Diskuto:Vikipedio en baza angla lingvo

La artikoloj, informkestoj kaj ŝablonoj pri diverslingvaj vikipedioj (samkiel la artikolo pri la planlingvo baza angla) ĉiuj indikis ke ankoraŭ ne estus ajna artikolo pri vikipedio en baza angla lingvo, tial mi ĵus plenigis tiun truon. Nun interligante la novan tekston al alilingvaj, samtemaj tekstoj mi tamen konstatas en la koncerna anglalingva teksto, ke antaŭe tamen ja jam ekzistis teksto nomata Vikipedio en simpla angla lingvo, kiu simple ne atentiĝis en ĉiaj artikoloj, informkestoj kaj ŝablonoj pri diverslingvaj vikipedioj. Tial endas kunigi la du tekstojn al unu, kaj tion mi mem faros.

Post pripenso mi daŭre kredas, ke "Vikipedio en baza angla lingvo" estas bona titolo por la artikolo, kvankam la vikipedio mem sialingve nomiĝas "Simple English Wikipedia", do laŭvorte "simpla angla vikipedio". Sed la vorto simpla sonas tre varba, kvazaŭ sufiĉus bone kompreneble klarigi faktojn en normala angla lingvaĵo, aŭ meti ne tro longajn frazojn, kaj tuj la teksto estus parto de "simpla angla vikipedio". Tial mi proponas teni la artikolotitolon "Vikipedio en baza angla lingvo". Ĉiun teksteron, kiun mi trovas utila, konservinda kaj ne-nur-naive-varba el la antaŭa teksto "Vikipedio en simpla angla lingvo", mi enmetas en la novan tekston "Vikipedio en baza angla lingvo", kaj fine transformas la titolon Vikipedio en simpla angla lingvo al alidirektilo. Tamen: Se konsento de plimultaj vikipedianoj volus alian titolon, eblas kompreneble ankoraŭ pluŝanĝi tion. Unuigi la du samtemajn tekstojn al unu ĉiukaze necesas. --ThomasPusch (diskuto) 18:02, 12 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi subtenas vian proponon. Sed kial vi ne alinomigis la malnovan artikolon? --Tlustulimu (diskuto) 18:06, 12 Jun. 2013 (UTC)
Mi ankoraŭ estas meze en la ago. Facile mi ankoraŭ povas krei komunan tekston, enkopii la tuton al la malnova artikolo kaj poste alinomigi la tuton al la nova titolo - tiam la tuta antaŭa redaktohistorio bone konserviĝas. Se neniu protestos, mi simple tiel faros. Ja antaŭe mi nur kreis la novan artikolon pro nescio pri la malnova, alikaze mi tuj prilaborintus tiun, sen komenci ion novan... ThomasPusch (diskuto) 18:11, 12 Jun. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Vikipedio en baza angla lingvo".