Diskuto:Siglind-Erika Schmalzriedt

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Pri ŝia nomo

Pri ŝia nomo redakti

Laŭ la katalogo de la Germana Nacia Biblioteko [1], ŝi tamen nomiĝas Sieglinde Erika Schmalzriedt, ne Siglind-Erika:

Titel: Sinjo Sprung über die Granzpfähle : Erlebn. u. Abenteuer e. Vierzehnj. auf Europareise / S. E. Schmalzriedt
Verfasser: Schmalzriedt, Sieglinde Erika
Verleger: Ravensburg : Veitsburg-Verl.
Erscheinungsjahr: 1953
Umfang/Format: 192 S. ; 8
Einband/Preis: Lw. : 6.50
Sachgruppe: 09a Jugendschriften

Ulrich Matthias 19:59, 1. Dec 2007 (UTC)

Povus facile esti, ke la Germana Nacia Biblioteko pravas, sed tiom la germanlingvaj libroservoj uzas la nomformon Siglind-Erika Schmalzriedt, kaj ankaŭ retaj prezentoj de postmilita junulara literaturo, tiel ke supozeblas ke almenaŭ la eldonejo mem uzis la formon Siglind-Erika Schmalzriedt. Mi ne kuraĝus nur pro unu aliel vortumita nomo, eĉ se de la renoma Germana Nacia Biblioteko, ŝanĝi la artikolan titolon kaj aserti, ke ĉiuj germanlingvaj libroservoj kaj germanlinvaj prezentoj de postmilita junulara literaturo nur kopiis eraron el la esperantlingva vikipedio. Tamen eblas aldoni la alternativan literumon de la persona nomo en la unuan frazon de la artikolo. ThomasPusch (diskuto) 12:12, 24 nov. 2022 (UTC)Reply
Mi mem legis la libron, kiam mi estis 15- aŭ 16-jara, kaj tute aprezis la romanecan stilon kaj la tipan etoson de la 1950-aj jaroj. Bedaŭrinde mi havas neniun ideon, al kiu Esperanto-grupiĝo aŭ -institucio mi poste heredis mian libron. Do mi ne povas kontroli en la libro mem, kiel la nomo estas tie literumata. Sed la romano estas tiom historia literaturaĵo, ke eĉ indus klopodi rehavigi ĝin de iu libro-antikvaĵejo. ThomasPusch (diskuto) 12:35, 24 nov. 2022 (UTC)Reply
@Ulrich Matthias: Nur nun mi kontrolis en la Germana Nacia Biblioteko: vidu (1-a ĝis 3-a eldono 1953) kaj (4-a eldono 1954): la nacia biblioteko ĝustigis sian datumaron kaj nun ankaŭ uzas la nomformon Siglind-Erika Schmalzriedt. Ankaŭ al nacia biblioteko povas foje okazi eraro! ThomasPusch (diskuto) 20:02, 24 nov. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Siglind-Erika Schmalzriedt".