Diskuto:Sjarhej Ciĥanoŭski

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by RG72

Ne forgesu, karaj, ke tio estas Vikipedio en Esperanto — ne en la franca aŭ angla. Necesas esperantigi proprajn nomojn, ne kopii ilin en alilingvaj fontoj. Tio kreas ĥaoson. RG72 (diskuto) 05:51, 16 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Estas malfacila, lia edzino estas en Vikipedio kiel Tiĥanovskaja, tiel lia nomo bezonas esti Tiĥanovski(j) - mi ne sciis ekzakte kiun version preni. Ĉu do ŝanĝi laŭ la nomo de la edzino? --Charlotte S (diskuto) 10:47, 16 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Fakte ili havas la saman familinomon kiel tio kutimas en slavaj landoj kaj la sola diferenco estas ina finaĵo. Ĉi-foje la skriboj malsamas ĉar nomo de la edzo estas esperantigita el belorusa skribo kaj nomo de la edzino de la rusa. Mi ne scias kiu estus pli konvena ĉi-foje, ja plejparto de la belorusoj en ĉiutaga vivo uzas la rusan kaj etna aparteno estas nebula. RG72 (diskuto) 12:07, 16 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Mi proponas ke ni uzu la belarusajn nomojn kaj alinomu la du artikolojn al Svjatlana Ciĥanoŭskaja kaj Sjarhej Ciĥanoŭski. En la artikolkomenco ni ankaŭ menciu la rusajn nomojn Svetlana Tiĥanovskaja kaj Sergej Tiĥanovskij. - Sincere, Moldur (diskuto) 21:06, 16 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Mi konsentas kun Moldur. Kaj gravas ke oni povas trovi ilin ambaŭ kiam oni serĉas per malsamaj skribmanieroj. --Charlotte S (diskuto) 09:33, 19 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Jam farite. RG72 (diskuto) 11:58, 19 aŭg. 2020 (UTC)Reply

ou -> oŭ

redakti

Ĉu ne la nomo estu Ciĥanoŭski kun ? - Sincere, Moldur (diskuto) 08:54, 16 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Eble. Mi havas nenian sperton pri esperantigo de belorusaj nomoj. Ekzistas beloruso-Esperanto vortaro, sed mi ne havas ĝin. RG72 (diskuto) 10:32, 16 aŭg. 2020 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Sjarhej Ciĥanoŭski".