Diskuto:Nobel-premio pri fiziko

La paĝo origine nomiĝis "...de fiziko", dum la lastaj jaroj tri vikipediistoj (Eliott, Narvalo kaj mi) esprimiĝis ke la formo "...pri fiziko" pli ĝustus, kaj fine realiĝis tiu formo. Poste Petr Tomasovsky je nomo Jujiju senkomente reŝanĝis ĝin al "...por fiziko". Tiu formo ne pli ĝustas ol la formo "pri", kaj plie...

  1. la koncerna kategorio daŭre nomiĝas Kategorio:Nobel-premiitoj pri fiziko, kaj
  2. la artikoloj pri la aliaj nobel-premioj nomiĝas Nobel-premio pri kemio, Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino, Nobel-premio pri literaturo, kaj Nobel-premio pri paco - ĉiuj per "pri".

En plena aprezo de Petr Tomasovsky, nun ne videblas kialo por ŝanĝo de "pri" al "por". Tial mi remetas la formon "pri", koresponde kun la kategorio kaj la aliaj artikoloj. Se ekvideblas kialo preferi la formon "por", indus noti kaj diskuti ĝin ĉi-tie.

ThomasPusch 17:38, 2 Dec. 2011 (UTC)

Reiri al la paĝo "Nobel-premio pri fiziko".