Diskuto:Roger Bernard (esperantisto)

(Alidirektita el Diskuto:Roger Bernard)
Latest comment: antaŭ 8 jaroj by ThomasPusch

Laŭ la franca artikolo li estis lingvosciencisto kaj slavisto, brila fakulo pri la bulgara lingvo, kaj al Esperanto aludas nur la informkesta rimarko ke li havis la "profesion" "esperantisto" (kio?). En la esperanta artikolo estas multaj informoj pri lia esperantisteco, sed nenio pri la profesia vivo de lingvisto, nenio ajn pri la bulgara lingvo. Bonus en la francan tekston enpreni informojn pri la esperantisteco kaj en la esperantan informojn el la koncernaj franca aŭ bulgara artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 11:36, 22 mar. 2016 (UTC)Reply

Saluton, Thomas. Ĉu vere temas en nia kaj la franca artikoloj pri la sama persono? La naskiĝdato kaj mortodato en ambaŭ artikoloj estas malsamaj. --Tlustulimu (diskuto) 11:41, 22 mar. 2016 (UTC)Reply
La franca artikolo informkeste notas "Professions Espérantiste et écrivain, Intérêts langue bulgare, Distinctions Belartaj Konkursoj de UEA" ... mi ne imagas ke povas esti du esperantistoj de sama nomo Roger Bernard kiuj ambaŭ honoriĝis en la Belartaj Konkursoj de UEA - pri tia stranga hazardo oni scius. Sed vi pravas pri la naskiĝ- kaj mortodatoj, mi ĵus nur rigardetis ke en ambaŭ kazoj estis mortojaro 1997, kaj ne rimarkis la nekongruon de la plenaj datoj. Cetere la bulgara kaj ĉeĥa artikoloj notas naskiĝon la 10-an de aŭgusto 1907 kaj morton la 11-an de aprilo 1997, nur la frana naskiĝon la 5-an de aŭgusto 1908 kaj morton la 11-an de aprilo 1997. Mi emas malfidi la esperantan indikon "naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1907, mortis la 10-an de aŭgusto 1997", ĉar la datoj tiom evidente similas ke aspektas ke iu erare kopiis de la naskiĝdato al la mortodato aŭ inverse (estus teorio ke la bulgara kaj ĉeĥa indikoj ĝustas, kaj al Esperanto oni erare miskopiis la mortodaton). Sed interrete mi jen ĵus tute ne trovis esperantlingvan referencon pri la vivodatoj, nur indikon ke nekrologo ekzemple aperis en "La Gazeto, n°72, Oktobro 1997" (interrete estas nur la enhavolisto). Sed en papera formo garantiite aperis pliaj nekrologoj, en la revuo Esperanto, en francaj Esperanto-gazetoj - nur ili ne tuj kontroleblas, se oni ne havas aliron al arkiva stoko. ThomasPusch (diskuto) 12:11, 22 mar. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Roger Bernard (esperantisto)".