Diskuto:Plasmodio

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch

Mi pridubas la unuan artikolan frazon, kiu nun tekstas:

Citaĵo
 Plasmodio (Plasmodium) estas genro de protistoj el klaso de sporozooj, vivante parazite en la sango de homoj, kie ĝi kaŭzas malarion

- Pli precize: Mi pridubas la sencon de la nun ruĝa ligilo "sporozooj". La angla vikipedio en la artikolo Apicomplexa klarigas pri la latina termino Sporozoa, kiu probable estas la fonto de la esperantlingva neologismo "sporozoo":

Citaĵo
 The Apicomplexa comprise the bulk of what used to be called the Sporozoa, a group of parasitic protozoans, in general without flagella, cilia, or pseudopods. Most of the Apicomplexa are motile, however, by use of a gliding mechanism[5] that uses adhesions and small static myosin motors.[6] The other main lines were the Ascetosporea (now in Rhizaria), the Myxozoa (now known to be derived from animals), and the Microsporidia (now known to be derived from fungi). Sometimes, the name Sporozoa is taken as a synonym for the Apicomplexa, or occasionally as a subset. 

Provizore, laŭ mi sencas el la unua frazo simple elmeti la vortojn "el klaso de sporozooj", ĉar la rezulta frazo "Plasmodio (Plasmodium) estas genro de protistoj, vivante parazite en la sango de homoj, kie ĝi kaŭzas malarion." ĉiukaze ĝustas. Cetere en la informkesto ankoraŭ aplikiĝas alia klasifiko, kiu tute ne konsideras la terminon protistoj. Necesas pli da unueco, almenaŭ laŭeble simpla klarigo pri konkurencaj klasifikaj sistemoj, ne simple senorda apliko de diversaj duontradukitaj klasifikoj malsamaj en teksto kaj informkesto. ThomasPusch (diskuto) 16:05, 27 sep. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Plasmodio".