Diskuto:Toro (mitologio)

Latest comment: antaŭ 9 tagoj by Tlustulimu in topic tajperaro?

Noto: post rearanĝo de la artikoloj Toro (plursenca) kaj Þórr (kies tekston mi kopiis ĉi tien), malaperis la frua historio de la teksto, kiun oni do trovu ĉe Þórr. Mi ne scias, ĉu eblas tion nun poste aranĝi tiel, ke ankaŭ la historio de Þórr havu lokon ĉi tie. --Surfo 19:58, 5. Aŭg 2006 (UTC)

tajperaro

redakti

"tondroj, vento, pluvo kaj bona vetero. Li estas reprezentita portante cetron, samkiel multaj el niaj homoj priskribas Jupiteron. Toro estas menciata...

Ĉu sceptro? Sj1mor (diskuto) 11:19, 19 maj. 2024 (UTC)Reply

tajperaro?

redakti

"La tago estis tre grava dum la semajno, tiom ke en malfruaj datoj kiel la 7-a jarcento, Eliĝio riproĉis al sia komunumo en Flandrujo pro daŭrigado de la indiĝenaj praktikoj agnoskinte la ĵaŭdon kiel la sankta tago eĉ post la kristanigo.

Kiu estas Eliĝio? Ĉu religio? Sj1mor (diskuto) 05:55, 25 jun. 2024 (UTC)Reply

Eble ja temas pri esperantigo de nomo. Sed detalojn mi ne scias. Krome mi ĵus provis trovi ion per la tiea piednoto, sed ne sukcesis. Krome religio ne estas mia temo. Do, eble iu alia povus helpi. Tlustulimu (diskuto) 06:20, 25 jun. 2024 (UTC)Reply
La longan artikolon tradukis el la hispana AndyHM. En la originala es:Thor vi trovas ke temas pri la kristana sanktulo Eligio de Noyon. - Amike, Moldur (diskuto) 07:04, 25 jun. 2024 (UTC)Reply
Dankon, Moldur, pro via respondo kaj korekto de la artikolo.  . Tlustulimu (diskuto) 06:20, 26 jun. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Toro (mitologio)".