Diskuto:Valia Tamvaki

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Blahma in topic Ĉi tie

Iu notis en la angla vikipedio: redakti

 
 Hi there,

I found this article about me and it was not written by me , I do not know who did it and I have never given my consent. How can i make sure it gets deleted ?

Thanks — Preceding unsigned comment added by 94.168.46.4 (talk) 10:54, 15 February 2022 (UTC)

You will have to ask on the Esperanto Wikipedia; we can only help you with articles on the English Wikipedia. Typically articles are written without any involvement from the subject, and the subject cannot grant or deny permission for an article about them to exist, because articles summarize independent reliable sources. If [..] independent reliable sources write about you, there is probably not much you can do about it other than argue that you are not notable enough to merit an article. You are also welcome to inform that Wikipedia about any errors in the article. 331dot (talk) 10:58, 15 February 2022 (UTC) 

Ĉi tie redakti

Saluton! La priskribita persono informis TEJOn kun deziro ke la informoj estu forprenataj. Kiel agi tiukaze? Dankon pro ajna helpo. -- La noton aldonis, sen subskribo, la anonimulo 2a02:810a:1340:6ba8:e095:94d5:8c2c:bfdc je 23:41, 14 feb. 2022‎

Saluton! Estis mi kiu kreis la minimumajn informojn de la artikola ĝermo. Ĝenerale vikipedio estas enciplopedio kiu kolektas scion pri la universo, aparte pri la terglobo kaj la homa socio - kaj donu apartan fokuson al informoj kiuj povus esti gravaj aŭ konservindaj por la konkreta vikipedia lingvo. Rilate al la esperantlingva vikipedio, tio aparte estas esperantlingvaj libroj, muzikaĵoj aŭ teatraĵoj kaj ties kreintoj, kaj estraranoj kaj volontuloj de la grandaj movadaj organizaĵoj - do ankaŭ haveblaj kaj laŭeble objektivaj informoj pri la nunaj kaj eksaj estraranoj kaj volontuloj de TEJO ... sendepende de tio, ĉu la homo daŭre membras en la Esperanto-movado aŭ ĉu li aŭ ŝi persone konsentis pri publikigo de tiuj objektivaj informoj pri si. Ĉi tie, mi vidas minimumajn informojn pri eksa volontulino, bazitaj je tri eksteraj referencoj, kaj mi ne komprenas kiel iu el tiuj minimumaj informoj povus esti konsiderata kiel trudo en la personan sferon aŭ kiel ofendo: se estus tiel, kompreneble eblus diskuti pri forigo de tiu parto el la teksto. Sekve mi malkonsentus pri senspura forigo de la informoj. ThomasPusch (diskuto) 17:04, 15 feb. 2022 (UTC)Reply
Saluton. Ankaŭ al mi delonge ne plaĉas kiam TEJO-volontulo postulas "malaperigi" sin el Vikipedio. Kiam iu akceptas publikan postenon en la Esperanto-movado, tiu konsciu, ke tiel li fariĝas parteto de la historio de tiu movado; kaj tre grava ĝia kroniko estas la Esperato-Vikipedio. Faktoro ĉi-kaze eble estas, ke la koncerna volontulino ne estis esperantisto jam antaŭe. Mi ne konas ŝin, do ne povas certi pri tiu supozo, sed ja fariĝis lastatempe kutimo en TEJO dungi volontulojn kiuj eĉ Esperanton tute ne parolas, kun la intenco ke eble ili lernos dum la volontulado mem…. Eble TEJO komencu avertadi en siaj anoncoj, ke posteno de TEJO-volontulo estas tradicia posteno en la movado kaj ke, fariĝinte tiu, oni fariĝos objekto de intereso de Esperanto-historiistoj kaj estas ŝanco, ke fariĝos artikolo pri oni en (Esperanta) Vikipedio :-) Miaopinie multaj homoj tion fakte taksus eĉ kiel honoron, sed mi ja povas same bone imagi ies surprizon. Sed ja ĉi-kaze ekzistas eĉ la eksteraj fontoj, kaj mi demandas ĉu ŝi same postulos forigon ankaŭ de tiu intervjuo kun ŝi en la TEJO-retpaĝaro – supozeble ja ne… Kaj Vikipedio simple estas nur unu plia retpaĝo (kvankam ja "hazarde" multe pli konata, sed eĉ en ĝi la informo aperas "nur" en Esperanto, do apenaŭ kun pli da prestiĝo kaj praktika publika atingeblo ekster la Esperanto-komunumo), aŭ fakte ĉar Vikipedio eĉ dependas de la eksteraj fontoj, devus esti en ŝia intereso unuavice malapero (aŭ, prefere: neniama fariĝo) de tiuj eksteraj fontoj, kontraste al klopodo cenzuri nian enciklopedion nur ĉar ĝi estas pli fama retejo, dum la informojn en la TEJO-paĝaro oni preteratentas.
Mi devas memorigi pri simila situacio, kiam volontulo de TEJO, kiu evidente ne finis sian oficperiodon en paco kun la Esperanto-movado, postulis tian forigon de artikolo pri sia persono. Temis pri Federico Faccio Peláez, volontulo en 2008 ĝis 2009 (en tiu tempo ekzistis nur unu volontulo, kun pli longa oficperiodo kaj pli granda prestiĝo, do des pli tio tristas), post kiu nun restas en la artikolo Volontuloj de TEJO nur lia nomo skribita senligile kvazaŭ nigra truo inter la dekoj da dokumentitaj nomoj de aliaj volontuloj en tiu tradicia posteno jam ekde la jaro 1974… Fakte aldoniĝis tie noto en komento en la fontokodo, kiu avertas pri tiu tiama okazintaĵo. Tiam oni decidis pri forigo de la artikolo, pri kio mi neniam kontentiĝis. Trovu la koncernan forigodiskuton ĉe Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/2009/Januaro-Mato#Federico_Faccio_Peláez kaj postan diskuton ĉe Vikipedio:Diskutejo/Arkivo_2009_7#Forigo_de_artikolo_pri_TEJO-volontulo. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 19:46, 18 feb. 2022 (UTC)Reply

Menciindeco redakti

La artikolo listigas nur 1 fonton, kiu montras (certagradan) menciindecon - de TEJO pri ŝia volontulado. Laŭ rapida serĉo per Google mi trovis ŝin en aliaj aferoj, kaj kelkaj trafoj pri la sama nomo, kie mi ne sukcesis ekscii, ĉu temas pri la sama persono, aŭ nur samnomulo. Eĉ se ĉiam temus pri la sama persono, ŝi estus iu projekta asistanto kaj aktoro / instruisto. Mi ne trovis iujn premiojn aŭ ion ajn, kio pruvus klaran menciindecon.

Esperantistoj ofte asertas, ke ĉiu esperantisto estas menciinda, aŭ almenaŭ ĉiu aktivulo / funkiculo / postenulo. Mi hezitas konsenti. Se homo vere estas menciinda, ne estus problemo trovi menciojn pri li / ŝi en almenaŭ 2 fontoj. Se neniu alia signifa fonto menciis volontulon de TEJO, mi konsideras lin / ŝin nemenciinda por Vikipedio. Tial ŝajnas al mi, ke Valia ne estas sufiĉe menciinda por Vikipedio. --KuboF Hromoslav (diskuto) 17:56, 15 feb. 2022 (UTC)Reply

Parenteze, mi mem estis volontulo de TEJO. Tial mi propramane spertas, ke nure tiu ĉi ofico ne estas sufiĉa kialo por Vikipedia menciindeco. --KuboF Hromoslav (diskuto) 17:59, 15 feb. 2022 (UTC)Reply
Do, estas du fontoj, de sama organizaĵo, TEJO, kiuj mencias ŝian volontulecon en TEJO, kaj tria fonto pri ŝi, kiu ne mencias ŝian volontulecon, sed aliajn biografiajn informojn ne transprenitajn en la artikolon, ĉar la teksto estu laŭeble sobra kaj konciza. Pri la menciindeco de TEJO-volontulo [KuboF aŭ Valia] eblas havi diversajn opiniojn: mi - kiel mi jam skribis - en kazo de dubo rekomendas ne forigi artikolon nur pro subjektiva juĝo de manka "menciindeco". Se apliki tiun kriterion, radikalaj esperantistoj povus argumenti forigi ĉiujn artikolojn kiuj ŝajnas havi nenian rilaton al Esperanto ("kial skribi pri io kio tute ne rilatas al ni?") aŭ radikalaj adeptoj de la anglalingva vikipedio povus pridubi menciindecon de ĉiuj artikoloj kiuj ne ankaŭ ekzistas en la "universala" anglalingva vikipedio... Kaj la argumentado ke teksto "was not written by me" kaj "I have never given my consent" ne gvidu nin, pro ĝentileco nomi la temon nemenciinda, por havi pretekston rajti plenumi la postulon. ThomasPusch (diskuto) 19:55, 15 feb. 2022 (UTC)Reply
Mem demandinte al Guglo, mi nun trafis la jenan diskuton de oktobro 2017 (kiam Valia ĵus ekoficis) kaj aktualan afiŝon en Esperanto kaj la angla pri novaj volontuloj de TEJO (el julio 2021). Mi havas nenian ideon ĉu la du temoj povus interrilati, sed se jes, tiam la temo iĝus eĉ politika. ThomasPusch (diskuto) 20:22, 15 feb. 2022 (UTC)Reply
Ankoraŭfoje: Nun jam estas 5 eksteraj referencoj, sed nur en unu el ili ŝi mem nomas sin esperantisto. Tial mi nun pli sobre revortumis ke ŝi "en 2017 estis esperantisto". Mi ne konas ŝin kaj ne scias ion pri ŝi en 2018 aŭ 2019, sed pri 2017 estas ŝia propra dokumentita aserto. Sed iom post iom ekŝajnas al mi ke la temo de aktualaj TEJO-volontuloj eble estas abelujo, el kiu se oni kirlas en ĝi eble elflugas multaj koleraj abeloj... Se tio ĝustas, mi hodiaŭ lernis ion pri Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 21:08, 15 feb. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Valia Tamvaki".