Diskuto:Regno Jugoslavio

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Oni sugestis kunigi ĉi tiun artikolon kun Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. Kvankam ties temoj preskaŭ koincidas, temas pri du diferencaj nomoj kaj la nomigo Regno Jugoslavio ekzistis nur el 1929. La neceson de ambaŭ artikoloj montras la ekzisto de ambaŭ versioj en diversaj lingvoj. Necesas nur plia nuancigo en la redakto de la artikoloj. Dum tio okazas, mi nuligas la sugestaverton, kiu povas esti pluigita en la koncernaj diskutejoj.--kani (diskuto) 19:45, 1 jan. 2019 (UTC)Reply

Estis mi kiu sugestis la kunigon. Mi kontrollegis la du artikolojn. Ambaŭ artikoloj temas pri ununura lando, kiu ekzistis ekde 1918 ĝis 1945, kun nomŝanĝo en 1929. Klare la du artikoloj temas pri la sama lando. Preskaŭ ĉiuj alilingvaj Vikipedioj faras tute same: Havas ununuran artikolon pri la lando kiu ekzistis de 1918 ĝis 1945. Unu rimarkindan escepton faras la hispanlingva Vikipedio, kiu traktas ĝin kiel du sinsekvajn landojn: unu de 1918 ĝis 1829, kaj alia de 1929 ĝis 1945. Tamen, la nomŝanĝo en 1929 ne estis transiro al nova ŝtato: la sama, reĝa-diktatora reĝimo kontinuis. Estas pli sence fari kiel la plimulto de la aliaj Vikipedioj kaj ne imiti la hispanlingvan en ĉi tiu kazo. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:37, 1 jan. 2019 (UTC)Reply
Regno Jugoslavio ekzistas en 57 versioj, kaj tre konata nomo Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj ekzistas krom en la hispana en aliaj 12 versioj. Multaj aliaj landoj, kiel Italio, Germanio, aŭ Pollando havas diversajn artikolojn depende de la reĝimo, la epoko, la oficiala nomo ktp. Kial ne por Jugoslavio?--kani (diskuto) 18:27, 2 jan. 2019 (UTC)--kani (diskuto) 18:27, 2 jan. 2019 (UTC)Reply
Estimata kani! En la nuna stato, ambaŭ artikoloj temas pri ununura lando, kiu ekzistis ekde 1918 ĝis 1945, kun nomŝanĝo en 1929. Se vi nepre volas fari du apartajn artikolojn, tiam ankaŭ adaptu kaj redaktu ilin al bona stato: Plenigu "informkeston pereinta ŝtato" kun trafaj datumoj en ambaŭ artikoloj, adaptu la informojn pri jaroj, nomoj (diverslingvaj), antaŭantaj kaj postsekvaj ŝtatoj, metu taŭgajn ligojn reciproke inter tiuj du artikoloj kaj aliaj, ktp. ktp. Kaj bonvolu ankaŭ ŝanĝi la nomon: ĝi nepre estu precize "Reĝlando Jugoslavio", kaj ne la nuna pli ĝenerala "Regno Jugoslavio". (Ĉiu reĝlando estu fakte nomata "reĝlando".) Ĉu vi pretas fari ĉiun tiun nebagatelan reverkadon? - Sincere, Moldur (diskuto) 20:28, 2 jan. 2019 (UTC)Reply
Ne, mi ne pretas nun. Faru vian bontrovon aŭ serĉu alian opinion.--kani (diskuto) 22:02, 2 jan. 2019 (UTC)Reply
Hm, mi hazarde stumblis super la du artikoloj kaj miris kio povus esti la kaŭzo kial estas du. Legetante ambaŭ tekstojn mi tendence venas al sama konkludo kiel Moldur... Almenaŭ estus pli simple kunigi ambaŭ tekstojn al reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, kiu en 1929 donis al si la nomon reĝlando Jugoslavio, ol konvinke pruvi ke la diferencoj inter la malnova kaj la nova lando estis sufiĉe grandaj ke pravigeblas deklari ke temas pri du tute malsamaj landoj, pri du malsamaj sistemoj. Pri Hispanio ĝis 1975 kaj Hispanio ekde 1975 ĉiu facile kredas ke temas pri du malsamaj ŝtatoj, eĉ se sur sama teritorio, kaj pri Litova SSR de 1944 ĝis 1990 unuflanke kaj Litova Respubliko ekde 1990 aliflanke same, kaj ankaŭ inter la reĝlando Jugoslavio kaj la posta Socialisma FR Jugoslavio ĉiu vidos klaran diferencon, eĉ se eble oni povas diskuti ĉu la transiro okazis en 1943, 1944 aŭ 1945. Sed krom la nomŝanĝo, la etikedo, mi kiel tuta nefakulo pri la historio de Jugoslavio ne vidas grandan diferencon inter la lando de 1928 kaj de 1930. Do se ne rapide ekaperos fakulo pri la historio de Jugoslavio kiu montras tiun grandan diferencon, ne restos alia vojo ol decidi pri kunigo de ambaŭ. Se tiu fakulo aperos, aliverkos la du artikolojn, tiel ke poste ĉiuj nefakuloj facile vidos la diferencojn, tiam kompreneble statas aliel... sed mi skeptikas ke tiu nekonata fakulo vere venos kaj savos ambaŭ artikolojn! ThomasPusch (diskuto) 03:10, 20 jan. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Regno Jugoslavio".