Distrikto Līvāni

distrikto en centra Latvio

Distrikto Līvāni (latve Līvānu novads) estas distrikto en centra Latvio. Distrikto estis kreita post la administra-teritoria reformo de Latvio en 2009. Tiam distrikto Preiļi (latve Preiļu rajons) estis dividita en pli malgrandajn unuojn. En 2021, la aliaj partoj estis reunuigitaj por formi distrikto Preiļi (latve Preiļu novads), sed distrikto Līvāni restis aparta. Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente kaj sude distrikto Preiļi, sude distrikto Augšdaugava, okcidente kaj norde distrikto Jēkabpils. La centro de la distrikto situas en Līvāni.

Distrikto Līvāni
latve Līvānu novads
Distrikto
Daugava pie Jersikas pilskalna 2002-06-29 - panoramio.jpg
Daŭgavo proksime de Jersika.
Flag of Līvānu novads.png
Flago
LVA Līvānu novads COA.png
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Latgalio
Ŝoseo A6 Rigo-Daugavpils
 - Ŝoseo P63 Līvāni-Preiļi
 - Ŝoseo P62 Krāslava-Madona
Urbo Līvāni
Riveroj Daŭgavo, Dubna
Ĉefurbo Līvāni
Areo 623 km² (62 300 ha)
Loĝantaro 10 636 (2021[1])
Denseco 17,07 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo
ISO 3166-2:LV LV-056
Līvānu novads 2021.png
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Līvāni Municipality
Retpaĝo: līvāni.lv

HistorioRedakti

La loĝantaro de la distrikto estas konata ekde la neolitiko. La oportuna loko ĉe la kunfluejo de Daŭgavo kaj Dubna, kie Līvāni nun situas, altiris la komercistojn de la Daŭgava komercvojo, kaj setlejo de metiistoj kaj borsistoj Dubna estis establita tie antaŭ 1000 jaroj. Dubna kastelo de la Livonia Ordeno estas konata en tiu loko ekde 1289. En 1533 ĉi tie konstruiĝis grandbieno - Livenhof. La malpli favorata areo al agrikulturo instigis la evoluon de metioj ĉi tie kaj pli postan industrion. Male al Līvāni, Jersika sude estis granda fortikaĵo kaj administra centro ekde la 9-a jarcento. Komence de la 13-a jarcento, Jersika kaj la tuta Daugava akvovojo estis konkeritaj fare de la krucistoj, post kio ili iom post iom disvastigis sian potencon super la ĉirkaŭaj regionoj.

Post la Livonia milito, la regiono venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando, poste sub rekta pola rego. En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj unue estis inkluzivita en la Pskova provinco, poste en 1778 en la Polacka provinco, ekde 1796 en la Belorusia provinco kaj ekde 1802 en la Vicebska provinco. En 1918-1920 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.

GeografioRedakti

La distrikto situas en la Jersika ebenaĵo en la malaltebenaĵo de orienta Latvio (latve Austrumlatvijas zemiene). Mineraloj: argilo, dolomito, kvarca sablo, torfo. La grundoj estas plejparte argilaj podzoligitaj kaj torfejaj. Geologie, kiel en la plej granda parto de Latvio, la supra devonia sedimentoj dominas.[2]

Averaĝa temperaturo estas -6,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare.[2]

AkvojRedakti

Du grandaj riveroj transiras la distrikton - Daŭgavo kaj Dubna, kiu fluas en Daŭgavo en Līvāni. Nereta kaj la alfluantoj de Dubna - Feimanka, Sanaude, Sauna kaj Ūša ankaŭ fluas tra la distrikto. En la distrikto ne estas grandaj lagoj.

LoĝantaroRedakti

Laŭ la stato de la jaro 2021 en la urbo vivis 10 636 personoj sur areo de 622,56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 loĝantoj/km².

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro (2021)
1. Līvāni Urbo 7552
2. Rudzāti Vilaĝo Rudzātu 282
3. Rožupe Vilaĝo Rožupes 271
4. Sutri Vilaĝo Sutru 142
5. Upenieki Vilaĝo Jersikas 149
6. Jaunsilavas Vilaĝo Turku 123
7. Jersika Vilaĝo Jersikas 78
8. Turki Vilaĝo Turku 56

Administraj unuoj (ekde 2022.07.01)Redakti

Urboj (pilsēta)Redakti

Līvānu pilsēta.

Paroĥoj (pagasts)Redakti

Jersikas pagasts, Rožupes pagasts, Rudzātu pagasts, Sutru pagasts, Turku pagasts.

GalerioRedakti

ReferencojRedakti

  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligilojRedakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Distrikto Līvāni en Vikimedia Komunejo