Diskuto:Usona departemento de justico

(Alidirektita el Diskuto:Usona Departemento de Justico)
Latest comment: antaŭ 4 monatoj by ThomasPusch

Analoge al noto pri la la ĝis nun sklave el la angla al Esperanto paŭsita titolo Usona Departmento de Defendo: En Esperanto ne estas kutime tiom forte majuskligi ĉiujn vortojn en titolo, do anstataŭ pompa titolo "Usona Departemento de Justico" la vorto Usona departemento de justico (kiel oni ankaŭ elektus majusklojn kaj minusklojn en la franca lingvo) estus tute sufiĉa, kaj krome en internacia vortuzo de Esperanto (kaj ne ekzistas aparte usona nacia vortuzo de Esperanto) la institucio pli bone priskribeblas per la vortumo ministerio ol per la vorto departemento (tio klarigas la rimarkon ke en la teksto mem oni honte ne metas internan ligilon al la vorto departemento, por ne elstarigi tiun malkongruon!). Tial Usona ministerio de justico aŭ eĉ pli bone Usona ministerio pri justico estus la plej ĝusta titoligo.

Mi tamen nun ne volas tiom draste ŝanĝi la malĝustan titolon, kaj forigas nur la duan kaj trian majusklon. Principe oni devus atentigi en la teksto mem, ke la traduko al la vorto departemento estas iom misa... ThomasPusch (diskuto) 11:52, 14 dec. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Usona departemento de justico".