Distanca Ŝtata Universitato
La Distanca Ŝtata Universitato (hispane Universidad Estatal a Distancia, akronime UNED) estas unu el la kvin publikaj universitatoj en Kostariko kreitaj en 1977 kiel la unua universitato en Kostariko kaj Latinameriko kiu uzas la distancan kategorion, kaj daŭre estas la ununura publika universitato en Kostariko kiu uzas ĉi tiun metodon. Ĝia centra kampuso situas en Mercedes, Montes de Oca , San-Joseo, kaj havas 45 akademiajn centrojn distribuitaj ĉie en la lando [1][2].
Distanca Ŝtata Universitato | ||
---|---|---|
universitato eldonejo de malfermita aliro esplora institucio | ||
moto | El conocimiento al instante Tuja scio | |
Informoj | ||
fondodato | 1977 | |
Situo | ||
Geografia situo | 9° 56′ 27″ N, 84° 2′ 52″ U (mapo)9.9407-84.0479Koordinatoj: 9° 56′ 27″ N, 84° 2′ 52″ U (mapo) | |
lando | Kostariko | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 36 222 vd (stato: 2021) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
La universitato havas eldonejon nomitan EUNED, kiu publikigas lernolibrojn de la universitato, same kiel aliajn literaturajn kaj esplorverkojn [3].
La universitato ofertas vastan gamon de kursoj, klasifikitaj en kvar kategoriojn:
- Edukaj Sciencoj inkluzive de la Diplomo en Speciala Eduko kaj la Licenco en Eduka Administrado;
- Administraj sciencoj inkluzive de la Diplomo kaj Licenco en Komercadministrado, kun specialiĝoj en Bankado kaj Financo;
- Sociaj sciencoj kaj homscienco inkluzive de la Diplomo en Kriminologio-Sciencoj;
- Ekzaktaj kaj natursciencoj inkluzive de agronomio; aŭ la diplomo kaj licenco pri protekto de naturresursoj.
Ĝi ankaŭ proponas diplomitajn programojn por magistro kaj doktoreco [4].
UNEDa Esplora Revuo
redaktiLa universitato eldonas UNEDan Esploron Revuo, duonjara malferme alireblan sciencan revuon. Ĝi eldonas akademian esploron elfarita en Latinameriko, Azio, Afriko, Nord-Ameriko kaj Eŭropo. La revuo estas indeksita en Scielo [5][6], Latindex [7] kaj Redalyc [8].
Referencoj
redakti- ↑ (es) Rectorat.(2013) http://www.uned.ac.cr/index.php/rectoria/inicio Arkivigite je 2019-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Inicio. Arkivita el la originalo je 2019-02-07. Alirita 5 February 2019.
- ↑ Editorial UNED | Nuestros libros tienen la palabra (hispane). Alirita 2018-06-27.
- ↑ Universidad Estatal a Distancia - Institución Benemérita de la Educación y la Cultura. Alirita 5 February 2019.
- ↑ Cuadernos de Investigación UNED - Home Page.
- ↑ SciELO Analytics (Beta). Alirita 2018-07-22.
- ↑ . Latindex (1997-02-17). Alirita 2018-07-22.
- ↑ Universidad Estatal a Distancia (hispane). Alirita 2018-07-18.