Municipo Jēkabpils

municipo en orienta Latvio ekde julio 2021
(Alidirektita el Distrikto Jēkabpils)

La distrikto > municipo Jēkabpils (latve Jēkabpils novads) estas distrikto en orienta Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en la lastaj limoj de iama distrikto Jēkabpils (latve Jēkabpils rajons, 1949-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 5 iamaj pli malgrandaj komunumoj kaj urbo Jēkabpils (latve Jēkabpils pilsēta, Jēkabpils novads, Aknīstes novads, Krustpils novads, Salas novads, Viesītes novads). La centro de la distrikto situas en ŝtata urbo Jēkabpils.

municipo Jēkabpils
latve Jēkabpils novads
municipo
Jēkabpils. Linko estas simbolo de la urbo.
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historiaj regionoj Vidzeme, Zemgalio, Selonio
Ŝoseo E22 Ventspils-Moskvo
 - Ŝoseo A6 Rigo-Daugavpils
 - Ŝoseo P75 Jēkabpils-Nereta
 - Ŝoseo P74 Jēkabpils-Aknīste
Urboj Jēkabpils, Aknīste, Viesīte
Riveroj Daŭgavo, Ziemeļsusēja, Dienvidsusēja, Viesīte
Ĉefurbo Jēkabpils
Plej alta punkto Ormaņu kalns
 - alteco 167 m s. m.
Areo 2 996 km² (299 600 ha)
Loĝantaro 40 576 (2021[1])
Denseco 13,54 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-042
Vikimedia Komunejo: Jēkabpils Municipality
Retpaĝo: jekabpils.lv

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Līvāni kaj distrikto Preiļi, sude distrikto Augšdaugava kaj Litovia distrikto Panevėžys, norde distrikto Madona kaj distrikto Varakļāni, kaj okcidente distrikto Aizkraukle.

Historio redakti

La teritorio de la distrikto estis loĝata ekde la 9-a jarmilo a.K.[2] En la 1-a jarmilo a.K., fortikigitaj setlejoj estis en Asote, Dignāja, Sēlpils. Komence de nia epoko, la regiono estis loĝita fare de balta triboj, latgaloj kaj selonoj, la grava Daŭgavo akvovojo kaj lokaj komercvojoj pasis tra ĝi. En la 13-a jarcento, Sēlpils kaj Asote iĝis celoj de la krucistaj atakoj en la unuaj jardekoj. En la 1250-aj jaroj, ĝia parto de Selonio kaj Latgalio estis subigita. Post la kolapso de Livonio en 1560, la tero sur la maldekstra bordo de la Daŭgavo estis akirita fare de la Duklando Kuronio kaj Zemgalio, la dekstra bordo venis sub Polaj-Litovaj ŝtata regado, kaj ĝia norda parto apartenas al Svedio ekde la 1620-aj jaroj. En la 18-a jarcento, la teritorio de la regiono venis sub la kontrolon de la Rusia Imperio. En 1918-1920 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.[2]

Geografio redakti

En la orienta parto de la distrikto troviĝas la Vidusdaugava malaltebenaĵo, en la sudoriento la Aknīste levo, okcidente la Sēlija remparo (Ormaņu kalns 167 m, Taborkalns 139 m). Grundoj - gazonaj, podzolaj kaj marĉaj. Mineraloj: argilo (Auzāni, Skanstenieki), dolomito (Birži, Brodi), gruzo (Elkšņi, Spārniņi), torfo (marĉoj Baraukas, Nomaļu, Stridas).[2]

Averaĝa temperaturo en januaro -6 - −6,5 °C, en julio +17 - +17,5 °C. Precipitaĵo 600–650 mm jare.[2]

Gravaj riveroj:

  • Daŭgavo baseno: Daŭgavo, Odze, Ziemeļsusēja, Nereta, Aiviekste (lima rivero).
  • Lielupe baseno: Dienvidsusēja, Viesīte.

Grandaj lagoj: Saukas (7,7 km²), Viesītes (2,3 km²). Norde parto la Pļaviņu akvujo.[2]

Loĝantaro redakti

Distrikto Jēkabpils havas 40 576 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 15,6 loĝantoj por kvadratkilometro.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[3][4]
1. Jēkabpils Ŝtata urbo - 22 950
2. Viesīte Urbo - 1558
3. Sala Vilaĝo Salas 1412
4. Aknīste Urbo - 1016
5. Birži Vilaĝo Biržu 494
6. Brodi Vilaĝo Ābeļu 367
7. Zasa Vilaĝo Zasas 312
8. Mežāre Vilaĝo Mežāres 300
9. Zīlāni Vilaĝo Kūku 295
10. Jaunā muiža Vilaĝo Kūku 287

Administraj unuoj redakti

Urboj (pilsēta) redakti

Jēkabpils valstspilsēta, Aknīstes pilsēta, Viesītes pilsēta.

Paroĥoj (pagasts) redakti

Aknīstes pagasts, Asares pagasts, Atašienes pagasts, Ābeļu pagasts, Dignājas pagasts, Dunavas pagasts, Elkšņu pagasts, Gārsenes pagasts, Kalna pagasts, Krustpils pagasts, Kūku pagasts, Leimaņu pagasts, Mežāres pagasts, Rites pagasts, Rubenes pagasts, Salas pagasts, Saukas pagasts, Sēlpils pagasts, Variešu pagasts, Viesītes pagasts, Vīpes pagasts, Zasas pagasts.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. stat.gov.lv
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, pp. 4-472.
  3. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  4. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)