Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2009/Januaro-Marto

Aneta Ubik redakti

Jen simila kazo kiel Peláez ĉi-sube. Ŝi mem petis pri forigo. --- Disk. 21:04, 10. Mar 2009 (UTC)

Kie ŝi petis tion? Ĉiuokaze, tio same kiel ĉi-sube estas sufiĉa kialo por forigo. Ŝi eĉ havis neniun postenon en la movado, kiu per si mem igus ŝin sufiĉe grava por artikolo. Ŝi tamen divere movadumis per diversaj postenetoj kaj verkaĵoj.
Ni devus pripensi ĉu ni bezonas pli rigorajn regulojn pri kreado de artikoloj pri vivantaj homoj. Ja en aliaj Vikipedioj estas pli rigoraj reguloj pri menciindeco (en propra artikolo) por vivantoj ol por mortintoj.
En la Esperanta Vikipedio ni estas tre malrigoraj pri artikoloj pri Esperantistoj. Tio ja estas bona el la vidpunkto de inform- kaj sci-kolektado (nia ĉefa celo). Sed ĝi estas problema el la vidpunkto de privataj datumoj publike alireblaj. Ja verkas tiujn artikolojn homoj, kiuj ofte ankaŭ persone konas la koncernulojn, kaj do skribas aferojn, kiujn oni ne povas trovi en alia publike alirebla teksto.
Certe kiam nefamulo petas forigon de artikolo, ni faru tion. Sed ĉu aliaj vikipediistoj pensas, ke ni bezonas ankaŭ plirigorigon de niaj reguloj pri kreado de artikoloj pri vivantaj homoj? Marcos 00:08, 11. Mar 2009 (UTC)
Respondo al via demando "Kie ŝi petis tion"? Al Vikipediisto Fajro en la 1a de februaro (vidu la historion de ŝia artikolo).
Respondo al la demando "ĉu ni estu pli rigoraj?" Mi kredas, ke jes. Ni nun havas tiun belan etikedon <ref> ... </ref>. Ĉu simple postuli ĝin? Tiel onidiroj kaj personaj konoj aŭtomate forfalos ... --- Disk. 14:42, 11. Mar 2009 (UTC)
Mi nun forigis la artikolon.
Via ideo postuli fontindikojn en la kazo de vivantaj kaj ne tre famaj Esperantistoj estas bona. Nur tiel ni povas eviti enmeton de privata scio.
Mi nun aldonis tekston pri tio al la paĝo Vikipedio:Vikietiko (lasta alineo en la sekcio "Verki pri homoj"). Aldone, sur Vikipedio:Reguloj pri forigado mi menciis ĉe "unutaga tempolimo" artikolojn pri "ne tre gravaj Esperantistoj, kiuj petis forigon de sia artikolo". La unutaga limo ja ekzistu, por ke aliaj povu kontroli ĉu vere temas pri "ne tre grava" Esperantisto. Ĉu aliaj konsentas kun ĉi tiuj regulŝanĝoj? Marcos
Mi konsentas. --- Disk. 12:02, 15. Mar 2009 (UTC)
Plej bone estus mencii en ĝenerala paĝo pri fontindikoj la apartan gravecon de fontindikoj ĉe artikoloj pri ne tre gravaj vivantaj homoj. Sed ŝajne ni ankoraŭ ne havas iun regulpaĝon pri fontindikoj. Terure! Tio ja estas tre grava regulpaĝo, kiu ekzistas en preskaŭ ĉiuj aktivaj Vikipedioj. Ĉu iu emas ekverki ĝin surbaze de nacilingvaj versioj? Marcos 22:30, 13. Mar 2009 (UTC)
Mi planis diri "jes, mi pretas", sed nun mi vidis, kiom ampleksa estas ekzemple la angla regularo ... Do mi ankoraŭ iom pripensos ... --- Disk. 12:02, 15. Mar 2009 (UTC)

Cirquen redakti

Ĉar estas malĝuste tajpita titolo, dum ĝusta artikolo estas Cirquent.--kani 18:30, 7. Apr 2009 (UTC)

En ordo,, Kani. Ĝi jam estas for. Kore --Tlustulimu 18:33, 7. Apr 2009 (UTC)

Samseksa edziĝo redakti

Mi proponas forigi artikolon samseksa edziĝo pro ekzisto la artikolo samseksa edz(in)eco. La dua estas pli aktuala kaj ĝia titolo estas - laŭ mi - pli ĝusta. --Fiskot (diskuto) 13:25, 7. Apr 2009 (UTC)

Ĉar la enhavo de Samseksa edziĝo jam troveblas ankaŭ en samseksa edz(in)eco, mi konsentas kun la forigo de Samseksa edziĝo. Marcos 12:46, 8. Apr 2009 (UTC)
  Farite --PaulP - Disk. 06:18, 10. Apr 2009 (UTC)

Kategorio:Samseksamo redakti

Ne plu uzata kategorio, ĉar anstataŭe estas uzata Kategorio:Samseksemo. Marcos 12:46, 8. Apr 2009 (UTC)

  Farite --PaulP - Disk. 06:16, 10. Apr 2009 (UTC)

Paulreubens redakti

Tiu ĉi "artikolo" ŝajnas esti aŭtomata tradukado. Ĉu iu komprenas, pri kio temas, kaj ĉu indas provi ripari ĝin? Se ne, mi forigos ĝin. --PaulP - Disk. 09:36, 27. Mar 2009 (UTC)

Mi kredas, ke temas pri tiu ĉi persono: http: // wiki.ytmnd.com/Paulreubens - do forigenda artikolo, ĉu ne ? Punktor 13:56, 27. Mar 2009 (UTC)
PS Forigu la spacosignojn antaŭ kaj post //, ĉar spamfiltro vikipedia ne akceptis la originalan adreson !

  Farite Forigita post unutaga tempolimo. --PaulP - Disk. 10:11, 28. Mar 2009 (UTC)

Ricardo Coutinho Rodrigues redakti

Aŭtobiografieto de vikipediisto : devus esti en la vikipediista paĝo, krom se io povas pravigi ke la ulo akiris ian famecon. AL @ 08:01, 1. Mar 2009 (UTC)

Mi ĝuste ne forigis la artikolon pro tio, ke tiu homo estas ŝajne sufiĉe grava membro de la venezuela Eo-komunumo (estro de revuo, ktp...). La sama vikipediisto tamen kreis multajn aliajn biografiojn de homoj tute senfamaj. Thomas Guibal 08:46, 1. Mar 2009 (UTC)
Ĉar ne ekzistas ĝenerala konsento pri la forigo, mi forigis la ŝablon {{forigu}} el la artikolo. --PaulP - Disk. 10:51, 29. Mar 2009 (UTC)

Albert Saint-Martin, La Lumo, Pierre Beauchemin redakti

La supre menciitaj paĝoj estas senpermesaj kopiaĵoj de la retpaĝo http://www.er.uqam.ca/nobel/k33440/premier.html. Thomas Guibal 11:06, 1. Feb 2009 (UTC)

Fakte, mi estas la autoro de tiuj paghoj. Amike, Michel Clément (mjaclement@gmail.com)

Do la kopirajta problemo ne plu ekzistas, ĉar la kreinto de tiuj Vikipediaj artikoloj mem estas la verkinto de la kopiitaj retpaĝoj. Do ni ne forigu ĉi tiujn paĝojn. Marcos 15:08, 3. Feb 2009 (UTC)

ŝablono:Informkesto animea aktoro redakti

Senbezona. Estas neverŝajne, ke iu kompletigus ĝin. Proponita de Kerio 12:07, 28. Feb 2009 (UTC)

Saluton, Kerio. Mi ĵus iom korektis ĝin, tiel ke ĝi nun havas interajn superskribojn. Kore --Tlustulimu 14:20, 28. Feb 2009 (UTC)

Andrevruas redakti

Tiu ulo metis 11 falsajn artikolojn (je la 18,00 de la 25a feb) pri kvartaloj brazilaj en aliaj lingvoj ĉu portugala ĉu franca sed estas nenio esperante. Eĉ oni devus forbari lin, ĉu ne? Atentu, ke inter la 11 estas vera artikolo de alia uzanto.--kani 21:45, 25. Feb 2009 (UTC)

Mi forigis la artikolojn kaj forbaris la koncernitan uzanton. Thomas Guibal 12:46, 26. Feb 2009 (UTC)

Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio redakti

Neenciklopedia. Kerio 15:06, 14. Mar 2009 (UTC)

Eble ni aldonu ĝin al Ĝermolisto de Esperanto-asocioj kaj plusendu tien. Ĉu en ordo? Marcos 16:25, 14. Mar 2009 (UTC)
Jes, sed la personaj retadresoj estas ja forigendaj. -- Yekrats 09:52, 16. Mar 2009 (UTC)
Mi faris unuajn redaktojn, la teksto nun plenumigas minimumajn kondiĉojn kiel ĝermo. Pliaj redaktoj necesas. DidiWeidmann 18:18, 18. Mar 2009 (UTC)
Ĉu aperu adresoj, retadresoj, kotizoj ktp? Mi opinias, ke ne. --62.166.193.211 19:45, 18. Mar 2009 (UTC)

  Farite --PaulP - Disk. 11:12, 28. Mar 2009 (UTC)

Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio redakti

Nur listo de adresoj. Kerio 15:04, 14. Mar 2009 (UTC)

Eble ni aldonu ĝin al Ĝermolisto de Esperanto-asocioj kaj plusendu tien. Ĉu en ordo? Marcos 16:23, 14. Mar 2009 (UTC)
Jes. --62.166.193.211 19:46, 18. Mar 2009 (UTC)

Nek turisma haveno nek plezurhaveno, sed jaĥt-haveno redakti

Denove du artikoloj kunigendaj. Oni ĵus enmetis la artikolon Turisma haveno tre verŝajne nur pro tio, ke al la aŭtoro ne plaĉis la elekto de la vorto Plezurhaveno, kiel tiu mem diras en la komenco eĉ antaŭ diri kio estas Turisma haveno. Mi opinias, ke indas simple aldoni la novan tekston al la malnova artikolo kaj aldoni ties titolon kiel alidirektilo; ĉiuj el la menciitaj artikoloj eble taŭgas, eble kelkaj plie. La alilingvaj ligiloj kondukas al samaj artikoloj.--kani 23:15, 22. Dec 2008 (UTC)

Mi konsentas kun Kani. Laŭ mi jaĥt-haveno estas plej klara, nek turisma haveno (ĉu haveno por pram-ŝipoj, kiuj transportas turistojn?) kaj certe ne la francismo "plezurhaveno". Mi propono do: jaĥt-haveno estu la ĉefa artikol-titolo, "turisma haveno" resendu tien kaj "plezurhaveno" estas foriginda post kiam la enhavo estas kunigita kun la du aliaj artikoloj. Amike Helga Schneider
Mi tute samopinias. Amike. --kani 22:21, 25. Dec 2008 (UTC)
Ĉar neniu kontraŭis dum pli ol unu semajno, mi faris tion planitan. Nun la ĉefa artikolo kun la tuta enhavo estas Jaĥt-haveno, Turisma haveno estas alidirektilo al tiu, kaj Plezurhaveno estas malplena forigenda artikolo, pri kiu mi petas al administranto forigon.--kani 23:51, 29. Dec 2008 (UTC)

‎Raĥephon kaj Rahzefon redakti

Preskaŭ neniu rezulto ĉe Google aŭ en-Vikipedio. Thomas Guibal 04:47, 10. Feb 2009 (UTC)

Ĉu eble tiu ĉi ? France - Germane - Angle . Sed pardonu al mi, ke mi havas nenian emon plivastigi/plibonigi tiajn artikolojn. Kore salutas, Punktor 20:36, 15. Mar 2009 (UTC)

Persistaj organaj poluaĵoj redakti

Tiu artikolo forigendos se la kreinto (novulo atentita de mi pri la problemo) ne plibonigas ĝin antaŭ kelkaj tagoj. Thomas Guibal 04:47, 20. Feb 2009 (UTC)

Dankon pro la plibonigo ĝis ĝermo-novelo. Manko de kategorioj kaj intervikiaj ligiloj tamen restas problemo. Ĉu iu scias, se ekzistas kongrua anglalingva artikolo ? Thomas Guibal 14:26, 22. Feb 2009 (UTC)
Mi sukcesis trovi la alilingvajn versiojn, kaj aldonis la interlingvajn ligilojn. Espereble nun iu alia pretos longigi nian artikolon surbaze de iu el tiuj alilingvaj versioj. Surbaze de la germana versio mi jam aldonis la kategorion Kategorio:Mediprotektado
Multan dankon, nun la afero estas solvita. Thomas Guibal 12:42, 26. Feb 2009 (UTC)

Allaybaday redakti

La artikolo enhavis nur unu signon (kiun mi forigis) kaj estas de anonimulo. – Umberto 16:59, 22. Feb 2009 (UTC)

Bosniakoj kaj Bosnianoj redakti

Oni ĵus enmetis la unuan, kiam jam ekzisitis la dua. Eblus konsideri, ke unu artikolo priskribu la islaman loĝantaron de Bosnio kaj Hercegovino aŭ de la Federacio Bosnio kaj Hercegovino kaj la alia la totalan loĝantaron ĉu de unu aŭ alia, sed fakte laŭ mia kompreno ne estas tiel, sed ambaŭ artikoloj priskribas la saman koncepton (islama loĝantaro) kaj eĉ kun la samaj alilingvaj ligiloj, kiuj eble frenezigos la robotojn. Kompreneble temas ne pri forigo, sed pri unuigo de ambaŭ artikoloj.--kani 21:59, 12. Feb 2009 (UTC)

Laŭ mi, kaj laŭ la rekomendoj de Bertilo Wennergren, ni prefere diru "bosnoj". Do la du artikoloj estu kunigitaj sub la titolo bosnoj. Marcos 12:08, 13. Feb 2009 (UTC)
@Marcos. Mi subtenas vian proponon, ĉar mi preferas mallongajn formojn. Kore --Tlustulimu 14:02, 14. Feb 2009 (UTC)
Mi nun movis bosniakoj al bosnoj laŭ mia ĉi-supra propono. La artikolo bosnianoj intertempe traktas alian aferon (ĉiujn enloĝantojn de Bosnujo kaj Hercegovino). Marcos 21:38, 14. Mar 2009 (UTC)
Mi tute ne komprenas vian ŝanĝon de "bosniakoj" al "bosnoj". Mi ne trovas rekomendon de Bertilo Wennergren en la menciita paĝo. "Bosno" estus ja ia ŝtatano de Bosnio kaj Hercegovino (Bosnujo kaj Hercegovino), sed temas pri aparta etno kun apartaj lingvo kaj kulturo sub otomana influo. Antaŭ ol trorapidema ŝanĝo legu bonvole la artikolojn en la vikipedioj germana kaj angla. La esprimo "bosniako" havas plenan rajton. Eble pli taŭgus alia vorto ("islamaj bosnianoj" aŭ pli bona traduko de "bošnjaci" sed ne "bosno"), sed tion pli bone scius homo el tiu ĉi ŝtato. Bv. vidi ankaŭ en la interreto: Le Monde diplomatiqueINFORMO PRI LA RESPUBLIKO SERBA. Punktor 16:08, 15. Mar 2009 (UTC)
Kie malaperis historioj de redaktoj ĉe alinomitaj artikoloj, ekz. ĉe la alinomitaj Bosniakoj? Mi ne volas kredi, ke la alinominto estus ununura redaktinto de tiu ĉi paĝo kaj ke tiu redakto estus nur la alinomado mem. Kerio 18:35, 15. Mar 2009 (UTC)
Mi pensas, ke la historio de "Bosniakoj/Bosnoj" estas ĉi tie: [1] kaj de "Bosnianoj" ĉi tie: [2]; Punktor 19:40, 15. Mar 2009 (UTC)
Ni nun uzas la vorton "bosniano" (="bosnujano") por la koncepto "iu ajn ŝtatano de Bosnujo kaj Hercegovino". Por mi estas strange nun uzi "bosno" kun la sama signifo. Kutime ĉe landnomoj formataj per "-uj-" (aŭ ĝin anstataŭiganta "-i-") eblas diferencigi inter "X-o" (ano de la ĉefa gento/popolo/etno de X-ujo) kaj "X-ujano" (iu ajn ŝtatano aŭ daŭra enloĝanto de X-ujo sendepende de la aparteno al certa gento/popolo/etno). Laŭ tiu ĝenerala kompreno de popolradikoj, la vorto "bosno" do devus esti samsignifa kun "bosniako" kaj ne kun "bosniano". Marcos 00:15, 16. Mar 2009 (UTC)
1. De kie devenas la vorto "bosno" por la etno "bosniakoj" ? Ĉu vi havas fontojn ? Ĉu vi inventis ĝin ? 2. Vi ne respondis al mia demando pri la mankanta fonto ĉe Bertilo Wennergren - do ĉu la sola fonto estas vi ? 3. Ĉu ni rajtas ŝanĝi kutimajn esprimojn ("bosniakoj"), ĉar la novaj ("bosnoj") estas pli mallongaj ? 4. La nomo de la lando "Bosnio" devenas de la rivero "Bosna" ne de ia gento/popolo/etno - do ĝustas "bosniano", kaj la etnoj: kroatoj, serboj kaj bosniakoj (bošnjaci). Punktor 07:26, 16. Mar 2009 (UTC)
Jen la fonto pri "bosno" ĉe Bertilo Wennergren: Ĉe lia listo de landnomoj li listigas la landnomon "Bosnujo". En la artikolo La landnoma sufikso en instruado li skribas ke "Kiam oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per …ujo, oni tuj rekonas, ke ĝi apartenas al la uj-kategorio". Pri la kategorioj li skribas: "Ni havas do jam delonge la jenajn du kategoriojn en nia lingvo:
  • “Lando → landanoj”: ekz. Usono → usonanoj, Irlando → irlandanoj, Birmo → birmanoj
  • “homoj → Homujo”: ekz. germanoj → Germanujo, ĉinoj → Ĉinujo, somaloj → Somalujo"
Do lando kiu finiĝas per "-ujo" nepre estas kunmetata el radiko por signi homojn kaj el la sufikso "-uj-". Tial la mencio de "Bosnujo" en lia listo neprigas la ekziston de la radiko "bosn-".
Pri la signifo de la radiko "bosn-" Bertilo ne skribis ion en tiuj tekstoj. Sed mi jam argumentis en mia antaŭa afiŝo, ke se la radiko "bosn-" ekzistas, ĝi ne povas samsignifi kun "bosniano", sed nur kun "bosniako". Marcos 20:26, 16. Mar 2009 (UTC)
Mi bedaŭras, sed mi havas problemon kun tia argumentado: >>Ĉar la nomo de la lando estas "Bosnujo" DEVAS ekzisti popolo kun la nomo "bosnoj", do ni ŝanĝu la kutiman esprimon "bosniakoj" al "bosnoj"<< Ankaŭ ni ne forgesu, ke la landnomo devenas de la rivero Bosna sed ne de popolo. (Verŝajne estis eraro uzi la vorton "bosnianoj" anstataŭ "bosnoj" - komp. "svisoj".) Sed bv. pripensi: Se iu esperantisto legas "bosno" li certe pensas pri IA ŝtatano de Bosnio, ĉar tiu ĉi vorto similas al "Bosnier"(germane)/"Bosnians" (angle)/"Bosniens" (france)/"Bosniërs"(nederlande) ktp., kaj ne similas al "Bosniaken"/"Bosniaks"/Bosniaques"/"Bosniakken". Ni ĉiuj bone scias, ke ekzistas eraroj en la sistemo de la landnomoj. Do ni ne ŝanĝu kutiman, facile kompreneblan, nedusencan kaj internacian esprimon, kiel "bosniako", nur ĉar regulo ŝajne postulas tion. Punktor 11:36, 17. Mar 2009 (UTC)
Mi ankoraŭ volas atentigi pri tio ke la vorto "bosno" en la senco de "bosniako" jam estas kutima en Esperanto, uzata de multaj. Jen kelkaj retpaĝoj en kiuj la vorto estas uzata tiusignife (facile troveblas ankoraŭ pli da tiaj paĝoj):
Kelkaj el tiuj uzoj de "bosno" venis de bosnoj mem.
Uzon de "bosno" en la senco de "bosniano" mi aliflanke tute ne trovis en la ĵusa serĉado.
En la Tekstaro de Esperanto estas tri uzoj de "bosno", ĉiuj en la senco de "bosniako" (unu el Monato kaj du el La Ondo de Esperanto). Estas neniu uzo de "bosniako" en la tuta tekstaro! Marcos 22:53, 17. Mar 2009 (UTC)
Dankon pro via serĉado. Vi trovis kelkajn ligilojn por pruvi la korektecon de "bosnoj", mi trovis kelkajn por "bosniakoj". Nun estas pruvita, ke unue ankaŭ Le monde dipl. ne havas unuecon tiurilate (artikolo kun "bosniako" kaj alia) kaj due ekzistas kelkaj bošnjaci kiuj malŝatas la esprimon "bosniakoj".
Sed restas la problemo, ke "bosnoj" NE SIMILAS al la oficialaj, internaciaj esprimoj "Bosniaken"/"Bosniaks"/Bosniaques"/"Bosniakken".
Bonvolu vidi la tekston de la Bosnia konstitucio : >>1. House of Peoples: The House of Peoples shall comprise 15 Delegates, two-thirds from the Federation (including five Croats and five Bosniacs) and one-third from the Republika Srpska (five Serbs).<< Kaj en la kroata : >>Dom naroda se sastoji od 15 delegata, od kojih su dvije trećine iz Federacije (uključujući pet Hrvata i pet Bošnjaka) i jedna trećina iz Republike Srpske (pet Srba). <<
"Bošnjak" = angle "Bosniak". Do la oficiala ĝusta esprimo por tiu ĉi etno estas "Bosniaks" kaj ne "Bosnians". La malĝusta traduko "bosnoj" estigos konfuzojn kaj ne spegulas la oficialan esprimon. Vi menciis kelkajn interetpaĝojn kun la nomo "bosnoj" en la senco de bošnjaci. La germanlingva vikipedio klarigas tiun fakton tre kompreneble, bv. legi: >>Alltagssprachlich wird der Begriff Bosnier jedoch häufig im Sinne einer vermeintlichen Titularnation synonym mit Bosniaken verwendet, auch von vielen Bosniaken selbst.<< ("En la ĉiutaga lingvo la esprimo estas uzata sinonime kiel erare supozita titulara nacio por la esprimo bosniakoj, ankaŭ de multaj bosniakoj mem.") Do ni povas vidi, ke la uzado de "bosnoj" por "bosniakoj" estas nur ĉiutagaĵo malpreciza.
Do denove mi petas pripensi la konsekvencon de enciklopedia uzo de nomo kun neoficiala kaj ankaŭ dusignifa senco : Se iu esperantisto legas "bosno" li certe pensas pri IA ŝtatano de Bosnio, ĉar tiu ĉi vorto similas al "Bosnier"(germane)/"Bosnians" (angle)/"Bosniens" (france), ktp. Do mi opinias, ke la jam ekzistanta nomo "bosniakoj" estu preferita. Punktor 12:32, 18. Mar 2009 (UTC)

Literaturo en la skota lingvo redakti

Krom malvikipedieco de la artikolo, estis jam artikolo Skotgaela literaturo. Se iu konas la temon, tiu povus eventuale pluki erojn de la nova artikolo por pligrandigi la iaman. Alikaze oni devus konverti tiun novan en alidirektilo al la jam ekzistintan. Kiel ofte, la novulo estas nur komputilo al kiu oni ne povas paroli.--kani 20:07, 5. Feb 2009 (UTC)

Mi estas kontraŭ forigo. La skotgaela kaj la skota estas du tute malsamaj lingvoj, ne parencaj inter si (nu, nur tre distance parencaj: La skota estas tre parenca al la angla, kaj la skotgaela tre parenca al la irlanda; do ambaŭ apartenas al la hindeŭropaj lingvoj, sed al tute malsamaj subfamilioj (unu ĝermana, la alia kelta)). Do mi povas bone imagi, ke ankaŭ la du literaturaj tradicioj estis sufiĉe apartaj por pravigi du apartajn artikolojn.
La artikolo certe estas vikiigenda, sed ĝi tute ne estas forigenda. Marcos 13:40, 7. Feb 2009 (UTC)

Vilĉjo Walker redakti

Memprezento de Vikipediisto. -- Yekrats 23:50, 31. Jan 2009 (UTC)

Parkstadt Esperanto redakti

Jam ekzistis artikolo pri la sama temo kun vere esperanta titolo nome Parkurbo Esperanto. La nova aldonas nur bildojn kiujn oni povus enmeti en la jam ekzistanta kaj ĉiukaze konservi la novan nomon kiel alidirektilo.--kani 22:26, 23. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Kani. Mi ĵus aldonis la ŝablonon {{Kunigu}} al ambaŭ artikoloj kaj metis diskuton sur la paĝon pri kunigoproponoj. Kore --Tlustulimu 13:38, 25. Nov 2008 (UTC)

Almansa redakti

Fakte mi ne deziras, ke oni forigu tiun artikolon, sed ke oni haltigu la unuan aŭtoron nome ‎aŭ sennome 77.209.167.116, ĉar ĝi ege fuŝis la artikolon per malbonkvalitega lingvaĵo sed ĉefe pro aldono de bildaro de tute alia vilaĝo de la sama provinco nome Villarrobledo. Mi devis rompi mian kapon unue por korekti la lingvaĵon kaj komponadon de la artikolo, sed poste plie por komprenigi min kio okazas per tiu fuŝa bildaro. Nun ĉio estas en ordo, sed se tiu fuŝulo mia nekonata samlandano revenas, oni devus averti ĝin. Ĉar ĝi ne registriĝis, estas nur maŝino, ne homo.--kani 20:34, 29. Jan 2009 (UTC)

Mi forbaris la IP-ulon po unu monato pro la enmetitaj malveraĵoj. Kore, Thomas Guibal 05:19, 30. Jan 2009 (UTC)

Lisa Simpson redakti

Mi ne samopinias pri tio, ke tiu artikolo ne konvenas al la regularo. Eble ja estas tro ĝermeca, sed kiel multaj aliaj. Mi iomete plibonigis per kelkaj lingvaj korektoj, ligoj kaj alilingvaj ligoj. Se en pli ol 40 lingvoj eblas havi tiun artikolon, kial ne en Esperanto? Tamen mi devas konfesi, ke mi ne estas sekvanto de tiu familio, sed komprenas ties socian gravon.--kani 23:33, 26. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Kani. Mi ankaŭ pensas, ke la artikolo restu, kvankam ĝi estas iom ĝermeca. Kore --Tlustulimu 23:55, 26. Dec 2008 (UTC)
Ankaŭ laŭ mi forigo ne necesas. Tamen eble indas kunmeti la familianojn al unu artikolo. -- Robert Weemeyer 16:15, 20. Jan 2009 (UTC)

Mi kunigis la variajn ĝermo-artikolojn Homer Simpson, Lisa Simpson, kaj Bart Simpson en la pli grandan (ĝermo-)artikolon La Simpsonoj. -- Yekrats 18:09, 1. Feb 2009 (UTC)

Mark Calaway redakti

Krom troa mallongeco, ĝi estas en la latina.--kani 20:06, 24. Jan 2009 (UTC)

Ŝablono:Sister redakti

Jen denove superflua ŝablono Ŝablono:Sister, ĉar ni jam havas esperantigitan ŝablonon {{projektoj}}. Kore --Tlustulimu 17:22, 26. Jan 2009 (UTC)

La ŝablono estis uzita de neniu artikolo. Nun forigita. Thomas Guibal 07:30, 30. Jan 2009 (UTC)

Kvino redakti

Temas pri malĝusta titolo. Jam ekzistis artikolo kun la ĝusta titolo: kvinto. Mi transprenis iom da teksto el la nova malĝuste titolita artikolo al la ĝuste titolita artikolo. Nun ni povas forviŝi la malĝuste titolitan. Marcos 11:37, 25. Jan 2009 (UTC)

Mi ne trovis la artikolon kvinto, Mi estas la verkinto de kvino, laŭ mi oni povas forviŝi senprobleme la artikolon. Dankon al Markos pro kopii mia tekso sur la originala artikolo.Ombresaco 11:44, 25. Jan 2009 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 07:28, 30. Jan 2009 (UTC)

Talo_(Hoessrich) redakti

La nuna referenco en esperanto estas propra artikolo el vikipedio. Krome, alilingve, mi nur trovis etan referencon en la kataluna vikipedio (http://ca.wikipedia.org/wiki/Llista_de_lleng%C3%BCes_auxiliars_planificades#T) Sed sen propran artikolo (http://ca.wikipedia.org/wiki/Tal)Ombresaco 09:00, 25. Jan 2009 (UTC)

La Esperanta Vikipedio estas ĝenerale tre liberala pri la ekzisto de apartaj artikoloj pri planlingvoj, eĉ se malmulte da informoj estas troveblaj.
En la artikolo mem estas bibliografia indiko: Talnovos, Monatsschrift für die Einführung und Verbreitung der allgemeinen Verkehrssprache "Tal"
La fakto, ke tiu verko ne troviĝas en Interreto, ne signifas ke ĝi valoras malpli ol iu interrete trovebla afero.
Aldone eĉ en Interreto troveblas pli da informoj ol vi skribis: Ĝi estas menciata en la interrete republikigita libro INTERNATIONAL LANGUAGE kaj en ĉi tiu Volapuklingva teksto.
Do mi estas kontraŭ forigo. Marcos 15:30, 25. Jan 2009 (UTC)

Caracteristicas de la sonata redakti

Senenhava --PaulP 20:33, 21. Jan 2009 (UTC)

Ahado michel redakti

Ŝajne memreklama. -- Yekrats 21:58, 7. Jan 2009 (UTC)

Estas ĝojige, ke li estas esperantisto, sed ne ĉiu esperantisto bezonas Vikipedian artikolon ... Mi poras la forigon de la artikolo. -- Robert Weemeyer 16:11, 20. Jan 2009 (UTC)
Forigita. Thomas Guibal 12:32, 13. Feb 2009 (UTC)

Kategorioj "Lagoj de" redakti

Kategorio:Lagoj de Norvegio Kategorio:Lagoj de Nov-Zelando Kategorio:Lagoj de Rusio Kategorio:Lagoj de Svedio

Maksim 11:34, 7. Jan 2009 (UTC)

-- farite. -- Yekrats 12:04, 7. Jan 2009 (UTC)

Kategorio:Krasnojaska regiono redakti

Mistajpaĵo. La kategorio estas malplena. Ekzistas ortografie ĝusta Kategorio:Krasnojarska regiono. -- Robert Weemeyer 16:05, 20. Jan 2009 (UTC)

Korpingo redakti

"Korpingo" estas tute maltaŭga vorto por "ĉerko". "Ingo" ĉiam nur parte ĉirkaŭas ion, "ujo" tute. (Do povus esti "kadavrujo", sed mi opinias, ke neniu uzas tiun ĉi vorton.) Ankaŭ alian bonan signifon de "korpingo" mi ne konas. – Aisano 13:59, 17. Jan 2009 (UTC)

Efektive. Forigenda ankaŭ laŭ mi. --PaulP 20:35, 21. Jan 2009 (UTC)
Mi forigis ĝin. Marcos 15:57, 25. Jan 2009 (UTC)

Kolotlano redakti

Mi petas la forigon de Kolotlano, ĉar jam ekzistas la artikolo Colotlán pri la urbeto Colotlán. Tiu artikolo estas pli ampleksa kaj en Kolotlano ne enestas informoj, kiuj ne ankaŭ estus en Colotlán. --Esperantst 05:16, 13. Jan 2009 (UTC)

Mi nun alidirektigis de Kolotlano al Colotlán. Forigo de la artikolo Kolotlanoteknike ne necesas, ĉar ĝi povas resti tiel alidirektilo. -- Robert Weemeyer 16:09, 20. Jan 2009 (UTC)

Tradiciaj vestoj de Bolivio redakti

Ne-enciklopedia, kun evidente kopirajtitaj bildoj. -- Yekrats 02:38, 6. Nov 2008 (UTC)

Kontraŭ forigo. Ĉe ambaŭ bildoj estas skribite, ke retejestro permesas uzon. Mankas nur konvena ŝablono. Kerio 16:51, 6. Nov 2008 (UTC)
La bildoj jam estas forigitaj, kaj la teksto nur priskribas la ne plu aperantajn bildojn, do ne plu faras sencon. Do mi ankaŭ subtenas forigon, se neniu plibonigas la artikolon. Marcos 16:47, 1. Feb 2009 (UTC)
Mi nun forigis ĝin. Marcos 14:21, 9. Feb 2009 (UTC)

Lenarto redakti

Estas pri la samo Lenarto kaj Lenart. Mi iomete faris ŝanĝojn en Lenart, Lenarto ne meritas la o-finaĵon, (la enhavoj estas la samaj). Lenarto estas nepre forigenda! Fine la artikolo havas pli ol 5 frazojn, mi ne komprenas la ĝermon, ankaŭ tio estas forigenda.--Crosstor 08:15, 6. Dec 2008 (UTC)

Kategorio:Hungaroj fotistoj redakti

Mi ŝovis ĉiujn tie kategorigitajn al [[Kategorio:Hungaraj fotistoj]]. La kategorio do estas superflua, ĉar ne uzata. -- UNiesert 10:48, 27. Nov 2008 (UTC)

Georgo el Poděbrady redakti

Mi petas forigi la redirektilon Georgo el Poděbrady, por povi ŝovi tien la artikolon kiu nun havas la fuŝan titolon Georgo de Poděbrad (la fuŝo estas mia; mi pardonpetas pro la malĝusta ĉeĥa finaĵo). Post la ŝovo, mi petas forigi la paĝon kun la fuŝa titolo, kiu tiam estos redirektilo. Antaŭdankon! Moldur 12:46, 17. Feb 2009 (UTC)

Saluton, Moldur. Mi ĵus aranĝis tion. Kore --Tlustulimu 12:55, 17. Feb 2009 (UTC)
Koran dankon pro la helpo! Moldur 19:05, 17. Feb 2009 (UTC)

islandaj ministroj kaj similaj redakti

Lastatempaj aldono de islanda esperantisto [3]—La komenton aldonis, sen subskribo, Narvalo (diskuto • kontribuoj)

Saluton, Narvalo. Mi ĵus aldonis al kelkaj artikoletoj iom da teksto, kelkfoje eĉ intervikiajn ligilojn. Ni lasu al la kreinto (kaj eble aliaj) iom da tempo por vastigi la artikoletojn. Alikaze li eble ne plu verkos. Kore --Tlustulimu 13:23, 17. Feb 2009 (UTC)
Do bone, mi celis unuafoje atentigon de la kreinto kaj la vikipediistojn pri la afero. Amasaj aldonoj nesesas atingi la ĝerman nivelon. Narvalo 13:29, 17. Feb 2009 (UTC)

Ron Ŭait redakti

Mi sensukcese provis retrovi la homon, pri kiu tiu ĝermeto temas, por plibonigi la tekston. Thomas Guibal 04:43, 10. Feb 2009 (UTC)

Ŝajne temas pri en:Ron White. Sed tiu Esperantigo de lia nomo ne estu uzata en la artikoltitolo; kaj la artikolo mem enhavas tiom malmulte da informoj ke ĝi en ĉi tiu stato estas ĉiuokaze gforiginda. Sed eble nun ke vi scias, pri kiu temas, vi ja iom plibonigos la tekston; ĉu? Marcos 11:15, 10. Feb 2009 (UTC)
Nu bone, mi alinomis al Ron White kaj verkis ĝermon. :=) Thomas Guibal 12:39, 10. Feb 2009 (UTC)

Federico Faccio Peláez redakti

Federico petis min sur mia persona paĝo forigi artikolon pri si kaj publikan foton. Li ankaŭ aldonis la ŝablonon "forigu" al la artikolo, sed ne anoncis la forigon sur tiu ĉi paĝo. Alaŭdo ۩ 10:38, 10. Mar 2009 (UTC)

Bone. Se li ne volas havi Vikipedian artikolon pri si, ni forigu ĝin, kune kun la foto. (Li ankoraŭ ne estas tiel fama Esperantisto ke ni rajtus havi artikolon pri li kontraŭ lia volo.) Marcos 11:06, 10. Mar 2009 (UTC)
Se li koncernato mem volas, ni efektive forigu. Mirigas min la teksto de Marcos. Se ekzemple Tonkin aŭ Corsetti volus, ke ni forigu iliajn artikolojn, ĉu tiam ni rifuzus tion? --PaulP - Disk. 11:12, 10. Mar 2009 (UTC)
Miaopinie jes. Jam okazis diskutoj pri tiu problemo en alilingvaj vikipedioj (ne pri esperantistoj sed pri sufiĉe famaj personoj). Mi persone opinias, ke la forigo de artikolo pri fama persono estus rigardebla kiel cenzuro. Tamen ja eblus forigi paragrafojn, kiuj temus pri falsaj aŭ neenciklopediaj (intimaj/seninteresaj) detaloj. Thomas Guibal 11:56, 10. Mar 2009 (UTC)
Certe artikoloj pri Corsetti kaj Tonkin ne povus esti forigitaj nur ĉar la ili tion petus. Sed dum ne okazas tia peto, ni efektive ne bezonas findiskuti tion. Ja estas malfacile fiksi, kie precize estu la limo inter
  • esperantistoj sufiĉe famaj por havi artikolon eĉ kontraŭ ilia volo, kaj
  • aktivaj esperantistoj, pri kiuj ja povas esti artikolo ĉi tie, sed kies artikolo ankaŭ povas esti forigata, se ili tion volas.
Marcos 01:35, 11. Mar 2009 (UTC)
Mi konsentas ankaŭ. En la artikolo pri Palaez, mankas informaj fontoj, kaj li evidente estas ordinara ulo. Ĉi tial, ĉi tiu artikolo estas ja foriginda. Ankaŭ la foto en la Komunejo estas forigenda ankaŭ. -- Yekrats 20:51, 10. Mar 2009 (UTC)

Kategorio:Mediteranea insuloj redakti

Fuŝa nomo. Mi transigis ĉiujn enajn artikolojn al novkreita Kategorio:Mediteraneaj insuloj. Moldur 20:13, 7. Mar 2009 (UTC)

Dankon! Moldur 20:26, 7. Mar 2009 (UTC)

Boháňka redakti

Nur ĉeĥlingva teksto.--kani 16:12, 7. Mar 2009 (UTC)

Apartaj ŝablonoj pri ĝermoj redakti

Pasintece estis kreitaj pluraj apartaj ŝablonoj pri ĝermoj kiuj rilatas al specifa temo; nun la saman funkcion plenumas la ĝenerala ŝablono {{ĝermo}} (al kiu aldoneblas ajnan parametron: ekzemple {{ĝermo|Afganio}} tute egalas la antaŭan {{ĝermo-Afganio}}). La jenaj antaŭaj ŝablonoj ne plu uzatas, kaj povus esti saĝe (laŭ mi) forigi ilin, ĉar ili ne plu utilas kaj mi ne vidas kialon por uzi ilin estontece:

--WinstonSmith 13:13, 7. Feb 2009 (UTC)

Farita. Thomas Guibal 05:25, 19. Mar 2009 (UTC)

La ŝablonoj pri Ĉeĥio kaj Aŭstrio rekreiĝis, kaj Aidas en la paĝo de la aŭstria ŝablono notis ke "Tamen havas sencon havi tiun-ĉi ŝablonon, kiel ĝi uzatas ankaŭ en pluraj aliaj lingvoj" (kaj havi ĝin alirebla de alilingvaj paĝoj pri la koncerna ŝablono). Bona argumento! Sed la pli simpla solvo {{ĝermo|Landonomo}} tamen intertempe tre kutimiĝis. Tial mi tamen laŭ WinstonSmith kaj Thomas Guibal definitive senuzigis ŝablonojn pri Ĉeĥio kaj Aŭstrio kaj (re)forigis ilin, sed volis ne sufokigi la argumenton de Aidas. ThomasPusch (diskuto) 21:29, 13 Feb. 2013 (UTC)

Kanada Alboms Ĉart kaj ‎Canadian+Albums+Chart redakti

Nekomprenebla lingvaĵo, eble el aŭtomata tradukilo.--kani 22:39, 21. Feb 2009 (UTC)

Forigitaj. Thomas Guibal 09:57, 22. Feb 2009 (UTC)

Targa_Florio redakti

tute neenciklopedia enhavo - nur fremdlingva bibliografio, sen priskribo NoychoH 22:14, 21. Feb 2009 (UTC)

Forigita. Dankon pro la atentigo. Thomas Guibal 09:58, 22. Feb 2009 (UTC)

Jesse Determann redakti

Mislokita memprezento. Kvankam vikipediisto:Geŝi estis atentigita, li ne respondis ĝis nun.

Mi solvis tiun aferon kun tiu novulo. La artikolo estis forigita kun lia konsento. Thomas Guibal 09:57, 22. Feb 2009 (UTC)


Antikvejo redakti

Malklara ĝermeto. Plie eblas kunigi ĝin al Antikvaĵisto. Thomas Guibal 09:12, 7. Feb 2009 (UTC)

La artikolo ne ŝajnas havi rilaton kun la temo de la artikolo antikvaĵisto. Sed ĝi ja certe estas foriginda en sia nuna stato. Marcos 13:41, 7. Feb 2009 (UTC)

Jes, tre malklara, kaj foriginda.--Ziko 15:48, 7. Feb 2009 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 12:29, 13. Feb 2009 (UTC)
Kial vi ne demandis/informis aŭtoron pri forigito? Mi renovigis la artikolon. Se vi plue opinias ke altikolo estas por forigito, bonvolu kontakti kun mi kaj klarigi viajn dubojn --Arkadiusz Zychewicz 22:35, 14. Feb 2009 (UTC)
Dankon pro la pli bona versio. Mi tamen daŭre dubas, ĉu tiu vorto estas korekta kaj akceptebla. Eble pli spertaj esperantistoj havas opinion pri tio. Thomas Guibal 08:35, 15. Feb 2009 (UTC)

Károly Koppi redakti

Malplena.--kani 23:24, 16. Feb 2009 (UTC)

Ĝi jam estas for. Kore --Tlustulimu 23:37, 16. Feb 2009 (UTC)

Sharm el Shiekh redakti

Mistajpo "ie" anstataŭ "ei". Maksim 12:41, 14. Feb 2009 (UTC)