Diskuto:Sango (Japanio)
@M-30722: Saluton. Vi klarigas la prononcon en esperanta alfabeto [sangoo (ĉoo)] sed la titolo estas [Sango]. Oficiala hepburna transskribo estas Sangō kaj sanktejo en la urbo estas [Sanktejo Tatsuta] per la transskribo. Kio estas via regulo?--Salatonbv (diskuto) 11:12, 8 Jun. 2015 (UTC)
- Loknomoj en Japanio estas uzataj Esperantajn alfabetojn (Kanazaŭa, Kvartalo Ŝinĝuku etc. ne Kanazawa, Kvartalo Shinjuku).
- Pri nomoj de sanktejoj estas uzataj kaj hepburnaj transskriboj kaj Esperantajn alfabetojn (Sanktejo Ŝimogamo, Yasukuni-Sanktejo, Fushimi Inari-taisha etc.). Mi ne konas kiu estas pli bona, tial mi provizore uzis hepburnan transskribon. --M-30722 (diskuto) 11:54, 8 Jun. 2015 (UTC)
- Denove, kial la titolo (Sango, Jamatokorijama) kaj prononco (Sangoo, Jamatokoorijama) - ambaŭ esperantalfabete - estas malsamaj? Plie, loknomoj en Japanio ne ĉiam estas uzataj esperantalfabetojn (Gubernio Osaka), sed ankaŭ uzataj esperantigon (Osako, Okinavo, Gubernio Okinavo). Estas ankaŭ diversaj opinioj pri kiel literumi esperantajn alfabetojn: Ŝinĝuku/Ŝinĵuku, kiu estas pli bona? Gubernio Sajtama/Sajtama (urbo) estis alinomitaj sen diskuto el "Saitama" de problemeca uzanto:NoKo, sed Gubernio Fukui estis restita (ne "Fukuj"). Mi pensas ke en Vikipedio, ĉiu literumo/nomo devas havi fontojn ekstere de Vikipedio. Se estas fontoj, oni ne nepre devas uzi Hepburnan literumon por propraj grupoj ekz "Esperanto-Rondo de Sinzyuku" kaj "Esperanto-Societo en Takatuki" (Kunreia literumo). Tamen, eĉ japana Esperanta komunumo laŭgrade komencis uzi Hepburnan literumon por loknomoj ekz "Esperanto-Domo en Yatsugatake jam malfermita!"[1], --Salatonbv (diskuto) 21:09, 8 Jun. 2015 (UTC)