Diskuto:Senarbarigo

Bona kaj interesa artikolo, evidente farita laŭ la stato de la samtempa anglalingva artikolo en septembro 2010. Tamen ĝi, kvankam titolata "elstara", ne estas finlaborita. Unue, estas relative multaj ruĝaj ligiloj, plej multaj el ili laŭ mi tute sencaj, ĉar iliaj temoj ŝajnas al mi gravaj; iuj eble estas troigite markitaj ligiloj, ekzemple la termino Aliancaj Okupitaj Zonoj en Germanio ... en la germana vikipedio nur estas artikolo "okupita zono" (Besatzungszone) kun inter alie informoj pri tiu subtemo, kaj mi dubas ĉu ni devas esti pli pri-germanie detalemaj ol la germanlingvanoj mem... Tamen aliaj artikoloj, kies titoloj nun artikole signiĝas ruĝe, vere meritus artikolon. Dua problemo estas ke la referencoj sentraduke transpreniĝis el la anglalingva vikipedio. Unua problemo en tio estas ke nun 54 referencoj estas nur anglalingvaj, neniu en alia lingvo; dua problemo ke en la e-lingva vikipedio la angla lingvo ne estas oficiala laborlingvo, do frazeroj kiel "Retrieved Nov. 19 2006" devus esti en komprenebla formo "alirita la 19-an de novembro 2006 ktp. ktp. Tria detalo estas ke la anglalingva artikolo ekde 2010 pluevoluiĝis, kaj inter alie la dosiero "Oldgrowth3.jpg" ne plu troveblas, nek en la anglalingva vikipedio nek en la komunejo. Domaĝe pri la detala kaj bona e-lingva klarigo de la grafikaĵo, sed sen la grafikaĵo mem la klarigo ne sencas kaj forprenendas. Tiun trian problemon mi tuj solvos. Bonus se la situacio ke la teksto ĉi-semajne estas la artikolo de la semajno, instigus aliajn vikipedianojn plie pluprilabori la tekston, ties referencojn kaj la internajn ligilojn! ThomasPusch (diskuto) 08:26, 15 Apr. 2013 (UTC)

Laŭ mi la insistaj avertoj Mankas citaĵo povas esti forigitaj ĉar malbelas en Artikolo de la semajno. Fakte tio povas aperi en preskaŭ ĉiu frazo de la tuta vikipedio kiu ne havas fonton, eble 99 %.--Seminario (diskuto) 08:37, 15 Apr. 2013 (UTC)
Mi konsentas. La ŝablono sendube sencas, se oni havas referencon kiu malsamopinias kun la teksta aserto, sed ne volas simple forviŝi la aserton pro dubo ĉu ne iu alia tamen povus trovi referencon kiu subtenus verecon de la aserto. Sed en artikolo de la semajno lavango da "mankas citaĵo" en teksto vere malbelas. Ĉu vi volus forpreni la ŝablonojn (eble meti ilin inter malvidebligajn krampojn <!-- ... -->)? ThomasPusch (diskuto) 09:13, 15 Apr. 2013 (UTC)

Cetere: Rapide mi ĵus sukcesis krei artikoloĝermojn pri la temoj Batalo de Okinavo, parto de la Dua Mondmilito, kaj la usona tanko M4 Sherman, kaj aldone riparis la misan ruĝon de la ligilo pri la Batalo apud Trafalgar. Jen almenaŭ iuj ruĝaj ligiloj en la teksto bluigitaj... ThomasPusch (diskuto) 09:13, 15 Apr. 2013 (UTC)

Kaj mi bluigis ankaŭ du kromajn. Jes, mi malvidebligos la avertojn inter krampoj.--Seminario (diskuto) 09:55, 15 Apr. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Senarbarigo".