed ne kompreneblas kial la artikola titolo estu Akademio de la nederlanda lingvo... Do mi adaptigas la artikolan titolon al la teksto. Persone mi perceptas ke "Nederlandlingva Unio" estus pli kutima e-lingva titolo por tia organizaĵo, sed kvankam ĝi sonas nekutima, la tekste proponata traduko Nederlanda Lingvo-Unio pli proksimas al la originalo kaj restu. ThomasPusch (diskuto) 21:23, 26 Mar. 2014 (UTC)

PS: La Koninklijke Academie voor Nederlandse Taal- en Letterkunde en Gent ja ekzistas, sed klare estas io alia. E-lingva artikolo pri la organizaĵo KANTL bonvenus, sed ne imageblas konfuziĝo kun la Nederlanda Lingvo-Unio. ThomasPusch (diskuto) 21:34, 26 Mar. 2014 (UTC)

Mi konsentas. Dankon, Thomas

Yves Nevelsteen (diskuto) 14:01, 27 Mar. 2014 (UTC)

Bildo ne integrita en la informkesto redakti

Kiu povas integrigi la bildon en la informkeston?--Alifono (diskuto) 17:42, 3 feb. 2021 (UTC)Reply

Saluton, Alifono. Se vi ne plu redaktos, mi povus eĉ enmunti la ŝablonon {{informkesto organizaĵo}} kaj tie enmeti la bildon, kiu nun estas rekte sub la tabeleca informkesto. Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:58, 3 feb. 2021 (UTC)Reply
  Farite Mi ĵus metis la antaŭe proponitan informkeston en la artikolon, ĉar la tabeleca kesto ne estis tiel bela. Krome mi metis la bildon pri la oficejo tien. - Ĉu vi celis tion? --Tlustulimu (diskuto) 18:22, 3 feb. 2021 (UTC)Reply
Dankon kara--Alifono (diskuto) 19:36, 3 feb. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Nederlanda Lingvo-Unio".