Diskuto:Warwick (apartigilo)

(Alidirektita el Diskuto:Warwick)
Latest comment: antaŭ 1 jaro by Tlustulimu

Haruo en septembro 2015 movis la artikolon "Warwick" al "Warwick (Anglio)", ĉar laŭ li "la angla Warwick ne estas certe la plej grava, kaj tute ne la sola Warwick". Nun estas listo pri multaj pliaj loĝlokoj de sama nomo, precipe en Usono, sed krom unu ĉiuj ne havas esperantlingvan artikolon. Mi ne arogas al mi juĝi kiu el tiuj loĝlokoj "estas certe la plej grava", sed mi forte supozas ke la ĉefurbo de la historia graflando "Warwickshire" estas la plej malnova Warwick, la origina, honore al kiu ricevis sian nomon la loĝlokoj en Usono, kaj laŭ la esperanta vikipedio nun la angla urbo havas artikolon, kaj la plej multaj loĝlokoj en Usono, samkiel la plej multaj aliaj aĵoj de nomo "Warwick" menciataj en la nuna apartiga listo, ne havas. Ĉu eble la historia angla urbeto tamen estas "la plej grava" el tiuj loĝlokoj...? Por pruvi la malon, bonvenas detalaj kaj profesiecaj artikoloj pri la aliaj en la apartigilo menciataj temoj. Apartigilo, kiu nur gvidas al ruĝaj ligiloj de neekzistantaj paĝoj, ne estas granda helpo. Ĉiukaze nun pluraj internaj ligiloj gvidas al tiu ĉi listeto, sed fakte celas la anglan urbon. Necesas do de tempo al tempo kontroli ĉu ne iu redaktanto mislokigis novan internan ligilon al paĝo de la angla urbo, kiun oni supozas en loko "Warwick", kaj kiu tamen fakte nun gvidas al tiu ĉi grandparte ruĝa listo. Tio ne plej praktikas. Sed kompreneble neniu volas malavantaĝigi la pli novajn loĝlokojn samnomajn - tial bonas aldono de vikipediaj informoj pri ili, kaj kreskos konscio ke estas pli multaj en Esperanto atentataj loĝlokoj de tiu nomo... ThomasPusch (diskuto) 10:39, 4 apr. 2016 (UTC)Reply

Saluton, Thomas. Dankon pro via atentigo. Mi ĵus rearanĝis la du artikolojn, tiel ke la apartigila paĝo ankaŭ tion klare montras en sia titolo per la krampa parto. La angla urbo denove havas nun la malnovan titolon. Krome mi iomete ŝovis la mislokitan frazon en la apartigila paĝo en la urban liston kaj iomete ŝanĝis la tekston. - Amike Tlustulimu (diskuto) 16:40, 8 sep. 2022 (UTC)Reply

Apartigilo aŭ artikolo pri urbo redakti

decidu Sj1mor (diskuto) 11:08, 3 sep. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Warwick (apartigilo)".