Diskuto:Somera Olimpiko 2020

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Mi hodiaŭ (okaze de la lasta olimpika tago) kreis novajn artikolojn pri la subdisciplinoj katao kaj kumiteo de karateo kaj pri maratona naĝado. Sed urĝe ankoraŭ bezonatus novaj artikoloj pri "BMX liberstila" kaj "BMX vetkura" (kun pli bona vortumo, ĉar "BMX" neniel estas esperanta vorto), liber-stila luktado kaj tritaga rajdokonkurso. ThomasPusch (diskuto) 15:27, 8 aŭg. 2021 (UTC)Reply

PS: Kial ŝajnigi ke artikolo Rusuja Olimpia Komitato en ruĝaj literoj ne ekzistus, dum la artikolo Rusia Olimpika Komitato tutcerte ekzistas. Oni ne kreu fantaziajn artikolonomojn, sed ligu al la ekzistantaj artikoloj!

Saluton, ĉu povas esti interesa havigi artikolon pri esperantistoj en la olimpikaj ludoj? Mi ne sciias kiel trovi ilin. Sed multe pli grava aktuale estas tiu IOC Refugee Olympic Team at the 2020 Summer Olympics (angle).

Ankaŭ pri la akompananta tradicio de ceremonioj Olympic Games ceremony (angle). Sj1mor

Mi pensas ke pli grava ol specifa "Olimpika teamo de rifuĝintoj en la Somera Olimpiko 2020" estas pli ĝenerala artikolo pri Olimpika teamo de rifuĝintoj ĝenerale, kiun mi ĵus ekverkis. Kompreneble temas pri informoj nur de 2016 kaj 2020, ĉar antaŭe tia teamo ne ekzistis, sed ĉar temas pri artikola ĝermo, ja facile eblas adapti kaj ampleksigi ĝin. Tamen mi daŭre opinias, ke la mankantaj informoj pri olimpikaj sportaj disciplinoj pli gravas ol la ceremoniaĵoj. Sed ja ne estas limigo en vikipedio: ankaŭ eblas havigi ambaŭ. ThomasPusch (diskuto) 19:41, 9 aŭg. 2021 (UTC)Reply
Metu ligilon pri unuopaj sportaj eventoj en tiu ĉi olimpiko nur, kiam vi mem faras tiun artikolon!!! Tiuj subtemoj estas tiom specifaj, kaj estas teorie tiom multaj eblaj, ke naivas atendi ke "iu ja rapide verkos tiun specifegan tekston, se oni vidas ruĝan ligilon". Tio ne okazos, kiel montras listoj pri multaj antaŭaj olimpikoj. Ĝenerale: pripensu, kiam vi vidas ruĝan ligilon, ĉu tiu ligilo estas senca! Ekzemple ankaŭ estis fuŝe meti ligilon hala kaj atendi ke la vikipedia teknologio per konteksto komprenos ke devas temi pri hala flugpilkado. Tiel ne funkcias: la kvar literoj h a l a estas ekzakte tiuj kvar literoj, nenio pli. Do: pensu, kiam vi vidas ruĝan ligilon. Povas esti ke ĝin simple kaŭzis stulta eraro, kaj povas esti ke ĝi estas rezulto de groteske troigita manio krei montojn da ruĝaj ligiloj, sen preni respondecon krei iujn el tiuj tekstoj. ThomasPusch (diskuto) 11:20, 8 aŭg. 2022 (UTC)Reply
Kaj plia kritiko: Kiel pli ofte ankaŭ en aliaj tekstoj, ĉi tie enĵetiĝis amaso da anglalingvaj "referencoj" rekte el la anglalingva vikipedio, sen peno iel ajn adapti ilin al alia lingvo. Kompreneble tio ŝajnigas ke ĉiuj legantoj de esperantlingva teksto ĉiukaze perfekte komprenas la anglan lingvon. Kial tiam entute verki tekstojn en aliaj lingvoj?!? Tiam la anglalingva vikipedio tute sufiĉas! Kaj aliflanke la anglaj vikipediaj ŝablonoj ne ĉiam funkcias ĉi tie, kaj la vikipediaj kategorioj markas ilin kiel "Eksmodaj citŝablonoj", evitendaj. Pli bone iom malpli da referencoj, sed kompreneblaj en la lingvo de la teksto... ThomasPusch (diskuto) 07:17, 26 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Ĉu kunlaboraĵo ankau pri la 2020 somera paralimpiko en Tokio? redakti

?

  Por: tre bona ideo, simple proponu ĝin ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Kunlabora%C4%B5o_de_la_semajno kaj mi voĉdonos por ĝi.
ĝisdatigo: mi aldonis la artikolon Paralimpiko kiel propono. Bonvole voĉdonu por ĝi. --Stefangrotz (diskuto) 19:03, 24 aŭg. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Somera Olimpiko 2020".