Diskuto:Nordia Konsilantaro

(Alidirektita el Diskuto:Nordlanda Konsilantaro)
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Mi proponas ŝanĝi la titolon de tiu artikolo al la tradicia formo "Nordia Konsilio", kiel ĝi ekzemple estas trovebla en la vortaro germana-esperanta de Krause 2007. La nuna formo estas nura fantaziaĵo nenie trovebla en la literaturo. Helga Schneider 19:05, 27. Jul 2009 (UTC)

Pri la uzo de "Nordlandoj" anstataŭ "Nordio" vidu Diskuto:Nordio. "Konsilistaro" estas laŭ la Reta Vortaro unu el la eblaj ekvivalentoj de la germana "Rat", hispana "consejo" ktp; la Listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj eĉ konsilas ke oni evitu la vorton "konsilio" kaj nur uzu "konsilantaro" aŭ "konsilistaro". Do certe ne temas pri malĝusta titolo. Sed ja eblas mencii "Nordia Konsilio" kiel alternativan esprimon. Ĉar ĝi laŭ vi jam troveblas en iu vortaro (kion mi ne sciis kiam mi verkis la artikolon kaj ankaŭ ne povas mem kontroli nun), mi nun mencios ĉi tiun alternativon en la artikolo, kaj kreos plusendilon por ĝi. Ĉu en ordo ĉi tiel? Marcos 22:15, 27. Jul 2009 (UTC)
Devas esti inverse. La ĉefa enskribo estu "Nordia Konsilio", kiel ĝin ekzemple uzas la gazeto "La Ondo de Esperanto", dum por via inventaĵo troveblas eĉ ne unu fonto en la gazetaro. La Listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj estas nura teoriaĵo. Ĝia aŭtoro neniam elprovis la proponitajn formojn en la praktiko, uzante la terminon en artikolo. Mi proponas ŝanĝi al klasika Esperanto, t.e. "Nordia Konsilio" estu la ĉefa titolo, via ĝis nun ne uzata reform-esperanta formo povas aŭ forfali aŭ - se vi nepre insistas - esti menciita kiel alternativa formo. Helga Schneider 05:17, 28. Jul 2009 (UTC)
Ĉar mi jam cedis ĉe la diskuto pri la titolo de la artikolo Nordio, mi pretas nun ankaŭ ĉi tie cedi al la (laŭ mi tamen ne tre logika) formo "Nordio"; mi do akceptas anstataŭigon de la A-vorto "Nordlanda" per "Nordia" en la titolo.
Mi trovis ke la formo "Nordia Konsilantaro" estas uzata sur pluraj retpaĝaroj. Ĉu tiu formo povus esti bona kompromiso por fini ĉi tiun diskuton? Marcos 14:47, 28. Jul 2009 (UTC)
Mi ĉi tie ne multe ŝanĝos aŭ ampleksigos, ĉar iritas min la konsekvenca uzo de la uj-formaj landonomoj, kiujn mi konsideras lingve tute ĝustaj formoj el la malfrua 19-a jarcento (mi konscias ke Anna Lowenstein sentas aliel), do ili sentiĝas al mi iom arkaikaj. Sed la formoj estas ekde la unua versio de la 26-a de julio 2009‎ fare de Marcos kaj do restos. Eble ne ĉiuj artikoloj bezonas ampleksigojn aŭ aktualigojn. ThomasPusch (diskuto) 13:12, 28 jan. 2023 (UTC)Reply
Anonimulo antaŭ nelonge adaptis la indiojn pri Ĝenerala sekretario al Kristina Háfoss (2021-) kaj pri Prezidanto de la Konsilantaro al la norvego Jorodd Asphjell (2023). Pri K. Háfoss la alilingvaj tekstoversioj samopinias, sed pri prezidanteco de J. Asphjell d:Q6279004) neniu alilingva versio de la teksto, de lia biografio kaj de vikidatumoj notas ion. Mi hezitas konfirmi tian senreferencan aserton, se pri tio ne samopinias la plej multaj aliaj tekstoversioj, kvankam kompreneble povas esti ke la novaĵo tiom novas ke ankoraŭ neniu enmetis ĝin en vikipedion. Sed tiam bonvole kun referenco. ThomasPusch (diskuto) 08:51, 4 feb. 2023 (UTC)Reply
Tamen, en la konsilia retejo mi ĵus trovis konfirmon [1], ke tamen la norvego Jorodd Asphjell en 2023 funkcias kiel prezidanto por tiu ĉi jaro. Kun tia referenco la informo tamen povas publikiĝi. ThomasPusch (diskuto) 09:21, 4 feb. 2023 (UTC)Reply
Kaj Helge Orten kiel vicprezidanto. Nun mi tamen jam investis konsiderindan tempon al tiu ĉi teksto, kiu daŭre prezentas laŭ mi malnovecajn landonomojn. ThomasPusch (diskuto) 10:13, 4 feb. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Nordia Konsilantaro".