Diskuto:Vodevilo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Moldur in topic Komuna decido

Ne havas sencon amase enĵeti ruĝajn ligilojn kaj poste foriri, tute ne zorgante kaj kontrolante ĉu tio kion oni ĵus metis havas ian sencon. Kompreneble erotika restas ruĝas ligilo, erotiko estus ĝusta ligo. Termino (lingvo) restas ruĝas ligilo, termino (terminologio) estas la ĝusta titolo. Simple necesas iom rigardi. Se atendeblas ke pluraj homoj ripetos similan eraron, ankaŭ eblas meti alidirektilon de titolo sen artikolo al samtema artikolo kun artikolo, sed ankaŭ tiun faron devas fari iu. Mi perceptas kiel perforto simple fidi ke iam venos alia vikipediano kaj ordigas post la unua redaktanto kaj riparas ĉion kion la unua fuŝis. ThomasPusch (diskuto) 12:28, 14 dec. 2022 (UTC)Reply

Kaj se oni pensas, ke la nomoj Marx-Filinoj kaj Tri Pajlhomoj devas iĝi titoloj de novaj artikoloj kaj tial jam ricevu ruĝan ligilon al baldaŭ kreota artikolo, tiam oni ankaŭ devas preti verki tiun artikolon, ne nepre tuj, ankaŭ akcepteblas atendi kelkajn tagojn aŭ semajnojn, sed se ene de, ni diru, 40 aŭ 50 semajnoj neniu alia verkis la artikolon, malverŝajnas ke iam iu alia trovas la temon same esenca kiom tiu kiu metis la ruĝan ligilon - tiam la origina redaktanto devas fari la novan artikolon. Tiu ĉi artikolo baze restis senŝanĝa ekde marto 2005, kaj la verkinto nur pravigis sin per klarigo "mi nur enprenis el la angla" ... tio estas esence pli ol 40 aŭ 50 semajnoj! ThomasPusch (diskuto) 12:38, 14 dec. 2022 (UTC)Reply
Flanke, duonfaritaj "tradukoj" kiel "American Vodevilo Muzeo" ankaŭ ne helpas. Ĉu tio ankoraŭ estas angla aŭ jam esperanta vorto? Usona muzeo pri vodevilo akcepteblus.
Mi pardonpetas tiom kritiki ĉi-tie, ĉar mi preskaŭ certas ke la "kulpinto" Uzanto:MartyHeyman delonge ne plu rigardas vikipedion - li nur redaktis en la unuaj tri monatoj de 2005. Sed tamen tio ne faras la tekston pli akceptebla. ThomasPusch (diskuto) 12:52, 14 dec. 2022 (UTC)Reply

Komuna decido redakti

Nun estas rezulto en Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Diskutero en Diskuto:Lvivo pri similaj listoj, ke senprobleme eblas forigi ruĝajn ligilojn, kiuj estis ruĝaj dum monato. Tiel senprobleme eblas procedi ekde nun. Ĉi tie temas pri ruĝaj ligiloj, kiuj atendis dum preskaŭ 18 jaroj ke iu bluigos ilin. Tio estas klare multege pli ol monato! Mi forstrekas la ruĝajn ligilojn, kaj lastsekunde ankoraŭ trovis erare ruĝan ligilon pri Houdini... ThomasPusch (diskuto) 18:17, 31 jan. 2023 (UTC)Reply

Krome mi el la franca teksto aldonis iom da enkondukaj frazoj, ankaŭ strekis la ruĝajn ligilojn en la teksto, kaj pensas ke mi ankaŭ trafis pli-malpli ĉiujn tajperarojn. Per tio eblas formeti la kritikan ŝablonon "polurinda". Cetere en la portalo:Literaturo mi hodiaŭ trovis ruĝan ligilon Vaudeville, simple metitan tie en la franca, tutegale ke PIV mencias esperantlingvan vorton. ThomasPusch (diskuto) 18:26, 31 jan. 2023 (UTC)Reply

Nur mi daŭre ne vere komprenis, kion celu la tradukitaj terminoj "novecaj agoj" kaj "retro-agoj"... ThomasPusch (diskuto) 21:00, 31 jan. 2023 (UTC)Reply

Jen la originalo, el kiu oni (fuŝ)tradukis en 2005: https://en.wikipedia.org/w/index.php?title=Vaudeville&oldid=10986586 .
"novecaj agoj" estas fuŝtraduko de 'novelty act', 'novelty show' (kp. en:novelty) - io ajn kio estas prezentinda ĉar ĝi estas nova, moderna, ankoraŭ neniam vidita.
"retro-agoj" estas fuŝtraduko de 'throwback acts', kion mi ne konas, sed mi divenas laŭ la kunteksto ke tio eble povus esti prezento en "retro"-stilo, revivigo/repopularigo de iu eksmoda prezento. - Moldur (diskuto) 01:44, 1 feb. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Vodevilo".