Diskuto:San Floriano del Collio

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Jam en januaro 2010 iu adaptis la unuan alineon

San Floriano del Collio estas komunumo de Italio. En la slovena lingvo ĝi nomiĝas Števerjan, en la friula lingvo San Floreàn dal Cuèi. Iam ĝi portis en la itala lingvo la nomon San Floriano del Friuli.

al

San Floriano del Collio estas komunumo de Italio. En la slovena lingvo ĝi nomiĝas Števerjan, en la friula lingvo San Floreàn dal Cuèi. Iam ĝi portis en la itala lingvo la nomon San Floriano del Collio.

La vortoj "iam ĝi portis" ŝajnigas ke la komunumo nun tute ne plu havas italan nomon. Nur restas oficialaj nomoj en la slovena (per dikaj literoj) kaj en la friula. Ne klaras ĉu tiu adapto estis intenca aŭ erara. Sed ĉiukaze nun la aserto ne ĝustas - sendube la komunumo, kiu formale daŭre apartenas al Italio, havas oficialan italan nomon. Se iu tenas la aserton ke en Romo oni nun nur nomas la loĝlokon per sia slovena nomo Števerjan, mi petas pri fidindaj kaj konvinkaj referencoj. Sed eĉ en komunumoj de Sud-Tirolo, kiuj havas je 98 procentoj nur germanlingvajn loĝantojn kaj kiuj kompreneble havas germanan oficialan nomon, oni en Romo ne komplete forstrekis la italan nomon aldone elektitan por la komunumoj en 1918. Tial mi forte supozas ke la supra adapto de januaro 2010 estis fuŝa kaj ne redonas la realon. Bonvole mi lasas min konvinki pri malo, sed nun ankoraŭ mankas ĉiu argumentado. ThomasPusch (diskuto) 14:05, 19 jan. 2023 (UTC)Reply

PS:Mi tute ne pridubas frazojn kiel tiun, kiun bonus enmeti en la tekston:
Laŭ la censo de 1971, 91.4% de la komunuma loĝanto estis slovenoj.[1]
...kvankam mi certas ke ie haveblas pli aktualaj datumoj ol tiu kiu jam aĝas 52 jarojn. Sed kiel montras la komparo kun Sud-Tirolo, ankaŭ vasta plimulto de alilingvaj civitanoj ne signifus ke itala nomo de komumuno estus oficiale forigita. ThomasPusch (diskuto) 14:17, 19 jan. 2023 (UTC)Reply

Referencoj

Reiri al la paĝo "San Floriano del Collio".